Accueil | Contacts SAT-Amikaro chez wikipedia SAT-Amikaro chez Ipernity SAT-Amikaro chez Facebook SAT-Amikaro chez Facebook fil rss

  fr |

Sep dokumentoj pri la identeco de Bofronto


Materialo kompletiga al artikolo aperinta en La SAGO n°100, p12.

Enhavo de la pdf-dokumento :

Dokumento 1 : Naskiĝatesto de Louis Eugène Albert Chevreux, la 3an de oktobro 1855 en Parizo, el la arkivo-deponejo de la departemento Seine, en Parizo (akto refarita la 27.1.1876.).

Dokumento 2 : Baptoatesto subskribita de « Mquis L. Chevreux de Beaufront » en 1887, el la paroĥa registro de Fromont kaj Rumont.

Dokumento 3 : Letero de la sacerdoto de Larchant al R. Jossinet, 1978, kun transskribo de la baptoatesto. Ĉi tiu sacerdoto estis respondeca pri la paroĥo de Rumont.

Dokumento 4 : Artikoleto de R. Jossinet en Notre Département : La Seine-et-Marne, n°36, aprilo- majo 1994, pri la rilato inter Bofronto kaj familio Bertrand, loĝanta en la kastelo de Rumont. La revuo « Notre Département : la Seine-et-Marne » estis prihistoria revuo, kiu aperigis 47 numerojn inter 1987 kaj 1996.

Dokumento 5 : Vizitkarto de Bofronto al Carlo Bourlet, 1901, sen mencio pri lia markizeco.

Dokumento 6 (en du paĝoj) : Raporto de Sebert antaŭ la Akademio de Sciencoj pri sesio de la 9a de aprilo 1901, ankaŭ mencianta la respondecon de Bofronto en SppE sen aludo pri lia markizeco.

Dokumento 7 : Mortoatesto de Bofronto, la 8an de januaro 1935 en Thézy-Glimont, el la urba registrolibro. Li aperas sub la nomo Pierre Josselin Gérald Eugène Albert Louis de Beaufront, kun indiko ke la nomon de la bofrontaj gepatroj ne konis la deklaranto.







Voir la liste des articles
de la même rubrique



A télécharger



PDF - 6.5 Mo, 0 x 0 pixels
 
SAT-Amikaro - 132-134, Boulevard Vincent-Auriol - 75013 Paris - 09.53.50.99.58
A propos de ce site | Espace rédacteurs