FEI-Ekzamenoj

Publié le lundi 9 janvier 2012 par ssire

La ekzameno pri Atesto pri Supera Lernado (Eksa "Komuna trunko") estos organizata okaze de la kongreso, Sabaton la 7an de Aprilo, kondiĉe ke sin anoncu minimume kvar kandidatoj antaŭ la 8a de marto. (Do interesatoj sin tuj anoncu, por esti informita ĉu la sesio okazos.)

Skriba parto

(nur uzo de PIV aŭ PV permesata)

 9-12 : Redaktaĵo pri temo elektita de la kandidato inter tri proponitaj (minimume 200 vortoj, t.e. de unu ĝis kelkaj paĝoj, laŭ la dimensio de la skribo de la kandidato).

 14-18 : Altraduko kaj Detraduko, (ĉiu el la tekstoj, prozaj, entenas inter 150 kaj 200 vortojn).

Parola parto

Tuja traduko de deko da frazoj pri la ordinara vivo + Demando pri la postulataj scioj : priskribo de la lingvo, teknikoj de instruado de Esperanto, historio de la esperantista Movado, literaturo, aparte de la kvar verkoj en la programo.

 Horoj laŭ interkonsento kun la kandidatoj