Parizo (75), 16a de majo 2009 : "supreniro" ĉe la Muro de la Federuloj

La ĉi suba teksto estis sendita al organizoj el la asocia, sindikata k politika movado kiu referencas al la revolucio de printempo 1871 por ke ili instigu siajn membrojn, amikojn k simpatiantojn partopreni la tradician "supreniron" al la Muro de la Federitoj. SAT-Amikaro aliĝas al tiu alvoko. La listo de subskribintoj legeblas sur la retejo de la Amikoj de la Pariza Komunumo 1871.

ALVOKO

Moderneco de la Komunumo

Celebrita la 16-an de majo ĉe la Muro de la Komunumanoj

Ĉijare ni memorfestas la ducentan datrevenon de la naskiĝo de Charles Delescluze, respublika famulo, kiu plene engaĝiĝis en la Komunumo.

Kelkajn tagojn antaŭ sia morto sur la barikadoj, la maljuna respublikisto projektis la "bonegan estontecon" de niaj infanoj.

Ĉi tiun "bonegan estontecon" ekstarigis la Komunumo, aparte per malfermo de nova lernejo, kiu donos al infanoj de la popolo ilian lokon. Lernejo, kiu estus unu el la kolonoj de vera socia egaleco.

Decidinte la 2-an de aprilo 1871, 34 jarojn antaŭ la 1905-a leĝo, la disigon de Ŝtato kaj Eklezio, la Komunumo ebligis disvolvigon de laika lernejo, kondiĉo por demokratigo kaj certigo de konscienc-libereco.

En ĉiuj arondismentoj estis starigita ankaŭ la senpageco de lernado. La lernantoj ricevis de la instruistoj kajerojn kaj krajonojn, tiuj unuaj iloj de lernado.

Sed la Komunumo celis ankaŭ pli vaste al "nova instruado", kiu estigos civitanojn, kiuj mastros sian destinon. Al ĝi gravis la meti-instruado, kaj ĝi malfermis meti-lernejojn, en kiuj devis kunesti valora ĝenerala klerigado kaj fakaj instruadoj.

La Komunumo ankaŭ impulsis instruadon por la knabinoj, kaj donis la ekzemplon decidinte egalecon de instruistaj kaj instruistinaj salajroj. Ĝi starigis la unuajn infanvartejojn, ekigis la aliigon de la "infan-azilojn" en infan-lernejojn, malfermante la vojon al ideo, ke publika edukado devas komenci ekde plej juna aĝo, por plene fruktodoni.

Nun, kiam oni sisteme atakas la lernadon, de la infana ĝis la universitata niveloj, kiam la socia krizo postulas vastegan reziston, gravas, pli ol iam, manifesti nian fidelecon al la demokrata laboro de la Komunumo.

Ni alvokas ĉiujn, kiuj deziras rezisti la atencojn kontraŭ sociaj kaj demokrataj rajtoj, kaj kiuj batalas por konkeri novajn, kuniĝi la 16-an de majo ĉe la "Mur des Fédérés", por reaserti la modernecon de la revoluciaj idealoj de la printempo 1871.

Rendevuo : sabate 16a de majo 2009 je la 14a30 ĉe la enirejo de la tombejo Père Lachaise, rue des Rondeaux, Paris XXe (Métro Gambetta).

Por subskribi la alvokon, skribu, telefonu aŭ sendu retmesaĝon al la Amikoj de la Pariza Komunumo :
46 rue des Cinq-Diamants 75013 Paris
Tel. 01 45 81 60 54
amis chez commune1871.org