Lerni kaj alimaniere kongresi kun partopreno de Georges KERSAUDY

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat , mis a jour le jeudi 2 septembre 2004

La urbeto Vigy, kiu situas en bela natura kadro en la departemento Mozelo (Francio), inter Thionville kaj Metz, en proksimeco de tri landoj (Belgio, Germanio kaj Luksemburgio), akceptos la Printempan stagxon de Espéranto France-Est la 30-an kaj 31-an de marto 2002 kaj la 57-an Kongreson de SAT-Amikaro de la 30-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 2002.

Kvar niveloj de kursoj estas proponataj por la staĝo en kiu estos prelego pri Raymond Sĉwartz, esperantista verkisto kaj humuristo. Estos eble trapasi ekzamenojn.

Provizora kongresprogramo :

 Prelegoj en Esperanto :

 Eddy Borsboom, pri Raymond Schwartz, Lorenano kiu naskigxis en Metz proksime de Vigy.
 Catherine Roux, pri la Asocio por impostado super la financaj Transakcioj, por helpi al la Civitanoj (ATTAC, por apliko de la imposto Tobin, Nobelpremiito pri Ekonomio 1981),
 Bruno Masala, pri Interreto "Diskonigo kaj kunplektado de priesperantaj datumoj en Interreto",
 Armand Hubert pri UNESKa kampanjo "Ni zorgu la pacon / Cultivons la paix", kiel delegito pri homaj rajtoj.

Distraj kaj kulturaj vesperoj :

La muzikgrupo "Mannijo" kantos en la franca, germana, luksemburga, okcitana... kaj Esperanto. La OKK estas en rilato kun aliaj kantistoj.

La Libroservoj de SAT-Amikaro kaj de "La Gazeto" proponos vastan elekteblecon de libroj kaj aliaj artikloj.

 Budoj :
 Amnestio Internacia ;
 ATTAC (eble),
 Kamparana Konfederacio ("Confédération Paysanne", eble), kiu batalas kiel ATTAC kontraŭ la senbrida ekonomia tutmondigado ;
 Amikeca Reto, kiu prezentos la novan eldonon de gvidlibro por vojaĝi alimaniere.

Georges Kersaŭdy, eksa internacia funkciulo, scipovanto de 51 lingvoj de Eŭropo kaj Azio, inter kiuj Esperanto, prelegos kaj subskribos sian libron "Langues sans frontières" kiun publikigis la eldonejo "Autrement". Ankaŭ Henri Masson subskribos "L’homme qui a défié Babel", kiun li kunverkis kun René Centassi, eks-ĉefredaktoro de AFP, kaj ties Esperanto-tradukon samtempe aperintan ĉe L’Harmattan sub la titolo "La Homo kiu defiis Babelon".

 Ekskursoj

Tuttaga ekskurso en Metz kaj regiono ; duontaga vizito en la muzeo de la lorenaj ferminejoj ĉe urbeto Neŭfĉef aù duontaga promenado per turista trajno inter Vigy kaj Hombourg-Budange.

La karaktero de tiu kongreso estas ĉefe socikultura, t.e. ke ĝi konsideras Esperanton ne kiel hobion aŭ amuzaĵon - kvankam ĝi povas ankaŭ esti tia - sed antaŭ ĉio kiel plenrajtan internacian lingvon kiu prezentas sin kiel ebleco ŝirmi kaj valorigi la riĉaĵojn de Babelo kaj forigi ties malbonaĵojn, kaj samtempe kunligi ĉiujn kiuj tra la mondo strebas cele al socio kun homeca vizaĝo.

Pliaj detaloj kaj aliĝiloj aperas ĉe la TTT-ejo :
ESPERANTO - THIONVILLE

Bruno HENRY
5 rue Jean Mermoz
FR - 57100 THIONVILLE
+33 (0)3 82 54 32 91