Rapida kresko de la bezono de Esperanto-instruistoj kaj tradukistoj

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat

La freŝdataj atingoj de la Internacia Lingvo Esperanto en diversaj sektoroj, kaj la subtenoj kiujn ĝi ricevas el diversaj horizontoj, kiel la rekomendo de ĝia lernado fare de la kongreso de la Mondfederistoj, la statuto de "privilegiita" lingvo kiun atribuis al ĝi la Pola Radio kun la angla kaj la germana, la statistikoj favoraj al la Esperanto-redakcioj de Radio Polonia kaj Aŭstria Radio Internacia rilate la ricevon de korespondaĵoj, la starigo de speco de observatorio de la lingvoj kaj lingvaj rajtoj en Bruselo kun Esperanto kiel ĉefa lingvo www.lingvo.org laŭ principo kiun jam aplikas la Akademio Internacia de Sciencoj de San Marino www.ais-sanmarino.org/, la fakto ke "Le Monde Diplomatique" havas nun interretan Esperanto-version de parto el siaj artikoloj ĉe http://membres.lycos.fr/vilhelmo/lemondediplomatique.htm, aŭ ke la Multlingva Informcentro ebligas nun dokumenti sin en 54 lingvoj ĉe www.esperanto.net, la sukceso de verkoj tradukitaj kaj originalaj en Esperanto elŝuteblaj el : www.esperanto.nu/eLibrejo (50 000 elŝutoj en 13 monatoj), ĉio tio estigas fortan kreskon de la bezono de kvalifikitaj instruistoj kaj tradukistoj. Indikoj kaj utilaj ligiloj pri tradukado de kaj al Esperanto aperas ĉe www.tekstoj.nl/esperanto/tradligoj.htm. La ŝlosil-vorto "esperanto", sola aŭ kombinita kun nomo de loko, de persono aŭ aktivaĵo, ebligas aliron al vasta dokumentaro per la ĉefaj retserĉiloj, aparte "Google" www.google.com/intl/eo/, kiu estas ekspluatebla en Esperanto, same kiel DMOZ : dmoz.org/World/Esperanto.