Accueil | Contacts SAT-Amikaro chez wikipedia SAT-Amikaro chez Ipernity SAT-Amikaro chez Facebook SAT-Amikaro chez Facebook fil rss

  fr |

Ret-Info - 12/07/2009 - Turismaj salut-tabuloj en Esperanto


Bonvenon al esperantistoj !

Antaŭ kelkaj semajnoj estis inaŭguritaj tri grandaj salut-tabuloj en najbaraj vilaĝoj de Herzberg.

JPEG - 68.1 ko

A) Okaze de la aranĝo PSI (Printempa Semajno Internacia) en pasko 2009 kun partopreno de la gastoj de PSI estis inaŭguritaj du grandaj bonvenigtabuloj en Herzberg-Scharzfeld, Germanio (vilaĝo kun la Unukornula Groto). La vilaĝestro Hubertus Kauczor tre ĝojis, ke post Herzberg, Sieber kaj Pöhlde nun ankaŭ Scharzfeld bonvenigas la gastojn en la internacia lingvo Esperanto.

JPEG - 52.6 ko

B) La 26-an de majo en 2009 okazis inaŭguro de la granda ligna bonvenigtabulo de la naciparka vilaĝo Lonau. Du reprezentantoj de la vilaĝa konsilantaro kaj amikoj de Interkultura E-Centro Herzberg same partoprenis.

Nun du belaj turismaj vilaĝoj de Herzberg tutjare varbas per Esperanto. Kelkaj novaj fotoj estas troveblaj en la fotoalbumo ĉe http://esperanto-urbo.de/gallery.ph...

JPEG - 32.5 ko
PNG - 30.2 ko

Amike kaj samideane salutas :

Germana Esperanto-Centro,
De-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
http://esperanto-urbo.de

Fonto : Ret-Info







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT-Amikaro - 132-134, Boulevard Vincent-Auriol - 75013 Paris - 09.53.50.99.58
A propos de ce site | Espace rédacteurs