Le Monde - 9 mai 2008 (esperantlingva versio)

Vi pagas 17 miliardojn da eŭroj ĉiujare al Anglio !
700,000 EU-junuloj studas Angluje, oni invitas anglajn instruistojn ktp. “Grin-Raporto”, Univ. Ĝenevo. En 2002 la brita registaro deklaris jene :

"Anglaj infanoj rajtas ĉesigi studadon de fremdlingvoj je aĝo 14"

Vidu resumon de la libro “Ĉu nur-angla Eŭropo ?” verkita de la brita lingvisto prof. R. Phillipson : http://europo.eu/index.php?art=2&art2=34

“Necesas trovi solvon de la Eŭropa lingvoproblemo. Dominado de unu nacia lingvo ne povas esti la respondo… Facile lernebla planlingvo kiel Esperanto taŭgas kiel neŭtrala solvo” (Prof. Reinhard Selten, germana Nobelpremiito pri ekonomiko, en parolo al la EU-parlamento, 9a de majo 2007)

[Foto] Profesoro Reinhard Selten

10-oble rapide ol la angla oni povas lerni Esperanton elpensitan de d-ro Zamenhof en 1887. Karakterizas ĉi-tiun genian majstroverkon fonetika ortografio, akcento sur la antaŭlasta vokalo, kaj nur 16-regula gramatiko tute senescepta. Per afiksoj oni povas krei sennombrajn vortojn. Bv vidu la Deklaracion de Homaj Rajtoj (Art.2) :

“Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj
difinitaj en tiu ĉi Deklaracio
validas same por ĉiuj homoj,
sen kia ajn diferencigo,
ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso,
lingvo, religio, politika aŭ alia opinio,
posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.“

[Foto] De dekstre : Marjoren, Maja, Zdravka kaj Tina. Kelkmil infanoj de esperantistaj paroj denaske parolas nacian lingvon kaj E-on, stimulante la E-an kulturon.

Universala Esperanto-Asocio : kandidato por Nobel-Premio por la paco, 2008.

En aprilo 2004, en la EU-parlamento 43% subtenis E-on.
 
[Foto] S-ino Margareta Handzlik, esperantista pola EU-parlamentano.

[Foto] S-ino Ljudmila Novak, Esperanton studinta slovena EU-parlamentano.

Lingvan justecon povas starigi vi francoj !

Reklamanto : Etsuo Miyoshi, prez. de valiz-kompanio “Swany”.

Kiam mi estis 23-jaraĝa, amatino rifuzis min, eble pro poliomjelita gambo. Mi infere mizeris, sed pro gepatra instigo mi asketis en religia centro kaj finfine revigliĝis. Tiam, mi lernis pri E-o kaj ekscitiĝis pro ĝia idealo. Mi heredis la patran kompanion, studis la anglan kaj komerc-vojaĝadis tra la mondo, sed ĉiam koliziis al lingva muro. Mezaĝe mi eklernis E-on kiun mi glate enkapigis. Granda turnopunkto. La diversaj loĝantoj de la mond-vilaĝo parolas malsamajn lingvojn, do memkompreneble daŭras konfliktoj, ĉar sentoj ne komunikeblas. Mi ekpensis ke nura vojo por realigi la idealon de Zamenhof estas voki al viaj koroj.

Ĝuste nun, tempo venis ke la homaro suferigata pro hegemonio de la angla, levu la voĉon. Eŭropo, speciale vi francoj, tenas la ŝlosilon por disvastigo de E-o.

Legu pri Zamenhof “La homo kiu defiis Babelon” : www.esperanto-sat.info/article1028.html

Unuiĝo Franca por Esperanto : www.esperanto-france.org

Eŭropa Esperanto-Unio : www.lingvo.org/eeu.html

Universala Esperanto-Asocio : www.uea.org

[Foto] : E. Miyoshi monde vojaĝas kun du "Walkin’Bag", anstataŭ rulseĝo
Prelego : www.swany.co.jp/miyosh Kontaktu : h.miedema@swany.co.jp

Originala versio pretigita de E. Miyoshi