Accueil | Contacts SAT-Amikaro chez wikipedia SAT-Amikaro chez Ipernity SAT-Amikaro chez Facebook SAT-Amikaro chez Facebook fil rss

  fr |

Bureso (Bouresse, 86), 27-31 de oktobro : praktikado de la lingvo k pedagogio


Kiel jam okazis dufoje kun granda sukceso, fine de oktobro (27 ĝis 31) okazos pedagogia staĝo en kvinpetalo. Ĝi konsistos el du grupoj :

JPEG - 14.9 ko

Lingva praktikado

Kun Josee Lafosse.

Kiu konas Josee, scias kiel ŝi scipovas rapide paroligi ĉiujn per diversaj agrablaj rimedoj en amika etoso, ne forgesante gramatikan progreson.

Pedagogia renkontiĝo : "kiel ĝuste taksi la rezulton de instruado ? - nivelkontrolo, ekzameno, ktp"

Kun Serge Sire kaj Mari-elen’ Desert.

Ne sufiĉas instrui. Por sukcesigi kurson, necesas ankaŭ regule kontroli, ĉu la lernantoj enkapigis la nociojn, scipovas uzi ilin, kapablas praktiki poste. Pri la diversaj rimedoj kaj teknikoj, la pedagogia grupo interŝanĝos en komplica kunlaboro kun Josee kaj ŝiaj lernantoj.

Tiu renkontiĝo ne ripetas la temojn jam elvokitajn en la du antaŭaj jaroj, sed daŭrigas nian programon : detale esplori la pedagogian fakon, temon post temo.

Estu bonvenaj ! Por pli bona organizado, ne forgesu averti sufiĉe frue pri via alveno.

Kvinpetalo Esperanto-Centro 15 rue du lavoir Fr-86410 Bouresse tel 05 16 95 13 30 informoj@kvinpetalo .org

(La enirejo de la centro, kun akceptejo kaj manĝoĉambro, situas ĉe 4 rue du bureau, en la domo "Janine Vincent", apud la garaĝo)

Por pliaj informoj, vizitu la retejon de Kvinpetalo







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT-Amikaro - 132-134, Boulevard Vincent-Auriol - 75013 Paris - 09.53.50.99.58
A propos de ce site | Espace rédacteurs