Spektigota filmo, en Esperanto

Vi ja NENIAM plu dormos !

Atako de la Lunaj ZombiojLa lunaj zombioj baldaŭ atakos la spektantojn de tiu filmo, en la SAT-Amikara sidejo, la 5-an de februaro 2012 !
Okaze de la unua dimanĉa renkontiĝo, organizota far la Satanaj Amikaj Ranoj, la filmo estos spektigata la 5-an de februaro, je ĉirkaŭ la 15a.
Jen reklama ekstrakto de la filmo, kiu estis prezentata dum la 59-a Jarkongreso de Esperanto-USA (19-an de junio 2011) :

Atako de la Lunaj Zombioj estas sciencfantasta kinofilmo de 2011, reĝisorita de Christopher R. Mihm. Ĝi estis tradukita kaj dublita al Esperanto laŭ la iniciato de la reĝisoro mem.
Dudek jaroj pasis de kiam D-ro Vincent’ Eduards’ (denove ludita far talentega Majk Kuk (ang. "Mike Cook")) alprenis iun radiiĝan mutaciitan vespertan kreitaĵon kaj pretas emeritiĝi. Dum efektivigo de sia anstataŭigo en la Ĵakson’ Luna Bazo, ili hazarde malkovras ŝajne neeblan : eksterteran plantan vivoformon surlunan ! Bedaŭrinde, submetiĝo al la sporoj de tiu alimonda vegetaĵo kaŭzas tujan morton. Veege, tiuj kiuj estis mortigitaj pro ili ne restas tiel, sed anstataŭe volas nenion alian ol plinombriĝi !

Kaj jen la afiŝo pri la evento (fakte jam ekzistis afiŝo, videblas je la dekstra flanko) :