La Mondfederista Movado kaj Esperanto

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat

Laŭ informo de Andrej Grigorjevskij, publikigita kadre de la Komunikoj de UEA, la Mondfederistoj voĉdonis rezolucion favore al Esperanto okaze de la 24-a Tutmonda Kongreso de la Mondfederista Movado (World Federalist Movement [WFM]), kunsidinta en Londono, Britio, de la 11-a ĝis la 15-a de julio 2002 :
KONSIDERANTE KE demokrata mondafederacio postulas la interŝanĝon de ideoj inter ĉiuj en la monda komunumo,

KONSIDERANTE KE la Esperanto-movado subtenas la mondfederistajn idealojn de mondcivitaneco kaj de egalaj rajtoj por ĉiuj membroj de la monda komunumo,

KONSIDERANTE KE ĉi tiu organizaĵo en la jaro 1977 alprenis rezolucion, kiu subtenas la uzon de Esperanto fare de la mondfederistoj,

KONSIDERANTE KE la Mondfederista Movado estas membro de la Koalicio por Internacia Help-lingvo,

Ni rezolucias

ke la Mondfederista Movado kuraĝigu siajn membrojn lerni la nenacian lingvon Esperanton.