dijOnscOpe.com - 06 novembro 2009 - Johan-Jakvo : "Mi estas Mondcivitano antaŭ ĉio !"

dijOnscOpe.com publikigas la 06-an de novembro kadre de la nacia [Francia] debato pri nacia identeco intervjuon de esperantisto titolitan Johan-Jakvo : "Mi estas Mondcivitano antaŭ ĉio !"

Debato : Ĉu esti aŭ ne esti franca - Tago 5a

Johan-Jakvo : "Mi estas Mondcivitano antaŭ ĉio !"

Kaj se ni debatus pri homaj rajtoj anstataŭ pri nacia indenteco, ĉu ? Por Johan-Jakvo, tio estus pli taŭge. Kiel certa nombro da homoj, tiu Diĵonano estas Mondcivitano. Por li, la Homo difiniĝas antaŭ ĉio per sia aparteno al la homa specio. El tiu sama vidpunkto, Johan-Jakvo aktivas en multaj asocioj kaj flue parolas esperanton, la universala lingvaĵo de la paco...

« Gravas la homo »

"Por mi, la nacia identeco ne estas fundamenta ; kio gravas estas la homo. Normale estas, ke ĉiu havas alkroĉon al sia lando sed la fakto esti mondcivitano ŝajnas al mi pli grava. Mi estas franco el francaj gepatroj, al mi gravas mia naskotero sed mi ne faras tion io fundamenta. Naciismo kaj patriotismo, tion oni vidis tra la historio kaj plu vidas, kondukas ofte al militoj. Laŭ mi, la kialoj de la debato pri nacia identeco estas pure francaj : la registaro vidas en ĝi oportunan temon. Ĝi uzas ĝin por allogi novajn balotantojn. Mi havas karton de Mondcivitano de pli ol 20 jaroj ; tiu movado kreiĝis post la dua mondmilito. Ĝi estas ĉefe simbola.

Lingvaĵo por la paco

Mi ankaŭ flue parolas esperanton. Mi lernis tiun lingvon pro la ideoj, kiujn ĝi disvastigas. Tiu koncepto de monda lingvo, kiu ebligus al ĉiuj sin kompreni kaj interŝanĝi cele eviti militojn logis min. Mi sekvis esperanto-kursojn en 1990 kaj nun mi mem instruas en Diĵono. Mi eĉ havas kelkajn diplomojn ! Ĉiujare, internacia kongreso kunigas milojn da homoj. Mi iris al tiu en Montpeliero en 1998. Ĉiuj parolis tiun lingvon. Ĝi estas la plej facile komprenebla kaj lernebla lingvaĵo. Ĝi estas multe pli simpla ol la angla. Cetere mi parolas neniun alian lingvon.

Agi propraskale

Krom tio, mi ankaŭ anas en multaj homamaj asocioj : Amnestio Internacia (Amnesty International), Metiistoj de la Mondo (Artisans du Monde) aŭ ankaŭ Movado por Ne-perforta Alternativo (Mouvement pour une Alternative Non-violente). Iaj aferoj en la mondo estas tute neakceptendaj ! Je mia humila skalo, mi provas agi. Mi ŝatas kompari min al tiu rakonteto dirita de la verkisto Petro Rabhio (Pierre Rabhi) : dum forbrulego detruis arbaron, kolibro ade ir- kaj re-venis por verŝi el sia beko gutojn da akvo sur la flamojn. La vulpo alparolis la birdon : "Sed nu ! Malmulton utilas via strebo !". La kolibro respondis : "Nu mi, faras parton mian." Kiel la kolibro, mi faras mian parton. Se ĉiuj farus same, la mondo elbe fartus pli bone. Francio sin diras lando de la homaj rajtoj sed foje estas for de ili. La forsendo ĉi semajne de dudeko da Georgianoj al Marsanajo-ĉe-Deklivo (Marsannay-la-Côte) direkte al Pollando bone tion montras.

Kiam debato pri la homaj rajtoj ?

Lanĉis la debaton pri nacia identeco la politikistoj, kiuj gvidas tiujn migrad-politikojn. Debato pri la homaj rajtoj ŝajnas al mi pli grave. Mi ŝatus ke la unua artikolo de la franca konstitucio postulu, ke la homaj rajtoj prioritatas antaŭ ĉio kaj notinde, antaŭ la financaj interesoj. Ne estas malpermesite revi ; iaepoke iuj aferoj, kiuj ŝajnas al ni normalaj hodiaŭ, tiam estis utopiaj..."

Elfrancigis SAT-Amikaro
Fonto : http://www.dijonscope.com/001611-je...