La « donaco » de Gordon Brown al la mondo
"Neantaŭvidebla"
Iama direktoro de
la gazeto "Le
Monde",
Jean-Marie
Colombani estas el tiuj, kiuj plej kontribuis al ebenigo de la
vojo al invado de la angla lingvo en Francio. Li ricevis en
2002 la mokpremion de
"civitana maldigno" de
la Académie
de la Carpette anglaise (1)
pro tio ke li publikigis
sabatan anglalingvan suplementon al "Le
Monde"
konsistanta el artikoloj el "New
York Times".
Post la atencoj de la 11a de septembro 2001 en Usono, li skribis
ĉefartikolon sub la titolo "Nous sommes tous Américains !"
(Ni ĉiuj estas usonanoj !) ! Malmultaj estis tiam, kaj estas fakte
ankoraŭ nun, ne nur en Francio, la homoj kiuj konsideras sin tiaj...
Esti nur homo
sapiens (pensanta
homo), ne kopio, imitaĵo aŭ klono, tio estas jam belega kaj ne
facile plenumebla programo !
Okaze
de televidelsendo "Ripostes" (Viglaj rebatoj) de Serge
Moati, ĉe France
5, la 15an de
februaro 2009, li aplombe asertis ke la nuna ekonomia krizo estis
neantaŭvidebla (2).
Kaj tio dum
anglalingvaj
specialistoj, inter kiuj
Nouriel
Roubini (jam fine de 2006 !), David
Rosenberg, John
Paulson, Jeremy
Grantham, Howard
Marks (3) kaj eĉ, ankoraŭ pli frue
(en 1994), la spekulaciisto George
Soros, avertis pri danĝero de krizo, recesio kaj ĥaoso (4).
Plejparto el la dommastrinoj, eĉ sen diplomo de supera instruado,
nek scipovo de la angla, kapablas mastrumi familian budĝeton, sed
Colombani, malgraŭ privilegiitaj informfontoj kaj scipovo de la
lingvo de Davos kaj Wall Street, kiu superregas en ekonomio, ne
kapablis antaŭvidi gravan ekonomian tutmondan danĝeron.
Responde
al invito de la Hoover-Institucio, kies honora membro ŝi estas,
Margaret Thatcher prelegis la 19an de julio 2000 en
Stanford-Universitato pri la temo "A Time for Leadership"
(Tempo por estrado). Ŝi diris : "En
tiu 21a jarcento, la superreganta povo estas Usono, la superreganta
lingvo estas la angla, la superreganta ekonomia modelo estas la
usona-angla kapitalismo."
(5)
En
tiu ankoraŭ nova jarcento kaj jarmilo, kiujn oni bondeziris pli saĝa
antaŭ malpli ol dek jaroj, la tuta mondo, inkluzive de Usono kaj
Britio, ricevis pli ĝustan ideon pri tiu "modelo".
La homaro ekrikoltis, rikoltas kaj plue rikoltos ankoraŭ longtempe
ties venenajn produktojn. Minacoj ŝvebas ankaŭ super usonaj kaj
britaj entreprenoj kaj eĉ bankoj iam potencegaj. Rande de bankroto
estas nun, en Usono, la plej famaj gazetoj, inter kiuj "Chicago
Tribune",
la prestiĝa "Los
Angeles Times"
kaj pli ol tridek aliaj. La 8an de decembro 2008, la tre influa
gazeto "New
York Times"
estis devigata hipoteki sian novan 52-etaĝan sidejon de Manhattan
por garantii prunton de 225 milionoj da dolaroj... (6)
Oficiale
anoncita estis, la 19an de majo 2009, la jam de kelkaj monatoj
antaŭvidita financa bankroto de Kalifornio, la plej riĉa ŝtato el
riĉega lando.
Multaj
estas nun, en la diversaj registaroj de la mondo kaj en decidaj
postenoj, homoj kiuj longtempe studis, laboris aŭ vivis en Usono aŭ
en Anglio. Tie ili enkapigis influojn, ideojn, principojn, modelojn,
kondutojn, kutimojn kaj morojn el kiuj multaj ne taŭgas por la tuta
homaro kaj kiujn la popoloj ne pretas akcepti (7).
Iama franca ministro de edukado, Claude Allègre, kiu finis siajn
studojn en Usono, diris en La Rochelle, la 30an de aŭgusto 1997 :
"La francoj
ne plu konsideru la anglan kiel fremdan lingvon".
Li estis pro tio inter la elektitoj por la mokpremio 1997 de
"civitana maldigno" de
la Académie de la Carpette anglaise. Sed, nur du jarojn poste, li
tute naive miris, kun la deputito Pierre Moscovici, pri la hegemonia
situacio de Usono, t.e. de lando por kiu la angla estas
denaska, por kiu ĝi ne postulas kroman strebon kaj foroferon, do
efektive tute ne fremda : "La
motivoj de maltrankviliĝo kaj angoro ne mankas pri la estonteco kaj
influo de nia kulturo fronte al tio, kion sinjoroj Claude Allègre
kaj Pierre Moscovici nomis tiun eksterordinaran maŝinon
de intelekta invado,
kiun de nun konsistigas Usono"
(8).
La konsiderinda sumo da fortoj, tempo kaj mono foruzata en Francio
kaj aliaj neanglalingvaj landoj por atingi plejofte nekontentigan
nivelon en la angla estas uzata en Usono por scienca esplorado,
ekspluatado de akumulitaj konoj, profesia perfektiĝo, kreiva kaj
produkta aktivado, sporta trejnado, pliboniĝo en difinitaj fakoj kaj
aktivaĵoj, ktp. Laŭ
la semajnmagazino "Le
Point"
(17an de aprilo 1999), en Francio : "La
lingvoj sendube reprezentas inter 10 kaj 20 % de la strebo de entuta
instruado de la entreprenoj, taksata je 32 miliardoj da frankoj
entute [t.e.
nun 4 878 368 551,59 €].
Multaj entreprenestroj diras ke ili volas dulingvulojn dum, en
plejparto el la kazoj, ili ne ĉiutage bezonas la anglan. Nu,
ili samtempe perdigas kompetencon al siaj kadroj pro manko da
praktiko !".
Nenio
estis neglektita por influi ankaŭ la "eliton" de
neanglalingvaj landoj per konferencoj, publikaĵoj, subvencioj. En
2009, en Sarkozy-lando, diversaj planitaj kaj efektivigitaj reformoj
havas originon en la "modelo"
angla-usona, kiun li admiras kaj strebas imiti, eĉ simii. Lia favoro
al nurangleco bonaspektas en la bling-blingeca
umaĵaro de vanta prezidento ŝatanta montri sin kun luksaj
brakhorloĝoj kaj sunokulvitroj de famaj markoj, pavi kun riĉeguloj,
kaj kies politiko inspiras kaj ĝojigas la humuristojn (9)
sed ne la francan popolon.
Okazas la malo de tio, kion li promesis en jena parolado
de
la 9an de marto 2007, en
Caen, kelkajn
semajnojn antaŭ ol fariĝi prezidento (16an
de majo) : “La obsedo de unika lingvo pretekste de
efikeco estas tromplogilo, kiu maskas la efikojn de superrego de la
unika penso por kiu la unika lingvo estas
atendejo. Sed eĉ ne pruvita
estas
la efikeco
: la Renesanco, dum kiu ĉiuj homoj
ekpensis kaj ekverkis en sia nacia lingvo, estis pli fekunda por la
homa penso ol la longaj jarcentoj de ekskluziva superrego de la
latina, kvazaŭ la kreiveco estus absolute nedisigebla de la
diverseco.
Se mi estos elektita, mi lokigos la
francparolantaron je la rango de la diplomataj prioritatoj de
Francio. Mi samtempe plifortigos la aranĝon de kultura agado de
Francio eksterlande kaj la helpon al kreado, ĉar per la
kreado radias la franca.
Mi zorgos ke en ĉiuj
entreprenoj instalitaj sur la franca teritorio, la laborlingvo estu
la franca de kiam ne estas necesa ekonomia kaj komerca neceso, kiu
devigas esprimiĝi en alia lingvo.
Mi batalos por ke en la eŭropaj
instancoj kaj en UN la franca estu plue uzata. Kompreneble, tio estos
absoluta devigo por ĉiu reprezentanto de Francio en la internaciaj
organizoj.
Ĉefe mi batalos por ke estus ĝeneraligata, ĉie en
Eŭropo, la instruado de du fremdaj lingvoj, ĉar tio estas la sola
efika maniero por ke la hegemonio de la angla estu
disbatita.“
Fakte, en nur du jaroj de lia regado, pli
kaj pli trudiĝis la angla en la vivo de la francaj civitanoj kaj en
la instrusistemo. Prezidento Sarkozy
prisilentas la fakton ke, nun, kaj jam de longe antaŭ ol li
mastrumis la aferojn de Francio, estis fortaj premoj por devigi la
esploristojn redakti siajn laborojn en unika lingvo : la angla. Kaj
ne ĝenas lin ke liaj ministroj puŝas al uzo de la angla, akcentas
kaj akcelas tiun evoluon al unika lingvo, al unika penso.
En
la registaro, kiun li starigis, lia ministro pri Edukado, Xavier
Darcos, privilegias senlime la instruadon de la angla; lia ministrino
pri Ekonomio, Christine Lagarde, kiu longe vivis en Usono, kaj havis
respondecojn sine de la Centro por Strategiaj kaj Internaciaj Studoj
(Center for Strategic and International Studies — CSIS,
evidente je la servo de la usona registaro) kaj rilatojn kun, i.a.,
Zbigniew Brzezinski kaj Dick Cheney, komunikas kun siaj servoj, en
sia ministerio, en la angla (pri tio okazis incidento
ĉe la Nacia Asembleo la 16an de oktobro 2007, kiam deputito
Brard faris tiurilatan demandon al ŝi); lia ministrino pri
Esplorado, Valérie Pécresse, kiu samopinias kiel Claude Allègre,
ke la angla ne devas esti konsiderata kiel fremda lingvo, volas ke
instruado de diversaj lernobjektoj en la universitatoj okazu rekte en
la angla kaj ke la esploristoj publikigu siajn laborojn en la angla;
lia ministrino pri Kulturo kaj Komunikado, Christine Albanel,
esprimis al la TV-magazino "Télé 7 Jours“ sian ŝaton
pri usonaj TV-serioj sed prefere... rekte en la angla; lia iama
ministro pri Laboro, Socialaj rilatoj kaj Solidareco, Xavier
Bertrand, tre fidela proksimulo, fanfaronas pri ĉiutaga legado de
“The International Herald Tribune“; lia ministro pri
Eksterlandaj aferoj, Bernard Kouchner, kiu subtenis la militon de G.
W. Bush en Irako, en 2003, montras grandan emon paroli prefere angle
ol france, eĉ kiam nenio devigas al tio. Pri diplomatia incidenteto
rezultanta el lingva eraro de Bernard Kouchner en la angla, en
Jerusalemo, Lucile Davier, de la Asocio de Studentoj en Tradukado kaj
Interpretado (Association
des Étudiants en Traduction et Interprétation) skribis “En
epoko kiam oni vantas la meritojn de la angla kiel lingua
franca en la scienco, en komerco kaj en politiko, la
peripetioj de s-ro Kouchner pruvas al ni, ke ĉiuj homoj ne estas
egalaj fronte al la politiko « nurangla ».“ En libro
aperinta sub la titolo “Deux
ou trois choses que je sais de nous“ (Du aŭ tri aferoj,
kiujn mi scias pri ni — Parizo : Robert Laffont. 2006), Kouchner
skribis : “Nove alvenita en la registaro de la Respubliko, mi
miris, en 1988, ke oni insistis pri la deviga uzo de la franca por la
ministroj“ (p. 147). “Post prikonsidero de ĉio, eĉ riĉa
je nekompareblaj potencialoj, la franca lingvo estas ne nepre necesa
: la mondo bone vivis antaŭ ĝi. Se ĝi devus cedi lokon, tio estus
precize al lingvoj pli bone adaptitaj al la realaj kaj tujaj bezonoj
de tiuj, kiuj forlasus ĝin.“ (p. 151)
La « donaco » de Gordon Brown al la mondo
En
1961, en Kembriĝo, okaze de konferenco, Britio kaj Usono kaŝe
interkonsentis pri iaspeca lingva Jalto, t.e. pri lingva dispartigo
de la mondo, pri novforma koloniado per la angla lingvo. En la tiam
publikigita raporto, Britio, Usono kaj aliaj anglalingvaj landoj nun
apartenantaj al la spionreto "Echelon"
estis konsiderataj kiel "la Centro", kaj la cetera mondo,
inkluzive iamajn koloniojn de Britio, i.a. Hindio, kiel "la
Periferio". Pri la enhavo kaj celo de tiu raporto, nealirebla al
la publiko, profesoro Robert
Phillipson, aŭtoro de la libro "Linguistic
Imperialism"
(10),
jene raportis kaj komentis : "La
instruado de la angla al denaskaj neanglalingvanoj povas definitive
transformi la studentaran tutan mondon. Se kaj kiam nova lingvo iĝas
vere funkciiva en subevoluinta lando, la studentara mondo iĝas
restrukturita. Iu ministerio pri Edukado – sub naciisma premo –
povas ne bone taksi la interesojn de iu lando... Naciisma spirito
povus ruinigi ĉian esperon pri la angla kiel dua lingvo. La angla
iĝis ne nur la reprezentanto de la nunaj anglolingvanaj penso kaj
sento sed ankaŭ la vehiklo de la tuta evoluanta homa tradicio : de
la plejbono (kaj de la plejmalbono), kiu estis pensita kaj sentita de
la homaro en la tuta homa historio.
Tio
estas elklarigo de la anglalingva imperiismo, por ĉiuj homoj en ĉiuj
tempoj. Ĝi pretendas, ke la angla estas la nura lingvo, kiun la
moderna mondo bezonas. Ĝi asertas, ke novsendependaj landoj povas,
pro naciismaj kialoj, tiel erari ke ili rezistas al la angla, kaj ke,
en tiaj okazoj, ilia volo devas esti superregita. Tio estis por la
politika kaj komerca intereso de la anglolingvanaj landoj."
(11)
La
tereno estis jam preparita en 1934 en Nov-Jorko, okaze de konferenco
pri la temo “The use of English as a world language“ (La uzo de
la angla kiel mondlingvo), kiun patronis la Fondaĵo Carnegie. Mision
ricevis lingvospecialistoj por krei lingvon malprofite al la aliaj
por tiel faciligi la penetradon de la angla. Ankaŭ en 1934, Charles
Kay Ogden, semantikisto el Kembriĝo, proponis formon de simpligita
angla sub la nomo "Basic English" (British
American
Scientific
International
and Commercial).
Li skribis : "Plej
utilus al la mondo plia milo da mortintaj lingvoj — kaj unu plia
vivanta"
(12).
Kuraĝigis kaj subtenis lin Winston
Churchill kaj prezidento Franklin
Roosevelt. Pri Basic English, Churchill skribis en julio
1943 al BBC : "Mi
estas tre interesata pri la demando de baza angla lingvo. La
disvastigita uzado de tio estus gajno multe pli daŭra kaj fruktodona
ol la aneksado de grandaj provincoj"
(13).
La Brita Konsilio (British
Council) estis fondita en 1935 por antaŭenigi, per la angla,
malantaŭ kultura masko, la interesojn de Britio.
La
raporto pri la
angla-usona konferenco de
1961 jam skizis la ĉefajn liniojn de projekto de servutigo de la
mondo per la angla : transformi per ĝi la mensajn strukturojn kaj
malebligi rezistadon kontraŭ tio : “La raporto proklamas
ke la Centro havas la monopolon de la lingvo, de la kulturo kaj de la
ekspertizo kaj ne devus toleri reziston al la regulo de la angla."
(...) Se
la ministroj de Edukado, blindigitaj pro sia naciismo rifuzas...
estas la devo de la anglalingva kerno preterignori tion.“
(14)
La
vera celado, la reala ambicio de
la Brita Konsilio konfirmiĝis
en ĝia jarraporto 1968-1969 (p. 12) :
"Estas
elemento de komerceco kaŝita en ĉiu anglalingva instruisto, libro,
revuo, filmo, televidprogramo sendita transe de la maro. Nu, se ni
estas eltirantaj politikan, komercan kaj kulturan avantaĝon de la
tutmonda uzo de la angla, kion ni faras por pluteni tiun pozicion ?".
Do, temas pri io tute alia ol nura diskonigo de la brita kulturo.
En
1971-72, antaŭ ol eniri la tiaman Komunan Merkaton, la 1an de
januaro 1973, la brita registaro atribuis kroman financan subtenon de
16% al la Brita Konsilio, evidente ne nur por eltiri “politikan,
komercan kaj kulturan avantaĝon de la tutmonda uzo de la angla“
kaj “pluteni
tiun pozicion“,
sed ĉefe por instali la anglan lingvon en la rolo de ĉeflingvo dum
Britio estis ĉiam
ekster la strebo por
konstrui sendependan, aŭtonoman, unuecan kaj pacan Eŭropon.
La
12an de oktobro 1978, sub la titolo "English is a Profitable
Export", la gazeto "The
International Herald Tribune"
triumfe anoncis ke la angla estas profitodona eksportaĵo.
Direktoro
de tutmonda ĉeno de lernejoj de la angla skribis en la sama periodo
: “Estis tempo
kiam ni kutimis sendi eksterlanden kanonŝipojn kaj diplomatojn; nun
ni sendas profesorojn pri angla lingvo." (15)
En
la Jarraporto por la jaroj 1987-1988 (p. 48), aperas jena eldiro de
direktoro de la Brita Konsilio : "La
vera « nigra oro » de Britio estas ne la nafto de la Norda Maro,
sed la angla lingvo ... La defio kiun ni alfrontas, estas plene
ekspluati ĝin."
(16)
En
1991, la gazeto “Daily
Mail” anoncis
: “Nia
lingvo tute proksimiĝis al universaliĝo. Jen antaŭ kelkaj jaroj,
ĝi estis akceptita kun la franca kiel unu el la du ĉefaj lingvoj de
la Ekonomika Eŭropa Komunumo [EEK].
Nun ĝi devas fariĝi la unika oficiala lingvo de la Komunumo.”
En
1992, en sia numero de la 7a de julio, “International
Herald Tribune” plej
klare konfirmis la celon de tiu lingva politiko : “La
uzado de la angla kreskigas la politikan influon de la anglalingvaj
landoj multe pli potence ol forta ekonomio aŭ armila
potenco”.
Profesoro
pri lingvo en edukado en la Universitato pri Teknologio de Sidnejo,
Aŭstralio, Alastair Pennycook
instruis
la anglan en Hongkongo kaj en Ĉinio kiam li estis studento.
Ekde
tiam, li ekkonsciis ke la angla restas peze ligita al koloniisma
pasinteco. Li raportis pri siaj spertoj kaj pripensoj en du libroj :
en 1994 en “The
cultural politics of English as an international language“
(17)
kaj,
en 1998, “English
and the Discourses of Colonialism“
(18).
Inter
liaj kontribuaĵoj al la temo estas ankaŭ “The myth of English as
an International Language“ (La mito de angla kiel
Internacia Lingvo) en
la libro "Disinventing
and Reconstituting Languages"
(2006) kaj “ELT and colonialism“ (2007. ELT = English Language
Teaching / Anglalingva instruado).
Naŭdek
jarojn antaŭ ol aperis “English
and the Discourses of Colonialism“,
en 1908, Gandhi, kiu havis pri la angla tute alian sperton ol denaska
parolanto, respondis al demando pri la
neceso lerni ĝin : “Havigi al milionoj da homoj konon de la
angla, tio estas sklavigi ilin“ (...) “Notindas ke,
ricevinte anglalingvan edukon, ni submetis la nacion.“ (19).
Li ankaŭ skribis pri ĝi “La sinturno al fremda lingvo
en Hindio por plenumi la superan instruadon kaŭzis al la nacio
nekalkuleblan moralan kaj intelektan damaĝon.“ (20)
La
25an de februaro 1995, "The
Times" de
Londono publikigis artikolon sub la titolo "The triumph of
English" kun subskribo de S. Jenkins : “Kiam
finiĝis la Pakto de Varsovio, tio okazis en la angla. Kiam la G7
kunvenas, tion ĝi faras en la angla. La angla estas la universala
lingvo de informadiko, de la informagentejoj. La sola internacia
organismo, kiu plue uzas «
fremdan »
lingvon, estas la
Eŭropa Komisiono de Bruselo. Kun iom da ŝanco, ni metos finpunkton
al tio !" (21)
En
gazetara dosiero publikigita en marto 1995 por lanĉi kampanjon
"English 2000", la Brita Konsilio skribis ke la angla
lingvo estas subtenata kun celo "ekspluati
la pozicion de la angla por la britaj interesoj kiel unu el la
aspektoj de la pluteno kaj plivastigo de la rolo de la angla kiel
mondlingvo dum la venonta jarcento"(22).
Malmultaj estas, en la intelektularo kaj t.n. “elito“ de la
neanglalingvaj landoj, tiuj, kiuj komprenis ke la interesoj de
Britio kaj de la cetera mondo tute diverĝas. Male, ekzistas
nekontestebla konverĝo inter Britio kaj Usono, kaj en Usono mem
inter respublikanoj kaj demokratoj, por ekspluati kaj plue certigi,
proprainterese, tiun hegemonion, tiun superregon, tiun satelitigon,
tiun novaspektan koloniadon de la mondo fare de malpli ol 5% el la
monda loĝantaro.
En 1996, la franca registaro protestis
kontraŭ decido de NATO flankenpuŝi la francan el la rolo de
oficiala lingvo, tio dum la konferenco de la Franclingvanaro
(Francophonie, en Monako, 25 29 de marto 1996) (23).
Laŭ "Le
Journal des Finances"
(22-28 de marto 1997) : "En
Davos, dum la fama Monda Ekonomia Forumo (World Economic Forum), la
franca estis forĵetita el la akceptitaj lingvoj. Necesas tie paroli
angle, kaj niaj reprezentantoj la plej famaj akceptas tiun diktaton
nome de anglosaksa tutmondiĝo."
Vic-sekretario
pri komerco por la internacia komerco sub la administracio Clinton
David Rothkopf
skribis en la somera numero de 1997 de “Foreign
Policy“,
trimonata usona magazino pri geopolitiko kaj internacia ekonomio :
“Estas en la
ekonomia kaj politika intereso de Usono zorgi ke, se la mondo
adoptos komunan lingvon, ĝi estu la angla; ke, se ĝi orientiĝas
al komunaj normoj pri telekomunikado, tiuj normoj estu usonaj; ke,
se ĝiaj apartaj partoj estas kunligitaj per la televido, la
radiofonio kaj la muziko, la programoj estu usonaj; kaj ke, se
ellaboriĝas komunaj valoroj, ili estu valoroj en kiuj usonanoj
sentu sin komforte.“ (24)
Pri usonaj normoj, ne nur en telekomunikado, por ke "usonanoj
sentu sin komforte" en
la tuta mondo, plue uzataj estas la arkaa, mallogika kaj
malpraktika anglo-saksa mezursistemo, ekzemple por la dimensioj de
televid- aŭ komputil-ekranoj, konteneroj, pneŭmatikoj, por fokusaj
distancoj de objektivoj de fotaparatoj kaj kameraoj, por
paperformatoj aŭ tiparoj en presejoj, por la kapacito de la
rezervujo de agrikulturaj kaj ĝardenaj ŝprucigiloj, ktp.
Iama
konsilanto de Jimmy
Carter por la internaciaj rilatoj kaj pri interna sekureco,
konsilanto de Barack
Obama dum la prezidentaj balotoj de 2008, Zbigniew Brzezinski
forte influis la eksterlandan politikon de Usono. En 1997, li
publikigis libron sub la titolo “The
Grand Chessboard. American Primacy and its Geostrategic imperatives“
(La Granda
Ŝaktabulo. Usona Supereco kaj ĝiaj geostrategiaj imperativoj) en
kiu li malkaŝe skribis ke ”Okcidenta
Eŭropo restas plejparte usona protektorato, kaj ĝiaj ŝtatoj
memorigas, kio estis iam antaŭlonge la vasaloj kaj la dependantoj de
malnovaj imperioj“.
Li aldonis ke alianciteco inter Usono kaj Eŭropo estas malegala sed
ke estas vere, ke malsimetrio de regpovo inter ambaŭ devus probable
ankoraŭ plifortiĝi profite al Usono. (25)
Jam
pli frue, en raporto publikigita en 1992, Paul D. Wolfovicz, tre
influa kapo en Pentagono kaj en la usona registaro ekde la epoko de
Nixon, precipe en tiu de G. W. Bush, same klare skribis ke Usono
devas konservi sian statuton de unika superpotenco, ke necesos
malhelpi Eŭropon kaj Japanion superi ĝin, ke NATO, vehiklo de la
usonaj interesoj en Eŭropo, devas resti la ĉefa garantianto de la
sekureco sur la malnova kontinento (26).
Sub administracio, ĉu demokrata, ĉu respublika, tio tre similas al
la “sekureco“ kaj “protekto“, kiun garantias prostituisto al
prostituitino, aŭ al bordelestrino kiu “defendas“ la interesojn
de siaj “protektatinoj“.
La
20an de februaro 1997, Madeleine Albright, tiam ŝtatsekretariino de
la demokrata prezidento Bill Clinton, deklaris : “Unu
el la ĉefaj celoj de nia registaro estas certigi ke la ekonomiaj
interesoj de Usono povos esti disvastigitaj planedskale.”
En
sia numero de la 13a de majo 1997, “Le
Figaro“ jene
eĥis pri projekto de Robin Cook, tiam nova sekretario de la Oficejo
pri eksterlandaj aferoj de Britio (Foreign
Office) en la registaro de Tony
Blair : “Li
volas ne nur redoni al la brita diplomatio brilon kiun, laŭ li, la
konservativa administracio makulis, sed li deziras ke estonte Britio
gvidu la mondon. Pace, memkompreneble. Per la sola forto de ĝia
ekonomio, de ĝia kreiva genio, de ĝia kulturo kaj de ĝia
lingvo.“
Kreiva
genio ekzistas ĉie en la mondo, ne ekskluzive en Britio. Ĉu vere la
“kreiva genio“
de Britio speguliĝas en
lingvo, kiun la anglaj infanoj mem, laŭ studo
de 2004, plej laste kapablas legi kompare kun la aliaj eŭropaj
infanoj en ilia propra lingvo ? Ĉu en lingvo, kiu estigas la plej
altan procenton da disleksiuloj (27)
? Ĉu en lingvo por kiu
sentiĝis la bezono krei specialan litertipon por faciligi ties
legadon ? (28).
Ĉu en lingvo pri kiu Gandhi jene plendis : “Pli ol duono
el nia tempo estis dediĉita al lernado de la angla kaj al regado de
ĝiaj arbitraj ortografio kaj prononco. Estis peniga sperto devi
lerni lingvon, kiu ne prononciĝas tiel, kiel ĝi skribiĝas. Stranga
estis la sperto devi parkeri la prononcon“ (29).
Ĉu en lingvo tiel
malfacile prononcebla por koreaj infanoj, ke ties gepatroj turnas sin
al kirurgoj por operacio konsistanta el entranĉo de la langa frenulo
(30) ?
Ĉu en lingvo pri kiu skribis Kin Hiongun, korea esploristo, responde
al enketo de BBC
en junio 1998 : "En
Koreio, ni elspezis enormajn sumojn da mono por lerni la anglan.
Kalkulante laŭ propra sperto, sen la devigo lerni la anglan, mi
estus obteninta kvin doktoriĝojn."
(Enrique Ellemberg : “ Around
the World with Esperanto“). Diversaj
atestoj pri la malfacileco de la angla por azianoj aperas en
franclingva artikolo de Claude Piron, i.a. en “Asie
: anglais ou espéranto ?“. Ĉu
en lingvo pri kiu la granda angla verkisto Charles
Dickens agnoskis en letero de la 7an de julio 1850 al
sia amiko kaj biografo John Forster : “La malfacileco
verki en la angla estas al mi ekstreme enuiga. Ah, Dio mia! se oni
povus ĉiam skribi tiun belan lingvon de Francio !“.
Ĉu lingvo pri kiu Winston Churchill humure diris : “la angla estas
la lingvo plej facile fuŝparolebla“ ?
Ĉu
en lingvo pri kiu “Peoples
Journal“ raportis
la 7an de septembro 2006,
sub la titolo “Bad
English, bad education” (Malbona
angla, malbona edukado) : “La
plimulto el la studentoj tute ne regas matematikon kaj sciencon pro
tio ke ili ne povas kompreni la anglan“ ?
Ĉu en lingvo tiagrade
malklara en aviado, ke necesas limigi la parolajn interŝanĝojn al
esprimoj esence tutpretaj, kodigitaj, konvenciaj (31) ?
Ĉu en lingvo por kiu fondiĝis, en 1908, asocio por ties simpligo
pro la malfacileco ĝin bone legi kaj kompreni kaj pro la kosto, kiu
rezultas el tio por la edukbudĝeto : Spelling
Society ?... En
Britio mem, apenaŭ efikis multekosta programo de 730 milionoj da
eŭroj en dek jaroj por instrui legadon en la angla (32).
La ideon pri simpligo de
la angla subtenis i.a. Theodore Roosevelt, Mark Twain, Benjamin
Franklin, Andrew Carnegie...
Ne
mankas manovroj kaj premoj por prepari la publikan opinion al
rezigno pri propralingva esprim-ebleco kaj -rajto, al
rezigno pri uzo de la propra lingvo, t.e. tiu, kiun ĉiu homo plej
bone regas, kaj tio profite al uzo de la angla en kiu la usonanoj,
laŭ la esprimo de David Rothkopf, "sentas
sin komforte“.
La supre prialudita enketo
de BBC, en junio 1998, celis koni la opinion de ĝia aŭskultantaro
pri la angla kiel unika oficiala lingvo de Eŭropa Unio : 37% estis
kontraŭ kaj 63% por. Notindas la fakto ke samdirektan demandon faris
"Euronews"
en aprilo 2009 : "Ĉu
la Eŭropa Parlamento devas forlasi la multlingvismon por unu aŭ du
laborlingvoj ?",
senteble por influi la opinion (rezulto
: Jes : 27%, Ne : 71%, Sen opinio : 2%).
En
1999, en la franca semajnmagazino “Valeurs
actuelles“ (Aktualaj
valoroj; 2-8 de okt.1999), la ĵurnalistino Catherine Nay rimarkigis
pri la Eŭropa Komisiono, ke “En
la kabineto de la dudeko da komisaroj, Anglio havis la plej bonan
parton kun ok direktorecaj postenoj, tri kabinetestroj (ekvivalento
de la ministeriaj kabinetdirektoroj en Francio) kaj kvin postenoj de
adjunktoj. Francio ricevis nur tri. Germanio kvar... (...)
La angla fariĝis
fakte la oficiala lingvo, ĝi ne plu estas la franca, en realo, ĝia
rolo malpliiĝis, okazis akcelo. Ricardo Levi, la proparolanto de
Romano Prodi, esprimiĝas nur en la angla dum li tre bone parolas
nian lingvon. Kaj Neil Kinnock, kiu ne parolas ĝin, kontraŭstaris
al nomumo de franco por la posteno de adjunkta proparolanto.“
Aldone al la posteno de
vic-prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Neil
Kinnock fariĝis ĉefrolanto en la Reformo de la Komisiono. Tiel
konkretiĝis la intencoj de la brita registaro tra la Brita Konsilio,
kies nuna prezidanto estas... Neil
Kinnock, tiel ke li povas profitigi ĝin el la spertoj akiritaj en la
instancoj de Eŭropa Unio por faciligi pliajn manovrojn de eliminado
de la ceteraj lingvoj.
En
artikolo de “Guardian“
(29.11.2001) aperis opinio
laŭ kiu “la
plej simpla kaj ŝpariga solvo konsistus uzi nur la anglan lingvon.“
Tute certe por Britio kaj
nur por Britio. Temas eĉ ne nur pri simpla kaj ŝpariga solvo por
ĝi, kiu tiel
troviĝus en situacio de lingva monopolo, t.e. celo jam
grandparte atingita
kaj tre enspeziga. Laŭ la
Raporto
Grin :
1) la Unuiĝinta Reĝolando nete gajnas minimume 10 miliardojn da eŭroj ĉiujare pro la nuna superrego de la angla;
2) se oni prikonsideras la multiplikan efikon de certaj komponantoj de tiu sumo, kaj ankaŭ la rendimenton de la kapitaloj, kiujn la anglalingvaj landoj povas investi aliloke pro la privilegiita pozicio de sia lingvo, tiu totalo sumas je 17 ĝis 18 miliardoj da eŭroj jare ;
3) tiu sumo estus certe pli alta se la hegemonio de tiu lingvo plifortiĝus pro prioritato, kiujn koncesius al ĝi aliaj Ŝtatoj, precipe en la kadro de siaj respektivaj edukpolitikoj ;
4) tiu sumo ne enkalkulas la apartajn simbolajn efikojn (kiel la avantaĝo pri kiuj ĝuas la denaskaj parolantoj de la hegemonia lingvo en ĉiu situacio de intertraktado aŭ de konflikto okazanta en ilia lingvo); tamen tiuj simbolaj efikoj havas sendube ankaŭ konsekvencojn materiajn kaj financajn ;
(pp 6-7).
El tio rezultas :
1) pozicio de kvazaŭ-monopolo sur la merkatoj de la tradukado kaj interpretado al la angla, de la redaktado de tekstoj en la angla, de la produktado de pedagogia materialo por la instruado de la angla kaj de la instruado de tiu lingvo ;
2) la ŝparo de tempo kaj de mono en la internacia komunikado, la parolantoj nedenaskaj faras la tutan strebadon esprimiĝi en la angla kaj konsentas akcepti mesaĝojn dissenditajn en tiu lingvo ;
3) la ŝparo de tempo kaj mono por la anglalingvanoj, pro la fakto ke ili ne plu multe strebas por lerni aliajn lingvojn
4) la rendimento de la investo, en aliaj formoj de homa kapitalo, de la monrimedoj, kiujn la anglalingvanoj ne plu bezonas investi en la lernado de la fremdaj lingvoj ;
5) la superregata pozicio de la angleparolantoj en ĉiu situacio de intertraktado, de konkurenco aŭ de konflikto disvolviĝanta en la angla.
(pp 65-66)
Same kiel Margaret
Thatcher laŭdegis la usonanglan ekonomikan “modelon“,
la brita ĉefministro Gordon Brown laŭdegis, la 17an de januaro
2008, la anglan en la rolo de mondlingvo kaj anoncis sian intencon
disvastigi ĝin tutmonde : “English - The World’s language“ (La
angla — la lingvo de la mondo) (33).
Gordon
Brown volas fakte vendi sian lingvan modelon al la mondo : “Mia
plano konsistas el tio, ke, dum la dek venontaj jaroj, almenaŭ 1
miliardo da personoj en la vilaĝoj kaj urboj de ĉiu kontinento havu
aliron al la rimedoj, al la materialo kaj al la kvalifikiĝoj de la
Unuigita Reĝlando.“ Li
asertis ke 200 000 plenkreskaj pekinanoj nun lernas la anglan
eksterlerneje, kaj li esprimis intencon subteni decidon de la ĉina
registaro por ke la angla estu deviga en la ĉinaj lernejoj ekde la
aĝo de ses jaroj, kun, komence, 20 milionoj da infanoj. Li kredas
ke, ekde 2025, la nombro de la ĉinoj parolantaj la anglan estos pli
granda ol tiu de ĝiaj parolantoj en la cetera mondo. Nova programo
de Brita Konsilio planas varbadon de “instruistoj-trejnistoj“,
kiuj instruos siavice 750 000 instruistojn de la angla en Hindio dum
la kvin venontaj jaroj.
La
angla lingvo en la rolo de internacia lingvo estas evidenta elemento
de superregado profite al la du ĉefaj landoj kun forta koloniisma,
imperiisma kaj rabista tradicio, kie ĝi estas la NACIA lingvo. Por
Gordon Brown, freŝdate implikita en skandalo de ŝtatrepago de
personaj elspezoj (do,
fare de la britaj impostpagantoj), la denaske neanglalingva mondo,
t.e. pli ol 95% el la homaro (34),
estas giganta ekspluatenda naftoputo. Tiun “donacon“ li faras ne
al la mondo, sed al Britio mem, eĉ pli al Anglio ol al Skotlando aŭ
Kimrio, kies aŭtoktonaj loĝantoj malŝategas aŭdi ke ili estas
angloj. Per la angla, li kreas rilaton de dependeco, li faras el
Anglio gravan parton el la “Centro“ al kiu denaske alilingvaj
homoj de la “Periferio“ devas sin turni unue por provi, ne ĉiam
sukcese, regi la lingvon, kaj due por akiri sciojn. Tiel la landoj de
la “Centro“, kiuj strebas trudi la anglan kiel unikan lingvon en
scienco, havas la eblecon logi kaj akapari al si la plej
naturdotitajn kaj talentajn diversfakajn homojn el diversaj landoj
kaj tiel senigi ĉi lastajn je fortoj esencaj por ilia
disvolviĝo.
En
la konkludo de sia parolado, Gordon Brown jene difinis la anglan :
“La lingvo,
kiu helpas la mondon paroladi, ridi kaj komuniki kune.“
Povas efektive ridi
nur denaskaj
anglalingvanoj, kiam ili evitas al
si kroman pezan multekostan ŝarĝon kaj
konstatas ke la alilingvaj popoloj akceptas ŝafece kaj obeeme foruzi
liberan tempon, fortojn kaj monon por lerni lingvon, kiu metas ties
lernantojn en staton de malsupereco kaj dependeco rilate al la
“Centro“. Ili povas ridi, kiam ili povas laŭvole fari tion, kio
plej plaĉas al ili, tion kio aspektas al ili plej utila kaj
profitodona. La profito kaj motivo por ridegi estas por la “Centro“,
kaj la kroma strebo, penado, zorgoj kaj
foroferoj estas por la “Periferio“, t.e. pli ol 95% el la homaro.
Detalan analizon pri la procezo de "ridema" superrego de la
mondo liveras profesoro Robert Phillipson en “The
linguistic imperialism of neoliberal empire“.
La papagoj de Gordon Brown
Evidente, ie ajn en
la mondo, homoj gurdas
kaj papage ripetas
tion, kion diris Gordon Brown pri la angla, ekzemple ke pli ol
miliardo da homoj ĝin parolas, ke ĝi estas la lingvo de la
internacia aeronaŭtiko, de la komerco, de la Interreto, de la
scienco, ktp., ktp. Tiu rekantaĵo estas ja tre konata en la tuta
mondo. Sed Brown memkompreneble prisilentas tre gravan fakton, t.e.
ke la angla faras el Anglio privilegiitan lingvan centron; ke estas
vehiklo de ideoj kaj influoj el kiu Britio,
kaj Usono, plej multe profitas kaj eltiras strategiajn kaj ekonomiajn
avantaĝojn; ke ĝi
kreas lingvan monopolon, tute
konforme al la linio fiksita en la Raporto pri la angla-usona
konferenco de Kembriĝo en 1961 : "La
raporto proklamas ke la Centro havas monopolon de lingvo, kulturo kaj
kompetenteco, kaj ne devus toleri reziston kontraŭ la regulo de la
angla"
(35).
Por Brown, la angla estas esenca rimedo de superrego. Angloj,
usonanoj kaj aliaj anglalingvaj popoloj ne havas emon lerni du
lingvojn dum sufiĉas al ili unu sola : ilia propra, kiu ne postulas
de ili kroman laboron, tempoperdon, monelspezon, rezignon pri aliaj
interesaj aktivaĵoj pro tio, ke tiom da homoj pretas en
la tuta neanglalingva mondo, ŝafe,
rezignacie kaj fatalisme
foroferi tion.
Koloniaj kaj imperiismaj potencoj iam lernigis
siajn lingvojn al la “elito“ de la teritorioj, kiujn ili volis
kolonii, aŭ de landoj, kiujn ili volis transformi en satelitojn.
Iama profesoro pri la angla kaj pri la okcitana kulturo, la franca
esejisto Claude
Duneton diris pri
lingva politiko, en intervjuo kun la popularscienca magazino "Ça
m'intéresse“ (Tio
interesas min, februaro 2000) : "Same
kiel ĉiam, en
la angligo de Francio ekkunlaboras la
elitoj“. Pri
tiu sinteno
Gandhi iam esprimis saman
opinion : “Hindion pli sklavigis niaj scipovantoj de la
angla ol la angloj“ (36).
Tio konfirmiĝis i.a. en
2001, okaze de la regantara kunveno de Monda Organizo pri Komerco
(MOK)
en Seattle. En artikolo de “Le
Monde“ (4an
de decembro 2001), ties speciala sendita reportero skribis, ke tiu
mondorganizo havas tri laborlingvojn, sed ke fakte unu el ili estas
“pli egala ol
la ceteraj“ :
la angla, kiun uzis la Eŭropa Komisaro Pascal
Lamy (franco ! laŭreato 2003 de la Akademio de la Carpette
Anglaise) dum tiu kunveno en parolado por kiu ne ekzistis franclingva
versio.
La
papagoj de Brown asertas ke neniu devigas iun ajn lerni la anglan per
minaco, perforte, kun revolvero direktita al tempio. Sed
same ekzistas landoj, kie voĉdonebleco estas ebla por ununura
kandidato al prezidenteco. Civitanoj similas al gregoj, kiujn oni
pelas inter retoj en formo de funelo por foje buĉocele kapti ilin.
Ekzistas pli subtilaj
rimedoj por devigi
homojn flankenlasi
emojn kaj preferojn, fari
ion, kion ili ne emas fari.
Ofte aŭdebla aŭ legebla estas
opinio laŭ kiu neniu estas perforte devigata lerni kaj praktiki la
anglan, laŭ kiu ne ekzistas altrudo en tiu direkto. Sed, aliflanke,
lernantoj kaj ties gepatroj sentas, ke tio estas tiagrade necesa ke
tio estas finfine deviga; bona sciencisto aŭ esploristo ne reganta
la anglan ĝuas malpli grandan atenton kaj konsideron ol subnululo
ĝin reganta. La celo de la Konferenco de 1961 estas grandparte
atingita : ĝi trudis novajn mensajn strukturojn kaj tiel metis la
plejparton el la homaro antaŭ situacio de plenumita fakto.
La
devigo, por la neanglalingvaj sciencistoj, redakti siajn laboraĵojn
en la angla, ebligas ties rabadon, piratadon. Detala analizo pri la
negativaj aspektoj de la nurangla lingva politiko estas trovebla en
verkoj de Charles-Xavier Durand, aŭtoro de “La
mise en place des monopoles du savoir“ (La
starigo de la monopoloj pri scio; eld. L'Harmattan, Parizo.
2002, reeldonota), “La
nouvelle guerre contre l'intelligence“ (La
nova milito kontraŭ la inteligenteco; eld. François Xavier de
Guibert. Parizo. Tri volumoj, 2002-2003) kaj de interretaj dokumentoj
kiel “Les
absurdités des politiques linguistiques européennes“ (La
absurdaĵoj de la lingvaj politikoj en Eŭropo).
Tiun
fakton bone ilustras artikolo titolita "La défense de la
science en français" (La defendo de la scienco en la franca)
publikigita en "Le
Monde" de
la 25a de marto 1992. La ĵurnalisto Jean-Pierre
Péroncel-Hugoz (JPPH) menciis la ekziston, inter multaj kazoj,
de grava problemo, kiun spertis Claude Roux, doktoro pri sciencoj,
agregaciulo pri biologio, internacie fama likenologo. En 1990 kaj
1991, Claude Roux kandidatiĝis por posteno de duaklasa direktoro de
esploroj en CNRS (Centre National de la Recherche Scientifique /
Nacia Centro pri Scienca Esplorado). Malgraŭ tre bona dosiero kaj
favora opinio, li ricevis negativan respondon : "Via
dosiero estas tre bona, sed vi tute ne havis ŝancon esti akceptita
ĉar vi ne publikigis en la angla."
La direktoro de la laboratorio, kie tiam laboris Claude Roux,
telefonis al la ministrino (Catherine
Tasca, nun
deputitino) de la francparolantaro, kiu montris sin nekredema pri
tiu afero. Laŭ diversaj fontoj, Claude Roux eksciis,
ke en la takso de la publikaĵoj de kandidatoj, CNRS baziĝas precipe
sur "Citation Index" (Indekso de citaĵoj)
kaj "World Translation Index" (Indekso de
la tutmondaj tradukoj), du usonaj referencaj privataj
datumbankoj “praktike recenzantaj nur anglalingvajn
publikaĵojn". JPHH
aldonis : "Sammaniere
kiel aliaj francaj specialistoj el diversaj fakoj, kiuj suferis saman
disreviĝon kiel S-ro Roux, oni povas pensi ke ĉi lasta, se li volas
sian promocion, publikigos ekde nun en la angla. Tiel, al la
senvalorigo de la franca, lingvo de la scienco, aldoniĝas iom post
iom neagnoskita diskriminacio — kaj eĉ ofte malkonfirmita fare de
la administracio — kiu pli kaj pli sankcias uzantojn de
la franca lingvo, en Francio kaj ekster Francio.“
Claude
Roux neniam
rifuzis uzi la anglan kiam tio estis necesa, i.a. kiam li akceptis
eksterlandajn kolegojn en
sia laboratorio. Tamen
li havis la kuraĝon plue
kaj obstine rezisti al tiu diktatoreca premo tiel ke li finfine
sukcesis esti nomumita esplordirektoro sen publikigo en la
angla, danke al esploroj en "Citation Index",
kiuj montris, ke liaj francaj kaj esperantaj publikaĵoj estis multe
cititaj, al lavango da artikoloj pri la afero en diversnaciaj
ĵurnaloj kaj al interveno de kanada asocio de defendo de la uzo de
la franca lingvo.
La artikolo de JPPH ne
mencias ke li redaktis kaj publikigis kun Georges Clauzade, en 1985,
imponan referencan verkon en Esperanto : “Likenoj de
Okcidenta Eŭropo“ (37).
Li estas membro de la Internacia
Akademio de Sciencoj de San Marino, kies ĉefa laborlingvo estas
Esperanto kaj kunordiganto de la partoj Matematiko,
natursciencoj kaj teknikoj de "Plena Ilustrita
Vortaro" (PIV)
2002 kaj 2005.
En
sia libro “Irak
in translation — De l'art de faire la guerre sans parler la langue
de son adversaire“ (Irako
en tradukado — Pri la arto perdi militon sen scipovi la lingvon de
sia kontraŭstaranto), Mathieu Guidère skribis : “Tute
evidente, la lingvoj ne ĝuas je granda intereso en superpotenco, kiu
faris el la angla la mondskale ĉefan lingvon, kaj endis kontentiĝi
per tio“ (p.
81) kaj ke, laŭ alta respondeculo de CIA, lernado de la araba ne
estas tiel facila :
“Estas
pli facile instrui piloton de ĉasaviadilo ol korekte paroli la
araban“ (p.
118). (38).
Alidirite : la profito por la denaska anglalingvanaro, la kroma
strebo, penado kaj handikapo por la denaska neanglalingvanaro.
Usono
kaj Britio efektive seninteresiĝas pri lingvolernado. Sed Obama
tamen konscias nun ke nura scipovo de la angla ne plu sufiĉas. En
Dayton, Ohio, li konfesis la 11an de julio 2008 : “Mi
ne parolas fremdan lingvon. Tio estas embarasa.“(39).
Li opinias ke lernado de almenaŭ unu fremda lingvo
fariĝas
neceso.
Senpagaj staĝoj de la angla : kiom kostas koloniigi sin ?
Pro komplekso de
malsupereco kaŭze de sia nivelo en la angla, kiu, same kiel tiu de
Sarkozy (40),
amuzas iujn humuristojn, lia ministro de Nacia Edukado, Xavier
Darcos, fariĝas kunkulpulo en vera koloniado de Francio. Li
iniciatis organizadon de staĝoj laŭdire senpagaj
por la liceanoj. Ja, sed certe estas iu, kiu, finfine, pagas tiun
fuŝaĵon : la impostpaganto (41).
Kaj tio por nur unu el la 38
agnoskataj versioj de la angla. Kiom kostas al la franca popolo
koloniigi sin ? Estas dezirinde ke ĵurnalistoj pritraktu tiun
demandon ankaŭ en la ceteraj neanglalingvaj landoj.
Anglaj
instruistoj venas en Francion — certe ne senpage —, sed ne estas
reciprokeco. Kiam oni postulos ke por unu angla instruisto en Francio
aŭ en alia lando de EU, estos unu instruisto de Francio aŭ de alia
lando de EU en Britio ? Tiam estos finfine eble paroli pri justa kaj
ekvilibra konstruado de Eŭropa Unio. En la nuna kazo, ne temas pri
unio, sed pri estriĝo, kun kompliceco (kunkulpeco) je plej alta
nivelo, de Eŭropa Unio fare de unu el la ŝtatoj-membroj, kies
loĝantaro reprezentas nur ĉirkaŭ 12% el tiu de la unio. Ĉu tio
estas demokratio, kiam nur unu el la partneroj profitas centprocente
el la rimedoj de la privilegiita lingvo ? La akademiano, filozofo kaj
historiisto pri scienco Michel
Serres diris diversokaze, i.a. en “Le
Nouveau Quotidien” (Lausanne,
Svisio, 1.12.1992) : “Nuntempe,
la sciencistoj, la publicistoj, la ĵurnalistoj parolas angle. Oni
vidas sur la muroj de Parizo multe pli da anglaj vortoj ol oni vidis
da germanaj dum la Okupacio.“ Ne
nur sur la muroj de Parizo : en ĉiuj lernejoj de Francio. Dum la
Okupacio de Francio fare de de la hitlera reĝimo, eĉ la plej aĉaj
kunlaborantoj ne antaŭenpuŝis tiagrade la lernadon de la
germana.
La
ministerio de Edukado ne prikonsideris la raporton, kiun ĝi mendis
al François
Grin,
profesoro ĉe la
Universitato de Ĝenevo, kaj kiu estis publikigita en 2005 sub la
titolo “L'enseignement
des langues étrangères comme politique publique“
(La instruado de fremdaj
lingvoj kiel publika politiko — (42).
Tiu raporto, kiu proponis aliajn vojojn, estas kulpatesta por la
nurangla politiko al kiu blinde puŝas la nuna ministro Xavier Darcos
por kiu la vorto “lingvoj“, plurale, estas tre singulara :
“English only“ (rimarko
: en la franca, la vorto
“singulier“ povas signifi “singulara“ aŭ “strangeta“).
En 2007, okaze de vizito al la lernejo Willy Brandt, en Éliancourt,
Xavier Darcos esprimis intencon, laŭ la deziro de prezidento
Sarkozy, fari el Francio "dulingvan
landon".
Temas evidente pri dulingvismo franca-angla. Materialaj, financaj kaj
homaj rimedoj estis tiucele malavare disponigataj.
Multaj
estas la dunganoncoj por funkcioj de alta respondeco kaj decido, do,
influaj, por kiuj estas postulata denaska scipovo de la angla :
“English
mother tongue only“ (43,
44).
Tio signifas
postenojn por kiuj eĉ iu Darcos ne taŭgas. Respektive Prezidanto
Ĝenerala Direktoro de Renault kaj de Sanofi-Aventis, Louis
Schweitzer kaj Jean-François Dehecq elreviĝis pri la nurangla
komunikado en multnaciaj entreprenoj. Tamen, kvazaŭ necesus
privilegii la privilegiitojn de la komunikado, eĉ la NRO Emmaüs
International eniris tiun kuradon al diskriminado kaj submetiĝo
(rimarko
: la kebeka verkistino
Denise
Bombardier uzas la esprimon “à-plat-ventrisme“, kiu pensigas
pri ismo ventrokuŝa, rampa) al funde maljusta ekonomia ordo
flankenĵetanta la malfortulojn per anonco por dungo de denaska
instruisto de la angla (45).
La
angla estas tute same katastrofa sur la propedeŭtika tereno, t.e.
kiel prepara instruado. Tio estas kontraŭpedagogio. Male al
iuj asertoj, aliro al konvena nivelo en tiu lingvo estas malfacila.
Eĉ Claude
Hagège agnoskas tion. Charles Dickens plendis pri ĝi. Plej
granda estas la risko je disleksio
por anglalingvanoj. En Eŭropo, la anglaj infanoj estas la plej
lastaj en legkapablo. La Simplified
Spelling Society rekomendas
ĝian simpligon. Sed la problemo pri justeco ne estus pro tio
solvita. La instruado de la angla ekster la anglalingvaj landoj
konsumas tiom da homaj fortoj kaj financaj rimedoj ke ne restas
sufiĉe por pli ekvilibra edukado. Ekzemple, preskaŭ kvarono el la
15-jaraj eŭropanoj havas malbonan legkapablon
http://appy.ecole.free.fr/articles/20080722a.htm
(“Le Figaro“
22.07.2008, Marie-Estelle
Pesch).
La
angla estas, unue, NACIA lingvo. Ĝi efikas kiel lingva “Apartheid“
(apartismo) : la lingvo
estas kiel la haŭtkoloro kiun oni havas jam denaske. Ni memoru pri
la malestima esprimo “Speak
White!“ (=
parolu blanke !), samvalora kiel pritrakti iun kiel “négro“
(rimarko
: négro = negro, nigrulo,
havas foje peĵorativan, malestiman valoron en la franca). La lingva
diskriminacio tute same ekzistas kiel la rasa diskriminacio. Ambaŭ
estas tute same kondamnindaj.
Pretendo je “Manifest Destiny“
Ekspansiemaj nacioj
ne malofte trovis religian komplicecon por akapari al si teritoriojn,
prirabi ties riĉaĵojn, laŭdire “civilizi“ ties loĝantojn,
sklave ekspluati ilin, promesante al ili postmortan paradizon.
Koloniismo havis siajn apostolojn. Eĉ se estis esceptoj, la surtera
vivo de tiuj loĝantaroj ofte transformiĝis de tiam en inferon. En
1803, brita misiisto skribis, en rakonto pri la insulo Cejlono (nun
Sri-Lanko) :
"fervora
peno fare de nia registaro enkonduki nian lernadon kaj nian religion
inter la indiĝenoj estas la plej certa rimedo por plibonigi kaj
firmigi nian imperion en la insulo".
Britio
estigis la Unuan Opian Militon (de 1839 ĝis 1842) en Ĉinio. Britio
kaj Francio alianciĝis en la Dua (1856 ĝis 1860) en kiu partoprenis
ankaŭ Usono. Rusio kaptis la okazon por invadi ĉinajn teritoriojn.
En 1849, inter tiuj du militoj, kiuj jam montris la veran "civilizan"
vizaĝon de okcidentaj potencoj, jam legebla estis jena laŭdego pri
la angla : “Nia
lingvo estas tiu de la scienco kaj arto, de la komerco, de la
civilizacio kaj de la religia libereco. Ĝi estas abundokorno
[simbolo de
abundo], al la
nacio, kiu alprenas ĝin, ĝi alportas la civilizon kaj la
kristanismon. Ĝi jam estas la lingvo de la Biblio kaj ni povas
antaŭvidi ke ĝi rapide fariĝos la lingvo de internacia
komunikado."
(46).
Pliaj rabistaj militekspedicioj de Britio okazis poste kun Francio,
kiu strebis siaflanke akapari al si pli sudajn teritoriojn, i.a.
Tonkinon kaj Anamon (nun partoj en Vjetnamio) .
La
esprimo “Manifest
destinity“ (evidenta destino) aperis unuafoje en julio-aŭgusto
1845 en “United
States Magazine and Democratic Review“ sub
la plumo de ties nov-jorka ĉefredaktoro John
O'Sullivan, kiam plifortiĝis ekspansiisma premo por la aneksado
de Teksaso. Pravigocele, li
pretendis ke Usono ricevis de dia providenco civilizan mandaton.
En
1885, sub la titolo “Manifest
destiny“,
filozofo kaj historiisto pri Usono, John
Fiske, aperigis libron en kiu li subtenis la ideon, ke Dio taskis
Usonon je misio civilizi la mondon ! Li kredis je la rasa supereco
anglosaksa kiel produkto de natura selektado, substrekante ke
usonanoj kaj angloj jam konkeris trionon el la terglobo kaj
antaŭenigis la progreson sub formo de kapitalismo kaj
demokratio.
La emon konsideri sin kiel popolo elektita de Dio
kultivis en Usono la blankhaŭtaj anglosaksaj protestantoj (“White
Anglo-Saxon Protestants“ — WASP). Ankaŭ en 1885, en “Our
country:
Its Possible Future and Its Present Crisis“ (Nia
lando : pri eblaj futuroj kaj ĝia nuna krizo)
(47),
la protestanta pastro Josiah
Strong skribis “Estas
evidente ke la anglosaksoj tenas en siaj manoj la destinon de la
homaro“ kaj
ke “Usono
fariĝos la ĉefa sidejo de tiu regpovo“.
Apologiisto de imperiismo, li propagandis pri la supereco de la
anglosaksa raso kaj por ke Usono civilizu kaj kristanigu la mondon :
"Evidente, ĉefe al la angloj kaj al la popoloj de
Ameriko ni devas nin turni por evangelizi la mondon.“. Tamen
li miskalkulis pri demografia evoluo de la mondo : “Kaj
eblas ke, de nun ĝis la fino de la venonta jarcento,
la anglo-saksoj estos pli nombraj ol ĉiuj aliaj civilizitaj rasoj de
la mondo“. (48)
Forte
influas ankoraŭ nun la politikon de Usono tiuj
sintenoj, la principo ke ĉio estas ekspluatebla, inkluzive la nomon
de Dio, la profitocela devojigo de la evangelia mesaĝo trovebla en
la devizo de la lando kaj ties bankbiletoj : “In God We
Trust“ (Je Dio ni kredas), kaj en ties himno “God
Bless America“ (Dio
benu Amerikon, t.e. Usonon). Tio estis konstatebla, kiam G. W. Bush,
post forlaso de alkoholismo profite al kristanismo, transiris al alia
formo de ebriiĝo kaj dufoje sukcesis en balotoj por prezidenteco
de "civilizita"
lando.
Admiranto de Jesuo Kristo sed unue mon-kredanto kaj -adoranto
Ankaŭ
dum la enoficiĝo de Barak Obama, la 20an de januaro 2009, religiaj
referencoj estis ĉiumomente rimarkeblaj, eĉ pezaj. Tamen, Usono,
aŭ, pli ĝuste ties registaroj, ja ne havis ekskluzivecon aŭ
monopolon pri hipokrita kaj cinika misuzo de la nomo de Dio. Bone
konata estas la esprimo "Gott
mit uns !". Al tio Jean
Bacon dediĉis tutan ĉapitron el "Les Saigneurs de la
guerre“ sub la titolo "Les dieux casqués" (La
kaskitaj dioj).
En 1887, en Usono, la leĝo Dawes
Severalty Act (aŭ General Allottement Act) konsistigis provon
asimili la indianojn al la usona socio, sed ĝi estis fakte rimedo
por senposedigi ilin je plej valora grundo.
Ĝuste
la saman jaron, en Varsovio, post longa laboro kaj serĉado, D-ro
Ludwik Lejzer
Zamenhof finfine trovis eldoniston kaj financajn rimedojn por
publikigi, la 26an de julio, lernolibron
de lingvo sennacieca,
ne ligita al la influo de ŝtata, politika, religia aŭ financa
potenco, do, tiurilate neŭtrala. Tiun lingvon li deziris proponi al
la homaro por kontribui per ĝi al ĝia emancipiĝo kaj liberiĝo. Ĝi
aperis sub la titolo “Internacia
Lingvo“ kaj
sub la aŭtora pseŭdonomo “Doktoro Esperanto“.
En
1895, la usona historiisto Brooks
Adams pravigis barbarecon en “The Law of Civilization and
Decay“ (La
leĝo de la civilizo kaj la finiĝo) pro tio ke ĝi estis necesa por
disvolvi imperiojn kaj submeti koloniojn. Li antaŭvidis anglosaksan
aliancon inter Usono kaj Britio por superregi la mondon (49).
La
saman jaron, cara malpermeso trafis Esperanton sur la tuta teritorio
de Rusio.
Usona
prezidento de 1892
ĝis 1901, metodisto, William
McKinley asertis ke li petis konsilojn de Dio pri milito en
Filipinoj, kiu
daŭris de 1899 ĝis 1913. Same faros, preskaŭ jarcenton poste, en
2003, George W. Bush, ankaŭ metodisto, por ataki Irakon. En
1901, dum la milito de Filipinoj, la posta prezidento Theodore
Roosevelt aplikis
rasistajn teoriojn por subpremi tiean ribelon. En kvarvoluma libro
titolita “The
Winning of the West“ (1889-1896
— La venkinto de Okcidento), li pravigis la masakron de centoj da
ĉejenaj virinoj kaj infanoj en Sand Creek, en 1864, kaj la
ekstermadon de usonaj indianoj por antaŭenigi la “civilizadon“.
Pri nigruloj li skribis en 1906 en
letero al
Owen Wister "Mi tute konsentas kun vi por diri, ke kiel
raso kaj entute, ili [la
nigruloj] estas tute malsuperaj al la blankuloj“
(50). Kiam
Hispanio vendis Filipinojn al Usono, la nova koloniista potenco
siavice strebis
trudi sian lingvon.
La
9an de januaro 1900, Albert
Beveridge, senatano de Indianao, jene
pravigis la militon de
Filipinoj : “Filipinoj
apartenas al ni por ĉiam. […] Je mallonga distanco de Filipinoj
troviĝas la neelĉerpeblaj ĉinaj merkatoj. Ni ne eliros el tiu
regiono. […] Ni ne rezignos ludi nian rolon en la civiliza misio
rilate al la mondo, kiun Dio mem konfidis al nia raso. Pacifiko estas
nia oceano. […] Kien ni devas turni nin por trovi konsumantojn por
nia troaj produktaĵoj ? Geografio respondas al tiu demando. Ĉinio
estas nia natura kliento. […] Filipinoj havigas al ni bazon je la
pordoj de tuta Oriento.“ En
la sama parolado de la 9a de januaro 1900, li diris pri Dio :
“Dio ne preparis la anglalingvajn
kaj teŭtonajn popolojn dum jarmilo nur por vana kaj bagatela
memkontemplado kaj memadmiro. Ne ! Li faris el ni la mastrojn
organizantojn de la mondo por starigi sistemon tie, kie regas ĥaoso.
Li naturdotis nin por regi tiel ke ni havigu registaron al la
sovaĝaj kaj senilaj popoloj. Sen tia forto, la mondo refalus en
barbarecon. (51)
". La sama senatano jam diris en 1894 : “Ĉar la grundo
produktas multe pli ol ni bezonas, nia destino estas proprigi al ni
la tutmondan komercon“. En parolado de la 16a de septembro
1898, sub la titolo “The
March of the Flag“ (La marŝo de la flago), en kiu li ofte
referencis al Dio kaj al la Providenco por pravigi imperiismon, li
demandis “Ĉu la usona popolo daŭrigu sian marŝon al komerca
superregado de la mondo ?“. Evidente, la respondo estis por li
jesa. Li pretendis ke “La komerca supereco de la Respubliko
signifas ke ĉi tiu lando estos la suverena faktoro en la paco de la
mondo“, sed, fakte, en la tuta historio de la homaro, neniu
alia nacio dissemis tiom multe da militoj
tra la mondo, nemalofte por subteni koruptitajn kaj diktatorajn
reĝimojn.
Tian senĝenan politikon povis ankoraŭ
observi jardekojn poste, i.a. en Tuleo, en 1951, la franca etnologo,
fakulo pri inuitoj, geografo, verkisto Jean
Malaurie. Dudek jarojn poste, en 1971, Britio disponigis al Usono
la insulon Diego
Garcia, en Hindia Oceano, por instali komunan imponan strategian
militbazon. Britio deportis la tutan indiĝenan loĝantaron por
sekurecigi tiun bazon kaj malpermesis ĉiun ekonomian aktivadon. Tio
ilustras opinion, kiun poste esprimis, en 1997, David Rothkopf, laŭ
kiu, ie
ajn kaj en iu ajn cirkonstanco,
"usonanoj sentu sin komforte"...
En 1904,
Theodore Roosevelt opiniis, ke apartenas al "Ameriko"
(Usono) “plenumi povon de internacia polico“. La
12an de oktobro 1915, li skribis : “Ni
havas unu solan flagon. Ni devas enkaŭ lerni unu solan lingvon, kaj
tiu lingvo estas la angla.“ (52)
kaj, la 3an de januaro
1919 : “Ni
havas ĉi tie lokon nur por unu lingvo, kaj ĝi estas la angla
lingvo, ĉar ni volas vidi la kunfandujon [hommiksujon]
transformi la
loĝantaron en usonanojn, kun usona nacieco, kaj ne en loĝantojn de
poliglota gastejo.“ (53)
Tamen,
estas notinde ke Theodore Roosevelt estis tre malbona en ortografio
de la angla tiel ke, en aŭgusto 1906, li taskis la Registaran
Presejan Oficejon (Government Printing Office) simpligi la
ortografion en ĉiuj publikaĵoj de la Ŝtatdepartmento por
“fari nian
literumon iom malpli stulta kaj fantasta“ (54).
La gazetaro primokis tiun decidon tiel ke li finfine rezignis pri ĝi.
La saman jaron, kvankam kontraŭanto de imperiismo, Andrew Carnegie
esprimis konvinkon ke la angla povus esti universala lingvo en la
tuta mondo se estus nur pli facile ĝin legi kaj skribi. Li starigis
grupon da intelektuloj por pritrakti tiun aferon (55).
Ankaŭ oponanto al imperiismo, Mark
Twain forte subtenis tiun proponon (56).
Ekde la
Traktato de Versajlo, subskribita la 28an de junio 1919, la angla
fariĝis egalrajta kun la franca kaj iom post iom same valida en la
rolo de diplomatia lingvo ĝis kompleta renversiĝo de la situacio.
Jam en 1899, dudek jarojn pli frue, Paul
Chappelier proponis sistemon, kiun li nomis “Bilingua. Malamiko
de Esperanto, li sugestis kaj la anglan kaj la francan en la rolo de
internacia lingvo (singulare !) kaj imagis lingvan traktaton inter
Usono, Britio kaj Francio laŭ kiu la angla kaj la franca fariĝos
internaciaj lingvoj en tiuj landoj kaj ke la civitanoj de aliaj
landoj estos tiel devigataj, proprainterese, lerni la du “civilizajn
lingvojn“ aŭ
almenaŭ unu el ambaŭ ! Li estis el tiuj francaj naivuloj,
kiuj imagis reciprokecon en strebo lerni alies lingvon :
anglalingvanoj lernos la francan, franclingvanoj la anglan.
Li kredis ke la
mondo akceptos tiun "dulingvismon" sen pensi ke ĝi estus
fakte, minimume, trilingvismo por la ceteraj popoloj.
Jam en 1921, en Usono, la Konsilio pri la Eksterlandaj Aferoj (Council on Foreign Relations — CFR) tre favoris al tutmondiĝo, al tutmonda registaro. Dudek jarojn poste, Hitler diris, komence de 1941, ke la germana estos la lingvo de Eŭropo post cent jaroj. En majo 1942, li esprimis la espeeron repuŝi la ĉeĥan al la signifo de dialekto en dudek jaroj (Ulrich Lins : “La danĝera lingvo“, p. 127). Estis memkomprenebla afero, por la usona registaro, ke tiu mondregado devos esti la afero de Usono mem. Naciaj kaj regionaj lingvoj estis konsiderataj, pro ligiteco kun naciismoj, kiel nedezirindaj, danĝeraj kaj arkaaj (57). En lando, kie la naciismo estas tiel forte flegata — sufiĉas legi aŭ aŭskulti paroladojn de gvidantoj por konvinkiĝi pri tio — ne povas esti pli bona naciismo ol... la usona : USA über alles !
Ekde la fino de 1921,
en la sidejo de la Ligo de Nacio, en Ĝenevo, dekunu nacioj —
Belgio, Brazilo, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Haitio, Hindio,
Italio, Kolombio, Persio kaj Sudafriko — subtenis projekton de
rezolucio, kiu esprimis jam tiutempe atentigon pri la lingvaj
malfacilaĵoj “kiuj
malhelpas rektajn rilatojn inter la popoloj“,
kaj deziron ke “la
ĉiulandaj geknaboj sciu de nun almenaŭ du lingvojn, sian gepatran
kaj facilan
rimedon por internacia komunikado“.
Plej forte kontraŭstaris tiun proponon la franca registaro. Ĝi
vidis en Esperanto plian danĝeron kontraŭ la pozicio de la franca
dum ĝi venis de la angla. Tiu timo ne forigis la veran minacon. La
3an de junio 1922, la ministro de publika instruado Léon Bérard
malpermesis uzon de lernejaj ĉambroj por instruado de Esperanto. La
samon faris en Germanio, en la sekvanta jardeko, la nazia ministro de
edukado. Dum la Okupacio, tiu sama Bérard estis ambasadoro de la
registaro de Pétain, kiu kunlaboris kun la nazioj, en Vatikano.
Paradokse, plej elokvente defendis Esperanton... la brita delegito,
Lord Robert
Cecil, kiu adomnis la Komisionon pri Intelekta Kunlaboro de la
Ligo de Nacioj “memori,
ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj, sed antaŭ ĉio
de la popoloj mem“.
En
1951, Jean-Marie Bressand fondis la asocion “Le monde bilingue“.
Multaj influaj francaj politikistoj subtenis ĝin. Ĝi tute ne
malhelpis la devojiĝon al nurangla lingvopolitiko. Le Monde bilingue
estis tre malfavora al Esperanto. La angla plue flankenpuŝis la
francan el la rolo de diplomatia lingvo kaj en tio ludis gravan rolon
la franca servutema “elito“ mem. Bressand ligiĝis junaĝe al la
ekstremdekstra organizaĵo “Jeunesses Patriotes“ (Patriotaj
junularoj). Li partoprenis en la hispana milito por subteni la
reĝimon de Franko. Post reveno al Francio, li estis oficiala ŝoforo
de germanaj oficiroj. Ekzistas malkonsento kaj kontestado pri lia
pasinteco de rezistanto kontraŭ la nazia Okupacio (58).
Pri
la “civiliza rolo“ de Usono kaj la “dia providenco“, kiu
gvidas tiun nacion, ekzistas atestoj pli konformaj al la realo, i.a.
la libroj “War
is a racket“ (Milito
estas trudŝtelo) de la usona generalo Smedley
Butler (59),
aŭ “Killing
Hope : U.S. Military and CIA Interventions Since World War II“
(La usona armeo kaj la
intervenoj de CIA depost la Dua Mondmilito) kaj
"Rogue
States“(Kanajla
ŝtato) de William
Blum (60)
kaj multaj aliaj.
Temas efektive pri
kanajlokratio. Albert
Einstein, kiu fuĝis la nazian barbarecon, skribis : “Usono
formas landon, kiu rekte transiris de barbareco al dekadenco sen iam
ajn estis koninta la civilizon.“ Konfirmiĝis
jenaj vortoj de la brita historiisto kaj politikisto Lord
Acton (1834-1902) : “Memoru
ke, tie, kie vi havas koncentradon de povo en malmulte da manoj, ofte
homoj kun gangstera mensostato kaptas la regadon.“
(61)
Jardekojn
poste, la 17an de januaro 1961, en parolado de fino de mandato,
kelkajn monatojn antaŭ ol la registaroj de Usono kaj Britio
interkonsentis pri altrudo de la angla al la mondo, prezidento
Eisenhower atentigis pri la reala minaco pri kiu esprimiĝis Lord
Acton : “En niaj politikaj organoj, ni devas zorgi, ke la
milita-industria komplekso ne akiru, intence aŭ ne, nepravigeblan
influon. La risko, ke katastrofe koncentriĝu potenco en danĝeraj
manoj, ekzistas kaj plu daŭros. Neniam
ni lasu la pezon de tiu kombinaĵo endanĝerigi niajn liberecojn kaj
demokratiajn manierojn procedi. Ni rigardu nenion per si mem
akceptebla sen ĝisfunda konsidero. Nur vigle atenta kaj konscia
civitanaro povas trudi al la giganta industria-milita maŝinaro, kiun
ni kreis por prizorgi nian defendon, ke ĝi harmonie enplektu sin en
niajn pacemajn metodojn kaj celojn, tiel ke sekureco kaj libereco
povu kune prosperi.“
Pli
grandan rolon ludis potencaj usonaj firmaoj (Boeing, Lockheed-Martin,
Halliburton k.a.) en la decido pri milito de 2003 en Irako ol la
laŭdiraj konsiloj de Dio al G. W. Bush, kiu tamen sukcesis mistifiki
la usonan popolon. Alimaniere
ilustras kaj atestas tiun arogantecon kaj formon
de diktaturo, ekonomia,
la dokumentara
filmo kaj libro
"Le monde
selon Monsanto"
(La mondo laŭ Monsanto) de Marie-Monique Robin (62),
la katastrofo de Bopalo
kaj multaj faktoj. Laŭ informo de la radiostacio Europe
1, nur
kelkajn monatojn post enoficiĝo de Barack Obama kiel prezidento de
Usono, lia kuraĝa edzino Michelle ricevis premajn protestojn de
MACA, asocio de famaj agrokemiaj Nordamerikaj entreprenoj kaj
firmaoj, inter kiuj Monsanto, pro tio ke, per kreo de biologia,
senkemia ĝardeno en la ĉirkaŭaĵo de la Blanka Domo, ŝi donas pri
“konvencia“ agrikulturo negativan bildon. Aparte interesa kaj
instrua estas unu el la motivoj por influi ŝin :
“Se
la usonanoj devus ankoraŭ mem kultivi la ĉefe necesajn produktojn
por provizi siajn familiajn bezonojn, ĉu Usono estus ĉefrolanto sur
la terenoj de scienco, komunikado, edukado (tiel),
medicino, transportoj kaj arto ?“
Dum
mitingo de la Bilderberg-Grupo,
okazinta de la 6a ĝis la
9a de junio 1991 en Baden-Baden (Germanio), en
kiu partoprenis i.a. Bill Clinton (baptisto, prezidento ekde
1993, listo de la
partoprenintoj), David Rockefeller diris : “Ni estas
dankemaj al Washington Post, al New York Times,
al Time Magazine kaj aliaj grandaj publikaĵoj, kies
direktoroj ĉeestis en nia kunvenoj kaj respektis la promesojn de
diskreteco dum preskaŭ kvardek jaroj. Estintus al ni neeble disvolvi
nin projekton por la mondo se ni estus montritaj en plena lumo de la
reklamo dum tiuj jaroj. Sed la mondo estas nun pli rafinita kaj preta
evolui al mondregistaro... La supernacia suvereneco de intelekta
elito kaj de tutmondaj bankistoj estas certe preferinda al la nacia
memdecido, kiun oni praktikis dum la pasintaj jarcentoj...”
(63)
Influaj anglalingvaj
amasinformiloj, oficialaj kaj privataj, tiel praktikis dum jardekoj —
kaj plue praktikas — politikon de mesongoj kaj informmanipulado kaj
tiel partoprenis en mensmanipulado. Sed ne temas pri io nova.
Kompreneble, por tia projekto de superrego kaj trudo de unika
pensmaniero, esenca estis la altrudo de unika lingvo, kiu ne postulis
kroman penadon flanke de la rektaj profitantoj. Kvankam varias
informoj pri la usona ĵurnalisto John Swinton (1829-1901) kaj la
jaro kiam li esprimis jenan severan opinion pri la libereco de la
gazetaro en Usono (1853, 1880 kaj eĉ 1953, do, postmorte !), ĝi
plue validas : “Ne ekzistas ĝis la nuna tago, en Usono,
gazetaro libera kaj sendependa. Tion vi scias same bone kiel mi.
Neniu el vi aŭdacas skribi siajn honestajn opiniojn kaj vi tre bone
scias ke se tion vi faras, ili ne estos publikigitaj. Oni pagas al mi
salajron por ke mi ne publikigu miajn opiniojn,
kaj ni ĉiuj scias ke se tion ni farus, ni tuj troviĝus surstrate [=
sen laboro]. La laboro de ĵurnalisto estas la detruo de la
vero, la mensogo evidenta, la perversigo de la faktoj kaj la
opinimanipulado serve al la Monpotencoj. Ni estas la obeemaj iloj de
la Potenculoj kaj Riĉuloj, kiuj tiras la fadenojn en la kulisoj.
Niaj talentoj, niaj fakultoj kaj niaj vivoj apartenas al tiuj homoj.
Ni estas prostituitoj de intelekto. Ĉion tion vi scias same bone
kiel mi !“. Pro tio, precipe post la apero de la Interreto,
fondiĝis sendependaj amasinformiloj, i.a. Washington
Free Press kaj ,Z
Communications iniciate de William
Blum.
Plej amara, por Esperanto-parolantoj, estas la fakto
ke, jam en 1922, en Munkeno, Hitler publike kondamnis Esperanton kaj
atribuis al ĝi, en "Mein Kampf“, celon tute fremda al
la penso de D-ro Zamenhof sed ja tute konforma al la senskrupula kaj
cinika mensostato de la “banksteroj“ (kombinaĵo de la radikoj
“bank“ kaj “gangster“) : "Tiel longe,
kiel la judo ne fariĝis mastro super la aliaj popoloj, li
vole-nevole devas paroli ilian lingvon, sed tuj kiam tiuj estus liaj
servutuloj, ili ĉiuj devus lerni unu universalan lingvon (ekz.
Esperanto !), tiel ke ankaŭ per ĉi tiu rimedo la judaro povus regi
ilin pli facile“ (64).
La lingvo por kiu ekzistis kaj plue ekzistas malpermesoj, malhelpoj,
ĉikanoj, eĉ sub reĝimoj laŭdire "demokrataj", estas
Esperanto. La lingvo por kiu ekzistas diktatura devigo ĝin lerni,
kaj malhelpo por lerni aliajn, estas ja la angla. Rifuzo ĝin lerni
kaj praktiki marĝenigas civitanojn el la socio same kiel neaparteno
aŭ nealiĝo al superreganta religio aŭ unika partio sub
totalitarismaj reĝimoj.
La
mision civilizi la mondon certe ne meritas lando, kiu delonge
partoprenas en politiko de disrabado kaj malŝparego de
nerenovigeblaj resurcoj; en lando kiu ne solvis siajn proprajn
problemojn; en lando kiu tenas en la "libera" mondo
rekordon pri enprizonigo; en lando tiel malsekura, ke granda parto el
la loĝantaro sentas bezonon posedi armilojn; en lando, kie sciencaj
esploristoj laboras por sencerbigo kaj mensmanipulado de la civitanoj
(65);
en lando, kiu tiris la mondon al la nuna maljusta kaj
ĥaosa ordo; en
lando, kies vera dio estas la mono. La
lando, kiu povas doni al la tuta homaro lecionojn pri bonkonduto ne
ekzistas.
Popoloj de la tuta mondo memoru tiujn
parolojn de la indiana gvidanto Tecumseh
(vintro 1811-1812) : “Fratoj, kiam la unuaj blankuloj metis
piedon sur nia tero, ili malsatis; ili ne sciis, kie etendi siajn
dormkovrilojn kaj kie fari fajron; ili estis malfortaj; ili ne estis
kapablaj mem fari ion ajn; niaj patroj kompatis pro ilia mizerego;
kaj ili dispartigis kun ilin ĉion kion la Granda Spirito donis al
siaj ruĝaj infanoj. Ili havigis al ili manĝaĵon por mildigi ilian
malsaton, rimedojn por kuraci iliajn malsanojn; ili etendis
bestfelojn sur la grundo por ebligi al ili dormi kaj havigis al ili
terpecojn por ebligi al ili ĉasi kaj kultivi maizon.
Fratoj,
la blankuloj estas tiel, kiel la venenaj serpentoj : kiam ili suferas
froston, ili estas malfortaj kaj sendanĝeraj; sed, varmigu ilin, kaj
ili revigliĝas por mort-mordi kaj -piki siajn bonfarantojn...“(66)
Bad (Broken) English or Esperanto ?
La unuaj vortoj de D-ro Zamenhof, kiam li faris malferman paroladon okaze de la 6a Universala Kongreso (Vaŝingtono,1909), evidentigas, ke pri tiu lando li vidis, kaj eĉ pli imagis ol vidis, nur belegan fasadon : “Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas ! Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas ! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi, vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron.“ (67)
Zamenhof evidente ne imagis, ke fondiĝo, fortiĝo kaj potenciĝo de Usono efektiviĝis per prirabado kaj masakro de indianoj, per "eksportado" de militoj kaj de abomenindaĵoj samaj kiel tiuj, kiuj ekzistis en lia lando (i.a. pogromoj) sub okupacio de tiamaj eŭropaj potencoj. Li ne imagis ke registaroj de tiu lando, kiun li admiris, premus kun Britio por propraprofite devigi la mondon uzi nur la anglan, por monopoligi ĉion eblan per ĝi. Zamenhof ne imagis, ke pro diableca misuzo de la nomo de Dio — fakte de ties karikaturo, kiu estas homa kreaĵo — por politikaj celoj, evidente ankaŭ en Usono, lia franca samtempulo Sébastien Faure trovis, jam de 1897, inspiron por prelegoj, gazeto kaj broŝuro sub la titolo "Les crimes de Dieu" (La krimoj de Dio) (68).
Neniam kaj nenie en la mondo ekzistis mensmanipulado tiel sistema kaj profunda tamen multe pli subtila ol tiu de la reĝimoj nazia kaj stalina. Ne mankas tiutemaj artikoloj kaj studoj : “Décervelage à l'américaine“ (Herbert Schiller, “Le Monde Diplomatique“), “Ces enfants malades de la pub“ (Paul Moreira, "Manière de voir“, n° 31, aŭgusto 1996), “Propagandes silencieuses“ kaj “La tyrannie de la communication“ (Ignacio Ramonet, Parizo : eld. Galilée), ktp. Ne temas mondskale pri situacio aŭ rilato en kiu estas "homoj kun homoj", laŭ la esprimo de Zamenhof dum la malfermo de la unua Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Bulonjo ĉe Maro en 1905, sed pri rilato en kiu regantoj de unu nacio volas, helpe de alia nacio, superregi la tutan homaron, pri rilato de "Granda Frato" ("Big Brother"). Tian rilaton evidente Gandhi opiniis, jam en la sama epoko, neakceptebla “La angla ne havas lokon en aŭtonomeco“ (69).
Pro kaŝita aŭ misprezentita ekzisto de alternativo, la homaro plue kredas, ke ne estas alternativo al la angla kaj ne imagas alian eblan vojon. Sufiĉas, por granda parto el ĝi, ke tiu lingvo estu uzebla komercocele : English as the Global Language : Good for Business, Bad for Literature (La angla kiel tutmonda lingvo : Bona por komerco, malbona por literaturo). George Soros, kies patro Teodoro Ŝvarc estis brila uzanto de Esperanto, fondinto de la revuo "Literatura Mondo“ en 1922, respondis al "CBS News", ke li uzis Esperanton junaĝe, sed agnoskis, ke parolata estas nun la angla, la malbona angla : “It used to be Esperanto, but now it's English. Bad English“ (70).
Tiu premo por la angla kiel mondlingvo, reduktanta la ceterajn je la nivelo de folkloraĵoj, ne celas ebligi debatojn, kvankam ĝi ja estas uzebla kaj uzata tiucele, sed esence en privilegiitaj socitavoloj. Kiel ne gepatra lingvo, por plejparto el la tutmonda loĝantaro, ĝi malhelpas kaj bremsas fluan komunikadon, konstruan dialogon, debaton kaj interŝanĝon de ideoj pri problemoj i.a. sociaj, disvolvaj, ekonomiaj, ekologiaj, politikaj, kulturaj kaj ties eblaj solvoj. En tio, ĝi estas rimedo por malfaciligi kaj eĉ malebligi liberan kaj precizan esprimiĝon, por silentigi homojn, kiuj havas kialojn defendi sin kontraŭ maljustaĵoj aŭ por protesti kontraŭ difinita situacio. Tiel ĝi perfekte ludas la rolon de "Novparolo" (Newspeak), t.e. nova lingvo kripligita por malhelpi liberan penson kaj esprimadon. En tio, ĝuste Basic English inspiris George Orwell, kiam li verkis sian romanon "1984".
En novembro 2000, ĝuste en la jaro kiam Margaret Thatcher diris ke "la superreganta lingvo estas la angla“, usona ĵurnalistino de la usona magazino “The Atlantic Monthly“, Barbara Wallraff sugestis, sub la titolo “What Global Language“, ne veti pri la triumfo de la angla (“Don't bet on the triumph of English“).
“Yes
we can!“ (Jes, ni povas !)
Ĉu Barack Obama povus same respondi al demando pri neceso evoluigi la mondan politikon al pli da justeco ? Treege gravas, en ĉiu granda projekto, la kvalito de komunikado, de interkompreniĝo, la dialogebleco. La plej instruata lingvo de la mondo ne estas la plej bone kaj facile regebla, eĉ por denaskuloj. Pri tio atestis multokaze iama tradukisto de UN kaj MOS, Claude Piron. La mondo bezonas referencan lingvon kun neŭtraleco komparebla al tiu de la latina, sed sen ties malfacilaĵoj.
En 2006, Barack Obama publikigis libron sub la titolo "The Audacity of Hope" (71) . Tian pioniran aŭdacon sur la vojo de espero havis D-ro Zamenhof jam en 1887, kiam li publikigis sian unuan lernolibron de la "Internacia Lingvo" sub la pseŭdnomo "Doktoro Esperanto"...
Dum la
balotkampanjo de 2008, preskaŭ cent jarojn post la Universala
Kongreso de Vaŝingtono, Barack Obama esprimis volon pri gravaj
ŝanĝoj kaj anoncis : “Mi malfermos la pordojn de registaro kaj
petas al vi partopreni en via propra demokratio denove“ (72).
Pri siaj lingvaj kapabloj li deklaris en Dayton : “Mi ne parolas
fremdan lingvon. Tio estas embarasa !“ (73).
Li aldonis ke “Dum la angla estas certe superreganta lingvo en
multaj situacioj tra la tuta mondo, bona scipovo de dua lingvo (ne
nur por mendi kafon en Parizo) estas grandega avantaĝo je pluraj
niveloj“.
Kompreneble, laŭ la parolado de fino de
mandato de prezidento Eisenhower, estas ne malfacile imagi ke, kiom
ajn bonvolema, sincera kaj kapabla estas Barack Obama, gravaj
obstakloj, malhelpoj kaj ĉikanoj aperos sur lia vojo.
Obskuraj
fortoj ekspluatas la neneadeblan fakton ke
Obama
inspiras tutmonde,
al multaj homoj, fidon,
esperon, eĉ admiron kaj simpation.
La elreviĝo riskas esti des pli dolora... Jam
en 1931, Aldous Huxley atentigis pri jena danĝero : "En
epoko de progresinta teknologio, la plej granda danĝero por la
ideoj, la kulturo kaj la spirito riskas pli veni de malamiko kun
ridetanta vizaĝo ol de kontraŭulo inspiranta teroron kaj
malamon."
Usona
bankisto kaj politikisto, Louis
McFadden (1876-1936) diris la 10an de junio 1936 : “Ni
posedas en tiu lando unu el la plej koruptitaj institucioj, kiujn la
mondo iam ajn konis. Mi volas paroli pri la Centra Usona Banko. Tiu
institucio malriĉigis la civitanojn de Usono kaj preskaŭ kondukis
nian registaron al bankroto. Ĉio tio fontas al la fraŭdaj
agmanieroj de vulturoj, kiuj regas tiun situacion.“ Usonon li
difinis jene : “superŝtato regata de bankistoj kaj internaciaj
industriistoj, kiuj asociiĝas propraplezure por sklavigi la mondon.“
(74)
Usonaj
prezidentoj, inter kiuj George W. Bush, kaj centoj da riĉegaj kaj
influegaj famuloj de Usono apartenis al la tre dubinda “Skull and
Bones“ (Esperante,
france,
angle),
t.e. elitista sekreta societo ankaŭ nomata “ The
Brotherhood of Death“ (La Frataro de la Morto). Pri ĝi enketis
kaj raportis Alexandra
Robbins en sia libro “Secrets of the Tomb’“
kaj en “Atlantic
Monthly“, kaj la verkisto Ron
Rosenbaum, ĵurnalisto de "The
New York Observer“.
Plimulto
el la usonanoj esprimis, en 2008, la volon eliri el tiu mafieca
politiko, ĉefa fonto de malestimo, malamikeco, malamo kaj hato
kontraŭ Usono tra la mondo. Pri la militpolitiko de G.W. Bush
esprimiĝis i.a Porter
Goss, iama direktoro de CIA, laŭ kiu la milito de Irako havigis
“kaŭzon
al la ekstremistaj islamistoj”
kaj
George Soros :
”Kun
la milito de Irako, ni estas kreantaj pli da teroristoj ol ni
sukcesos mortigi da ili“.
Meditinda estas jena, jam pli ol unu
jarcenta okazaĵo. Dum oficiala akcepto de D-ro Zamenhof kun
Esperanto-kongresanoj en Guildhall, en 1908, Sir Thomas Vezey Strong,
urbestro de Londono diris : “Kiam oni rakontis al mi pri
Esperanto kiel lingvo internacia, mi ridetis hezite — ĉar mi ja
estas Anglo kaj estas konvinkita pri tio, ke nur unu mondlingvo estas
ebla, kaj ke tiu lingvo estas ĝuste la angla. Tamen, poste, kiam mi
meditis pri tio, mi konvinkiĝis, ke neniu popolo akceptus tiun
hegemonion, kiun la Brita Regno gajnus de tio, ĝuste kiel ankaŭ mi
neniam tolerus tian hegemonion flanke de alia popolo. Al mi fariĝis
klare, ke tie nur la neŭtrala Esperanto povas esti
prikonsiderata.”
Kelkajn monatojn post komenciĝo de la
Unua Mondmilito, en konkludo al alvoko al la diplomatoj, en 1915,
D-ro Zamenhof skribis : “Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola
rimedo, por atingi tian pacon, estas : forigi unu fojon por ĉiam la
ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej
antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj
gentoj.”
La 16an de aprilo 1953, kelkajn monatojn post
lia enoficiĝo kiel prezidento de Usono (20an de januaro), kelkajn
tagojn post la morto de Stalino
(5an de marto) dum parolado pri la temo “The Chance for Peace”
(Ŝancoj de Paco)
Dwight
Eisenhower diris : “Ĉiu pafilo fabrikita, ĉiu militŝipo
lanĉita, ĉiu misilo pafita, signifas, en la fina senco, ŝtelon
kontraŭ tiuj kiuj malsatas kaj havas nenion por manĝi, tiuj, kiuj
suferas malvarmon kaj havas nenion por vestiĝi.“(75)
Li atentigis pri tio, kio estus farebla per la kolosa forofero da
financaj kaj homaj rimedoj nun dediĉitaj tutmonde al armado kaj
sinpreparo al milito. Sed tio restis en la stato de belaj paroloj.
Neniu popolo en la mondo plene eskapas al mensmanipulado fare de
gvidantoj mem influataj kaj manipulataj fare de financaj, partiaj aŭ
religiaj potencoj. En la tuta mondo, pro edukado sub kreskanta influo
kaj premo de usonaj modeloj, laŭ esprimo de Gandhi pri la
anglalingva edukado en Hindio, “nenormalaĵo figuras kiel normo“
(76).
La bonvolemo de Obama jam
esprimiĝis kadre de la prezidenta balotkampanjo de 2008 per kreo de
la retejo “change.org“ kiu ebligis fari proponojn por ŝanĝi
Usonon kaj antaŭenigi demokration : "Ideas
for change in America“ (77). Tio
povas aspekti unuavide kiel progreso survoje al vera demokratio.
Inter
tiuj proponoj estis ĝuste unu pri lingva rimedo kies propedeŭtikan
valoron agnoskis iam la fama usona lingvisto Mario
Pei (78) :
“Introduce Esperanto as a foreign language subject in schools
to help American kids succeed“ (Enkonduku Esperanton kiel fremdan
lingvon en lernejojn por helpi usonajn infanojn sukcesi). La
Esperanto-propono sukcesis en unua baloto inter 7875 proponoj; en la
dua, ĝi troviĝis inter la 25
prikonsiderotaj inter la 88 restantaj.
Rezultis blogo kun titolo Esperanto
as a Foreign Language Choice (enkonduki Esperanton kiel
fremdlingvan lernobjekton en lernejoj).
Same
kiel Gandhi diris en 1909 : "Se ni dediĉas eĉ nur duonon el
nia penado por lerni la anglan al lernado de hindaj lingvoj, naskiĝos
nova atmosfero en la lando kaj konsiderinda progreso“ (79),
eblas diri, unu jarcenton poste, ke estos same se la popoloj de la
tuta mondo dediĉos al Esperanto eĉ nur duonon el la penado, kiun
ili foroferas al la angla.
Fondinto de la terminologio, Eugen
Wüster skribis en “Konturoj de la lingvonormigo en la
tekniko“ (80) : "Po unu
teknike interesita anglo (aŭ amerikano) ekzistas almenaŭ tri
ne-angloj. La laborenergio necesa, por lerni paroli angle, estas
minimume sesoble pli granda ol la energio necesa por lerni paroli
Esperante. Plue ni taksu, ke la energioj necesaj, por lerni iun
lingvon legi, orele kompreni kaj paroli, rilatas unu al la alia kiel
1 1/2 : 3. (...) Ĉiu jarklaso de la lernejanoj ŝparos do tuj
post la enkonduko de Esperanto proksimume 50% de la laboro, ne
perdante la aliron al la angla literaturo." (p.
122-123)
Wüster tute bone antaŭvidis la nunan situacion de
hegemonio de la angla kaj ties konsekvencojn :
"Ankaŭ
la kreo de fakesprimoj en la plastika Esperanto kostus malpli multe
da laboro ol la internacia lingvonormigo per la naciaj lingvoj. Sed,
plie, Esperanto estas ne nur postulo de l’ekonomieco, sed almenaŭ
samgrade de l’justeco. Levi la anglan lingvon al la rolo de
internacia helplingvo alportus al la ceteraj nacioj tiel gravajn
malavantaĝojn, ke tiun manieron de solvo oni jam karakterizis rekte
kiel "lingvoperfidon" kontraŭ la gepatra lingvo.
Honorkonscia nacio povas partopreni en la internacia kunlaboro nur
sur la bazo de l’egalrajteco". (p. 123)
Denaskaj anglalingvanoj spertis la diferencon en la uzo de la
angla kaj de Esperanto, inter ili Joel Brozovski. Pri tio li raportis
en artikolo titolita Kial
usonano uzas Esperanton ?, kies tradukoj estas legeblaj
anglalingve : Why
does an American Use Esperanto?, kaj franclingve : Pourquoi
un Américain utilise-t-il l’Espéranto ?
Por la anglalingvaj unulingvuloj, validas tiu penso de Goethe : “Kiu ne konas fremdajn lingvojn, tiu ne konas sian propran“. Esperanto estas por ili la plej rapide, malmultekoste kaj facile regebla el ĉiuj vivantaj lingvoj kaj ĝi krome faciligas la lernadon de pliaj. Fari per ĝi dulingvulojn el usonanoj, aŭ el civitanoj de aliaj anglalingvaj landoj, tio ne postulas grandan financan foroferon kaj intelektan streĉon. Tia paŝo ebligas al civitanoj vidi la mondon alimaniere ol tra la filtrilo de amasinformiloj servutemaj al la veraj kaŝitaj regantoj de la sistemoj, ne elektitaj de la popolo. En tio ĝi konsistigas tre interesan kaj utilegan investon. Tio validas por iu ajn Terano.
Henri Masson
Kunaŭtoro
de “L'homme
qui a défié Babel“ (81)
1.
“Carpette“ estas, en la franca, “tapiŝeto“ uzebla i.a. en
banĉambro aŭ por purigi plandumon; popularlingve ĝi estas
persono submetiĝema, rampema kaj flatema antaŭ fortuloj. La ioma
sonsimileco inter “Carpette anglaise“ (submetiĝemulo antaŭ la
angla) kaj “Capote anglaise“, t.e. populara nomo de “préservatif“
= laŭvorte : angla kondomo, donas humuran noton al tiu mokpremio.
Académie
de la Carpette anglaise — franclingve)
2.
Jean-Claude Guillebaud: Quantité
d’analystes annonçaient depuis beau temps la crise à venir.
Encore fallait-il se donner la peine de les entendre
(Multaj analizistoj jam delonge anoncis la venontan krizon. Necesis
nur klopodi aŭskulti ilin).
3.
(FR) Jocelyn Jovène : “Les
(rares) visionnaires de la crise" (la [raraj] antaŭvidantoj
de la krizo).
4.
(FR) George
Soros. Discours, 13 avril 1994 (Diskurso, 13a de aprilo 1994).
5.
(EN) http://www.hoover.org/publications/digest/3492481.html
: “A Time for Leadership" / "Decision Time for Britain"
(Decidtempo por Britio) : "In
this twenty-first century, the dominant power is America; the global
language is English; the pervasive economic model is Anglo-Saxon
capitalism."
6.
(FR) Radio
France Internationale (RFI) :
"États-Unis
— La presse écrite traverse la plus grave crise de son histoire"
(Usono — La skribita gazetaro trairas la plej gravan krizon el sia
historio).
7. (FR) Comment
Sarkozy impose le «tout à l'anglais» (Kiel Sarkozy trudas la
nuranglan lingvopolitikon)
8. Konkludo
de la avizo n° 1863 (14.10.1999) de la Komisiono de Eksterlandaj
Aferoj pri la projekto de financa leĝo por 2000.
9.
(FR)
:
- anne
roumanoff sarkozy bling bling carla bruni
- Clip
de Nicolas Sarkozy Rap U.S (version longue) Bling Bling
-
Nicolas
Sarkozy et le Stylo Bling Bling / Hilarant !.
10.
"Linguistic
Imperialism",
Robert Phillipson. Londono : The Oxford University Press. 1992. ISBN
978-0-19-437146-9
11.
"La
SAGO"
n° 13, februaro 2005 :
(EO) "La
angla por transformi la studentaran tutan mondon".
(EN) English
to transform the students’ whole world’,
(FR) "L’anglais
pour transformer l’univers des étudiants".
12. "What
the World needs most is about 1000 more dead languages – and one
more alive".
Ogden 1934, citita en Bailey, 1991, p. 210, kaj en Time,
12an de marto 1934.
13.
Vd
The
Churchill Centre :
"I am very much interested in the question of basic English. The
widespread use of this would be a gain to us far more durable and
fruitful than the annexation of great provinces".
14.
"Linguistic
Imperialism",
Robert Phillipson. En tio, eble parte troviĝas klarigo pri la
sistema rifuzo de la sinsekvaj ministerioj de edukado, aparte en
Francio, pro falsaj kaj fantaziaj motivoj, enkonduki Esperanton kiel
elekteblan, nedevigan lernobjekton en diversaj niveloj de la
instrusistemo, kia ajn estis la politika orientiĝo de la registaro.
En 1976 kaj 1979,
la Socialista Partio prezentis du leĝproponojn por enkonduko de
Esperanto je la niveloj duagrada kaj supera de instruado sed, ekde
1981, kiam ĝi fariĝis registara, tute forgesiĝis belaj promesoj,
inkluzive tiu de la kandidato François
Mitterrand al prezidenteco.
15.
(EN) "International
House bochure, 1979"
: "Once
we used to send gunboats and diplomats abroad; now we are sending
English teachers".
Citita en "Linguistic
Imperialism",
Robert Phillipson. (p.8).
16.
(EN) Citita en "Linguistic
Imperialism"
fare de Robert Phillipson el la raporto 1987-1988 de la Ĝenerala
Direktoro de la Brita Konsilio (p. 48) : “The
real black gold from Britain was not the oil from the North Sea, but
the English language. The challenge we face is to exploit fully.“
17.
“English and the Discourses of Colonialism“
(La angla kaj la koloniista diskurso). Londono :
Routlegde. 1998. 256 p.
18.
“The cultural politics of English as an
international language“ (La kultura
politiko de la angla kiel internacia lingvo). Reading (MA) : Longman
(1994). 376 p.
19.
“Hind
Swaraj“,
ĉap. 18) : “To
give millions a knowledge of English is to enslave them."
(...) “It
is worth noting that, by receiving English education, we have
enslaved the nation.“
20.
Selections From
Gandhi :
“The
medium of a foreign language through which higher education has been
imparted in India has caused incalculable intellectual and moral
injury to the nation.“
21.
Citita de Charles Durand en "L'espéranglais
de la communication universelle".
22.
Robert Phillipson en “The
linguistic imperialism of neoliberal empire“.
Londono : Routledge. Januaro 2008. (p. 5)
23.
"La
France a protesté, mercredi, contre la mise à l'écart du français
à l'Otan où il est pourtant la deuxième langue officielle. En
pleine semaine de la francophonie, la France a réagi devant la plus
haute instance politique qui réunit en temps ordinaire les
ambassadeurs des seize pays membres. L'Otan utilise quasi
exclusivement l'anglais pour transmettre ses informations sur le
réseau Internet et lors des discussions au sein de la cellule du
"Partenariat pour la paix" avec des pays de l'Europe de
l'Est."
("Ouest-France"
, 21an de marto 1996)
24.
David Rothkopf, "In
Praise of Cultural Imperialism?", Foreign
Policy,
Numero 107, Somero 1997, pp. 38-53 : "It
is in the general interest of the United States to encourage the
development of a world in which the fault lines separating nations
are bridged by shared interests. And it is in the economic and
political interests of the United States to ensure that if the world
is moving toward a common language, it be English; that if the world
is moving toward common telecommunications, safety, and quality
standards, they be American; that if the world is becoming linked by
television, radio, and music, the programming be American; and that
if common values are being developed, they be values with which
Americans are comfortable."
25.
"The
grand chessboard : American primacy and its geostrategic
imperatives".
Zbigniew Brzezinski. New York : Basic Books, 1997, 223 p..
Franclingva traduko : "Le
Grand Échiquier, l'Amérique et le reste du monde".
Paris : Bayard éditions. 1997, p. 88-90. Eltiraĵoj tradukitaj en la
francan : Les
États-Unis à la conquête de l'Eurasie et du monde (Usono
en la konkero de Eŭrazio kaj de la mondo). Anglalingva
video kun franclingva surskribo.
26.
“Le
rapport Wolfowitz affirme la volonté des Etats-Unis de garder leur
statut de superpuissance unique. Il souligne le rôle privilégié, à
cette fin, de la puissance militaire. Celle-ci devra éventuellement
être utilisée de façon unilatérale par les Etats-Unis car l’ordre
international est, en définitive, garanti par eux. L’Europe et le
Japon devront être empêchés de porter ombrage à la domination
américaine. L’OTAN, véhicule des intérêts américains en
Europe, doit rester le premier garant de la sécurité sur le vieux
continent“ ("Concepts
américains pour l'après guerre froide" - Usonaj konceptoj
por la periodo post la malvarma milito —, Bruno Colson, surbaze de
artikolo de Paul-Marie
de la Gorce, “Washington et la maîtrise du monde” — Vaŝingtono
kaj la superrego de la mondo, "Le
Monde diplomatique",
aprilo 1992, pp. 1 kaj 14-15.
27.
http://www.spellingsociety.org/news/media/dyslexia/reports.php
. Disleksion unuafoje priskribis sciencisto en lando kie ĝi estas
plej ofta, D-ro Pingle Morgan, en 1896, en "British
Medical Journal".
La usona revuo "Science"
publikigis, la 16an de marto 2001, studon pri disleksio en rilato kun
la parolata lingvo por la angla, franca kaj itala. En la skipo
partoprenis franca esploristo, Jean-François
Démonet (Inserm). Franclingva
dokumento: “La
dyslexie dans trois pays européens — Des mécanismes cérébraux
communs malgré la diversité des langues“ (PDF)
HTML.
28.
“The Guardian“ 18an de
aprilo 2005 : “New
typeface to help with dyslexia“ (Nova litertipo por helpo al
disleksio).
29.
Gandhi (Education)
: “Therefore more than half of our time was
given to learning English and mastering its arbitrary spelling and
pronunciation. It was a painful discovery to have to learn a language
that was not pronounced as it was written. It was a strange
experience to have to learn the spelling by heart. But that is by the
way, and irrelevant to my argument. However, for the first three
years, it was comparatively plain sailing.“‘
30.
“Los
Angeles Times“,
artikolo de Barbara Demick, 31an de marto 2002 : “Parents are
turning to specialty preschool and even surgery to give their
children a linguistic advantage“ (La
gepatroj turnas sin al antaŭlerneja kaj speciala edukado, eĉ al
kirurgia operacio por havigi lingvan avantĝon al siaj infanoj).
Koreaj
gepatroj pagas kirurgojn por operacii siajn infanojn je la lango,
aliaj devigas siajn sesmonatajn infanojn resti dum horoj antaŭ
televidilojn por spekti videokasedojn por lernado de la angla. Laŭ
la korea gazeto "Dong-A"
: "La
angla estas faranta inferon el la infanaĝo".
Laŭ Jonathan Hills, kiu instruas la anglan en nacia eduka televido :
"Lerni
la anglan fariĝis nacia religio".
En artikolo
aperinta en "English
Today“ titolita
“'English fever' in South Korea: its history and symptoms“
(Angla febro en Koreio : ĝia historio kaj simptomoj), profesoro
Jun-Kyu Park uzas la vortojn "linguistic
surgery“ (lingva
kirurgio) (PDF).
31.
Misfunctional
FAA phraseology. Regas kompleta silento, precipe en Okcidento,
pri la aviadilaj akcidentoj kaj multenombraj incidentoj okazantaj pro
la malfacileco prononci kaj kompreni la anglan. La 28an de marto
2009, la japana gazeto “The
Asahi Simbun“ raportis
pri tia incidento “Chinese
pilots' English questioned“ fakte duobla pro la aldono de posta
kontestado. Laŭ la ĉina informagentejo “Xinhua
News Agency“ 23an
de junio 2007, la organizado de Test of
English for Aviation (TEA) starigas problemon. Multaj ĉinaj pilotoj
ne havas kontentigan nivelon (China.org).
Pri sama problemo jene raportis, la 12an de junio 2008, pri polaj
pilotoj, la angla gazeto “Telegraph“
: “Polish
jet almost crashed after pilot failed to understand English
instructions“ (Pola piloto preskaŭ kraŝis post kiam la piloto
malsukcesis kompreni la anglajn instrukciojn). Vd ankaŭ “Mail
on Line“,
“Guardian“...
Laŭ “Times
on Line“ :
“A document seen by The Times suggests that only 15 out of 800
Polish pilots flying internationally have passed the test for the
required standard of English“
(dokumento
vidita de Times sugestas ke nur 15 el 800 polaj pilotoj internacie
flugantaj trapasis la teston por la postulata normo de angla).
32.
Marie-Estelle Pesch, "Le
Figaro",
22.07.2008 http://appy.ecole.free.fr/articles/20080722a.htm
33.
Brown English -
The World’s language (17 Jan 08). Videbla kaj aŭskultebla ĉe
Youtube http://www.youtube.com/watch?v=6gxaN-hagTY
34.
(EN) "CIA
— The World Facbook"
https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/fields/2098.html
: 4,68% de natifs anglophones.
35.
"The
report proclaims that the Center has a monopoly of language, culture
and expertise, and should not tolerate resistance to the rule of
English."
.
"Linguistic
Imperialism",
Robert Phillipson. De Robert Phillipson vd ankaŭ "Robert
Phillipson about European Union language policy"
http://www.linguistic-rights.org/robert-phillipson/
http://www.droits-linguistiques.org/robert-phillipson/
http://www.lingvaj-rajtoj.org/robert-phillipson/
36.
Citita de Annie Montaut en “L’anglais
en Inde et la place de l’élite dans le projet national“. El
la revuo “Hérodote“
2004-4. “If
we spend only half the effort we do in learning English in the
learning of Indian languages, there will be born a new atmosphere in
the country and a good measure of progress will be achieved.“
(Gandhi, 1909, citita en "Language
in India“, M. S. Thirumalai — “English has no place in home
rule“ (La angla ne havas lokon en aŭtonomeco).
37.
"Likenoj de
Okcidenta Eŭropo. Ilustrita Determinlibro".
Royan, France : Bulletin de la Société Botanique du Centre-Ouest,
Nouvelle Série, Numéro Spécial 7. 1985. 893 pp.
38.
“Irak
in translation — De l'art de faire la guerre sans parler la langue
de son adversaire“.
Mathieu Guidère. Paris : Ed. Jacob-Duvernet. Okt. 2008. 192 p.
ISBN.978-2-84724-211-9 . (EO)
Vd Traduttore,
traditore (Tradukisto, perfidulo)
39.
“I
don't speak a foreign language. It's embarrassing!"
CBS
News,
Maria Gavriloviĉ, 11an de julio 2008.
40.
(FR)
Laŭ la
ĵurnalistino Catherine Nay, li eliris sen diplomo el la Lernejo de
Politikaj Sciencoj ("Science Po") pro elimina noto en la
angla ("Un
pouvoir nommé désir", Parizo : Grasset
& Fasquelle, 2007
(ISBN
2246680018).
Video :
http://www.dailymotion.com/video/x1x63e_sarkozy-parle-anglais-enfin-essaye_politics
41.
(FR) Vd "Le
défi des langues — du gâchis au bon sens".
Claude Piron. Paris : L'Harmattan. 1994. ISBN : 2-7384-2432-5. Ĉap.
2, "Aspects économiques“ (Ekonomiaj aspektoj), p. 37-52.
42.
(FR)
http://www.ladocumentationfrancaise.fr/rapports-publics/054000678/index.shtml
aŭ
http://www.unige.ch/eti/ecole/organisation/departements/dfr/dfr-corps-enseignant/pages-personnelles/francois-grin.html
(EO)
Eltiraĵoj el
la raporto Grin en Esperanto-traduko.
43.
(FR)
Discrimination
linguistique à la Commission européenne (English mother tongue
only) Lingva
diskriminacio en la Eŭropa Komisiono (Nur la angla kiel patrina
lingvo)
44.
La
discrimination linguistique par des organisations européennes
(La
lingva diskriminacio fare de eŭropaj organizoj).
45.
Wanted!
English mothertongue teachers of English
46.
Read, citita de
Charles-Xavier Durand en “About
English language“. El
"Images
of English : A cultural History of the Language"
(The
university of Michigan Press, 1991), R. Bailey, citita de Charles
Durand "About
English language":
“Notre
langue est celle des sciences et des arts, du commerce, de la
civilisation et de la liberté religieuse. C'est une corne
d'abondance qui apporte à la nation qui l'adopte la civilisation et
le christianisme. C'est déjà la langue de la Bible et nous pouvons
nous attendre à ce qu'elle devienne rapidement la langue de
communication internationale“.
47.“Our
Country: Its Possible Future and Its Present Crisis“.
New-York : The American Home Missionary Society. 1885
48. “The
Anglo-Saxon and the World's Future (1890)“
(PDF).
Josiah Strong. Jurgen Herbst : Kembriĝo.
“Evidently it is chiefly to the English and American peoples that
we must look for the evangelization of the world“.
Rodrigue
Tremblay : The
myth of Manifest Destiny, Take Two kun
samadresa franclingva traduko "Le
mythe du « Destin manifeste », rebelote").
50.
“Theodore Roosevelt and the Idea of Race“,
Thomas G. Dyer. Baton Rouge (LA) : LSU Press (Louisiana
State University Press), 1992, p. 106. (EN
: “I entirely agree
with you that as a race and in the mass they [the Blacks] are
altogether inferior to whites.“ ...
Pliaj el liaj rasistaj citaĵoj estas troveblaj en Wikiquote.
51.
Citita de Nikolaï-Klaus von Kreitor en "De
la Théologie politique américaine“. Originala teksto en
“ALBERT
J. BEVERIDGE : In Support of an American Empire“ : “God
has not been preparing the English-speaking and Teutonic peoples for
a thousand years for nothing but vain and idle self-contemplation
and self-admiration. No! He has made us the master organizers of the
world to establish system where chaos reigns. He has given us the
spirit of progress to overwhelm the forces of reaction throughout
the earth. He has made us adepts in government that we may
administer government among savage and senile peoples.“
52.
Citita fare de Jacques Leclerc en (FR)
"Histoire sociolinguistique des États-Unis" — (6)
L'Amérique
eurocentrique (1865-1960) : “We
have but one flag. We must also learn one language and that language
is English.“
53. The
Theodor Roosevelt Centennial : “We have
room for but one language here, and that is the English language,
for we intend to see that the crucible turns our people out as
Americans, of American nationality, and not as dwellers in a
polyglot boarding-house.“
54.
Theodore
Roosevelt. Theodore
Roosevelt's Letter to the Government Printing Office :
“to
make our spelling a little less foolish and fantastic.“
55.
1906
- Teddy Roosevelt Simplifies Spelling
56. Advocates
push for simpler 'spelling'. Pri la problemoj de malfacileco de
la angla, de la handikapo kiu rezultas el tio, kaj de financa kosto
por la socio : http://www.spellingsociety.org/index.php
57.
Charle-Xavier Durand en "La
mise en place des monopoles du savoir“,
p. 25.
58.
Besançon:
des archives compromettantes pour un ancien « résistant » ?
(Besançon: Ĉu kompromitaj arkivoj por iama « rezistanto »
?)
59. “War
is a racket“, Originala eldono : New
York : Round Table Press, Inc. 1935. Videoj (EN) “War
is a Racket by Smedley Butler", Fotoj kaj tekto “Meet
Maj General Smedley Butler“. The Smedley
Butler Society.
60.
William Blum : Killing
Hope: US Military and CIA Interventions Since World War II“
(La usona armeo kaj la intervenoj de CIA depost la Dua
Mondmilito), reviziita eldono. Monroe : Common Courage Press). 2003.
ISBN 1-56751-252-. Franca traduko : “Les
Guerres scélérates — Les interventions
de l'armée américaine et de la CIA depuis 1945“. Lyon :
Parangon. 544p.. 2004. “Rogue
State : A Guide to the World's Only Superpower“
(Kanajla Ŝtato : Gvidlibro pri la sola tutmonda
Superpotenco). Monroe : Common Courage Press. 2000. ISBN
1-56751-194-5. Franca traduko : “L’État
voyou — Un guide de la seule superpuissance mondiale“.
Lyon : Parangon. 384 p. 2002.
61. Lord Acton (1834-1902)
:
“And remember, where
you have a concentration of power in a few hands, all too frequently
men with the mentality of gangsters
get
control.“
62.
Le
Monde selon Monsanto (kvinminuta videoeltiraĵo el la filmo de
1h 49 mn). Franca-germana televidkanalo ARTE.
63. “We are grateful to The Washington Post, The New York Times, Time Magazine, and other great publications whose directors have attended our meetings and respected their promises of discretion for almost forty years. It would have been impossible for us to develop our plan for the world if we had been subject to the lights of publicity during those years. But, the world is now more sophisticated and prepared to march towards a world government. The supranational sovereignty of an intellectual elite and world bankers is surely preferable to the national auto-determination [read as 'democracy'] practiced in past centuries.“ okaze de Bilderberg-mitingo en Baden Baden, Germanio (en kiu partoprenis Bill Clinton, tiam guberniestro). Fontoj : A Chronological History of the New World Order, D.L. Cuddy, aranĝita kaj eldonita de John Loeffler; The Council on Foreign Relations and the Trilateral Commission, AMPP.
64. Citita de Ulrich Lins en “La
danĝera lingvo“, p. 98.
65.
(EO) :
Usona
sencerbigo
(EN) :
Dumbing
down, American-style
(FR)
: "Décervelage
à l'américaine"
66."Histoire
des Indiens d'Amérique du Nord".
Arlene Hirschfelder. Paris : France Loisirs. 2003. p. 37 :
“Frères,
nous appartenons tous à une même famille. Nous sommes tous les
enfants du Grand Esprit. Nous suivons le même sentier. Nous
étanchons notre soif à la même source. Et maintenant, des affaires
de la plus haute importance nous amènent à fumer le calumet autour
du même feu de camp.
Frères, nous sommes amis. Nous devons nous
aider les uns les autres à porter notre fardeau Le sang de tant de
nos pères et de nos frères a coulé comme l'eau sur le sol pour
satisfaire la cupidité des hommes pâles. Nous-mêmes, nous sommes
menacés d'un grand malheur : rien ne les apaisera si ce n'est la
disparition de tous les hommes rouges.
Frères, lorsque les
premiers hommes pâles ont mis les pieds sur nos terres, ils avaient
faim; ils ne savaient en quel lieu étendre leurs couvertures ni
allumer leus feux; ils étaient faibles; ils n'étaient capables de
rien faire par eux-mêmes. Nos pères ont eu pitié de leur détresse,
et ils ont partagé volontiers avec eux tout ce que le Grand Esprit
avait donné à ses enfants rouges. Ils leur ont donné à manger
pour apaiser leur faim, des remèdes pour guérir leurs maladies; ils
ont étendu des fourrures sur le sol pour les faire dormir et ils
leur ont donné des terres pour leur permettre de chasser et de
cultiver le maïs. Frères, les hommes pâles sont comme les serpents
venimeux : quand ils ont froid, ils sont faibles et sans danger; mais
réchauffez-les, et ils reprennent vigueur pour mordre de piquer
mortellement leurs bienfaiteurs (...)“.
(el : “Histoire
des Indiens d'Amérique du Nord“,
Arlène Hirschfelder. Parizo : Eld. France Loisirs. 2002. p. 37
Aliaj
versioj : (EN)
(FR)
67. Parolado
de D-ro Zamenhof okaze de la 6a UK (Vaŝingtono, 1910)
68.
"Les crimes de
Dieu", titolo
de prelegoj de Sébastien Faure, Parizo, presejo La Ruche, (1914), 32
p.. Esperanto-tradukon de Luis Carlos kaj F. Buokin eldonis la
librejo "Pacolibereco", Parizo, en 1911sub la titolo "La
krimoj de Dio". 32 p.. Reeldonoj en 1976
: Laroque-Timbaut : La Juna Penso. En 1999 : Beauville :
SAT-Broŝurservo. Interrete
:
http://raforum.apinc.org/bibliolib/HTML/Faure-Crimesdieu.html
http://rleb07.free.fr/satiric/religion.html
69.
"Language
in India“, M. S. Thirumalai : “English
has no place in home rule“.
70
“The
Times“,
28an de marto 2009. : George
Soros, the man who broke the Bank, sees a global meltdown
71.
"The
Audacity of Hope".
Nov-Jorko : Crown Publishers. 375 p.. 2006. Franclingva eldono
: "L'audace
d'espérer : une nouvelle conception de la politique américaine"
(Parizo : Presses de la Cité. Oktobro 2007. ISBN : 978-2-258-07451-4
. En Vikipedio
:
http://eo.wikipedia.org/wiki/The_Audacity_of_Hope.
72. “I will open the doors
of government and ask you to be involved in your own democracy
again.“
73. “I
don't speak a foreign language. It's embarrassing!“
CBSNews.
74.
http://www.modernhistoryproject.org/mhp/ArticleDisplay.php?Article=McFadden1932
“Mr. Chairman, we have in this country one
of the most corrupt institutions the world has ever known. I refer to
the Federal
Reserve Board and the Federal Reserve Banks. The Federal Reserve
Board, a Government board, has cheated the Government of the United
States and the people of the United States out of enough money to pay
the national debt. The depredations and iniquities of the Federal
Reserve Board has cost this country enough money to pay the national
debt several times over. This evil institution has impoverished and
ruined the people of the United States, has bankrupted itself, and
has practically bankrupted our Government. It has done this through
the defects of the law under which it operates, through the
maladministration of that law by the Federal Reserve Board, and
through the corrupt practices of the moneyed vultures who control
it.“ La
cetero estas ankaŭ leginda kaj edifa.
75.
Dwight Eisenhower : “The Chance for
Peace“ :
“Every
gun that is made, every warship launched, every rocket fired
signifies, in the final sense, a theft from those who hunger and are
not fed, those who are cold and are not
clothed.“
http://usa.usembassy.de/etexts/speeches/rhetoric/ikechanc.htm
76.
“habit has made the wrong appear as right“
(Education)
77. change.org
:
Study
Esperanto 10 minutes a day and become a World Citizen
Translate
change.org into other languages!
Adopti
lernanton / Take an apprentice
Rezultis
blogo kun titolo Esperanto
as a Foreign Language Choice (enkonduki Esperanton kiel
fremdlingvan lernobjekton en lernejoj).
78.
Mario Pei, en “One
Language for the World“ 1958,
Biblio-Moser, ISBN
0819602183
79. “If
we spend only half the effort we do in learning English in the
learning of Indian languages, there will be born a new atmosphere in
the country and a good measure of progress will be achieved.“
(Gandhi, 1909, citita en "Language
in India“, M. S. Thirumalai).
80.
"Konturoj
de la lingvonormigo en la tekniko".
Eugen Wüster. Åbyhoj (DK) : Dansk Esperanto-Forlag. Represo 1975.
130 p.. ISBN : 87 85020 842
81. Parizo : eld. L'Harmattan.
http://www.esperanto-sat.info/article1010.html