Accueil | Contacts SAT-Amikaro chez wikipedia SAT-Amikaro chez Ipernity SAT-Amikaro chez Facebook SAT-Amikaro chez Facebook fil rss

  en |   eo |   fr |

New Statesman - 22 mai 2008 (en)


Article paru dans New Statesman :

www.newstatesman.com/society/2008/05/esperanto-language-anti-world

Spreading the word

Observations on Esperanto

It is unlikely that George Soros, Japanese anarchists and William Shatner have much in common - except, perhaps, for their shared study of Esperanto, the "international auxiliary language" now more than 120 years old and being heavily promoted by activists in Hokkaido, Japan in advance of this summer’s G8 summit.

Invented in 1887 by Dr Ludovic Lazarus Zamenhof, Esperanto is a constructed language with Romanic and Germanic roots, Belarussian phonology, and Slavic semantics. The young ophthalmologist wanted an intermediary language to break through the language barriers that pervaded his home region in Poland, where different ethnic and linguistic groups lived in relative isolation from one another - an isolation that bred fear, suspicion and occasional violence.

There have been many attempts to spread the word (or vorto in Esperanto), but the latest spurt of enthusiasm comes from among contemporary anti-capitalist organisers hoping to use it to facilitate international action.

The Esperanto League for Freedom in Hokkaido (Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo), one of the many Japanese groups co-ordinating the anti-G8 summit protests, explains that it sees Esperanto as a "symbol of equality and internationalism".

Its goals are twofold: first, to see Esperanto used to aid communication between Japanese and foreign activists; and second, for the anti-G8ers movement to stimulate study of the language.

Many of the documents produced by the Japanese anti-G8 groups have online translations in English and Esperanto, and the Hokkaido-based Esperantists have put out international calls for groups to study and practise the language in the days leading up to the 7-9 July summit.

The calls echo those from a growing number of Esperanto study groups around the world from Brazil to South Korea.

Attempting to establish a common language is a tactic, but also reflects an ideology - an attempt to subvert the linguistic hierarchy of dominant languages. Activists argue that, just as the combined populations of the G8 countries, which rule the world, are a mere 14 per cent of the world’s total, so native speakers of English, which dominates the spoken word, constitute little more than 5 per cent of the world’s population.

Computer-savvy anti-capitalists have found that open-source software - including Linux, Open-Office, and Mozilla - has worked with Esperanto since 2003. Indymedia, the independent media resource, is talking about switching from English to Esperanto for international communications. The Finnish linguist Jouko Lindstedt estimates that 10,000,000 people worldwide have studied Esperanto.

Though it is most accessible to native speakers of Indo-European languages, Esperanto has always found fervent supporters in Asia (Japanese anarchists used Esperanto to communicate with European counterparts before the First World War). In China, as long ago as 1913, the country’s first anarchist journal, La Voco de la Popolo, was released in Esperanto.

The totalitarian regimes of Hitler and Stalin considered Esperanto "dangerous" and executed or imprisoned prominent Esperantists. In Mein Kampf, Hitler denounced the language as a tool of the international Jewish conspiracy; Stalin claimed it was "the language of spies".

In March this year, the German activist Martin Kraemer was denied entry into Japan by authorities at the port of Sapporo-Otaru, where he arrived playing "The Internationale" on his trumpet, having been invited by Sapporo’s Esperanto League to help prepare for the anti-G8 summit protests.

Is it a contradiction for "anti-globalisation" activists to desire a global means of communication? Not really. The opposite of globalisation isn’t isolation.

The Esperanto League for Freedom in Hokkaido explains: "While the enemy is pushing forward the pace of globalisation, it is increasingly important for us to march ahead together and realise an internationalised solidarity."

In this spirit, Esperantists from Hokkaido travelled to South Korea in December 2007 to assist in establishing a new Korean group of militant Esperantists.

As they say in Esperanto: "Alia mondo estas ebla!" (Another world is possible!).

Claire Provost


New Statesman - 22 mai 2008 (eo)


Traduko de artikolo aperinta angle en New Statesman  :

www.newstatesman.com/society/2008/05/esperanto-language-anti-world

Disvastiĝo tutmonda

Observoj pri Esperanto

Ne probablas, ke George Soros, Japanaj anarkistoj kaj William Shatner havas multon komunan - escepte, eble, sian kundividitan studon de Esperanto, la "internacia helplingvo" nun pli ol 120 jara kaj multe antaŭenigata de aktivuloj en Hokkaido, Japanio, antaŭ la ĉisomera G8-a pintkunveno.

Inventita en 1887 de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof, Esperanto estas planlingvo kun latinidaj kaj ĝermanaj radikoj, belarusa fonologio, kaj slava semantiko. La juna oftalmologo volis pontolingvon por trarompi la lingvajn barilojn, kiuj ĉie ekzistis en lia hejma regiono en Pollando, kie diversaj etnaj kaj lingvaj grupoj loĝis en relativa izoliteco inter si - izoliteco, kiu estigis timon, suspektemon kaj foje perforton.

Estis multaj provoj diskonigi la vorton, sed la lasta ŝpruco da entuziasmo venis de inter nuntempaj kontraŭkapitalismaj organizintoj, kiuj esperas uzi ĝin por plifaciligi internacian agadon.

La Esperanta ligo por libereco en Hokkaido (Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo), unu el la multaj japanaj grupoj kunordigantaj la protestojn kontraŭ la G8-a pintkunveno, deklaras vidi Esperanton kiel "simbolon de egaleco kaj internaciismo" .

Ĝiaj celoj estas duopaj : unue, vidi Esperanton uzata por helpi komunikadon inter japanaj kaj fremdaj aktivuloj ; kaj due, por la kontraŭ-G8-a movado, stimuli la studadon de la lingvo.

Multaj el la dokumentoj produktitaj de la Japana kontraŭ-G8-aj grupoj havas enretajn anglajn kaj Esperantajn tradukojn, kaj la Esperantistoj loĝantaj en Hokkaido internacie alvokis grupojn studi kaj praktiki la lingvon en la tagoj antaŭ la pintokunveno je la 7a-9a de julio.

La alvokoj eĥas tiujn de kreskanta nombro da Esperanto-studgrupoj tutmonde de Brazilo ĝis SudKoreio.

Provi establi komunan lingvon estas taktiko, sed ankaŭ reflektas ideologion - provi subfosi la lingvan hierarkion de superregaj lingvoj. Aktivuloj argumentas ke, ĝuste kiel la kombinitaj loĝantaroj de la G8-aj landoj, kiu regulas la mondon, estas nur 14 procentoj el la tutmonda loĝantaro, denaskaj parolantoj de la angla, kiu superregas la parolatan vorton, konsistigas apenaŭ pli ol 5 procentojn de la monda loĝantaro.

Komputilsagacaj kontraŭkapitalistoj trovis, ke liberfontaj programaroj - interalie Linux, OpenOffice kaj Mozilla - laboras per Esperanto ekde 2003. Indymedia, la sendependa amaskomunikilara rimedo, priparolas transiron de la angla al Esperanto por internaciaj komunikadoj. La Finna lingvisto Jouko Lindstedt taksas, ke 10 milionoj da homoj tutmonde studis Esperanton.

Kvankam ĝi estas plej alirebla por denaskaj parolantoj de Hindeŭropaj lingvoj, Esperanto ĉiam trovis fervorajn subtenantojn en Azio (Japanaj anarkistoj uzis Esperanton por komuniki kun Eŭropaj kolegoj antaŭ la Unua Mondmilito). En Ĉinio, kiel jam antaŭ 1913, la landa unua anarkista revuo, La Voĉo de la Popolo, debutis en Esperanto. La totalismaj reĝimoj de Hitlero kaj Stalino konsideris Esperanton "danĝera" kaj ekzekutis aŭ malliberigis eminentajn Esperantistojn.

En Mein Kampf, Hitlero kondamnis la lingvon kiel ilon de la internacia juda konspiro ; Stalino asertis, ke ĝi estis "la lingvo de spionoj".

En Marto ĉi-jare, eniri Japanion estis malpermesite al la germana aktivulo Martin Kraemer fare de responsuloj ĉe la haveno de Sapporo-Otaru, kie li alvenis ludante "La Internacian" per sia trumpeto, invitita de Sapporo-a Esperanto-Ligo por helpi prepari la protestojn kontraŭ la G8-a pintkunveno.

Ĉu estas kontraŭdiro por "kontraŭtutmondigaj" aktivuloj deziri tutmondan komunikilon ? Ne vere. La malo de tutmondiĝo ne estas izoliteco.

La Esperanto-Ligo por libereco en Hokkaido klarigas : "Dum la malamiko antaŭenpuŝas la rapidon de tutmondiĝo, estas ĉiam pli grava por ni kune antaŭeniri kaj realigi internaciigitan solidarecon."

En ĉi tiu spirito, Esperantistoj de Hokkaido vojaĝis al SudKoreio en Decembro 2007 por helpi ĉe la instalo de nova Korea grupo da radikalaj Esperantistoj.

Kiel oni diras en Esperanto : "Alia mondo estas ebla !".

Claire Provost







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT-Amikaro - 132-134, Boulevard Vincent-Auriol - 75013 Paris - 09.53.50.99.58
A propos de ce site | Espace rédacteurs