Albert Einstein, Esperanto kaj SAT

Publié le samedi 21 août 2004 par admin_sat , mis a jour le lundi 19 avril 2010

Eble ni ĉiuj havis la okazon iam legi, ke Albert Einstein diris aŭ skribis :

"Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de internacia lingvo" (en la franca "L’espéranto est la meilleŭre solution à l’idée de langue internationale" (aŭ : de la problemo de internacia lingvo / ou : du problème de langue internationale).

Bedaŭrinde, mi mem (Henri Masson) kontribuis al disvastigo de tiu falsaĵo, i.a. en la unua eldono de la biografio de Zamenhof L’homme qui a défié Babel, eldonita ĉe Ramsay en 1995. Tio estas forigita en la dua eldono aperinta ĉe L’Harmattan en 2001. Poste aperis al mi eĉ ke ne estas certe ke li estis favora al Esperanto.

En la paĝo 29 de la Historio de Esperanto — 1887-1912, de Z. Adam (Adam Zakrzewski, eld. Pola Esperanto-Asocio, 1979, represo de eldono de 1913 fare de Gebetner & Wolf, Varsovio), mi trovis paragrafon kiu reĝustigas la faktojn. Same en la paĝo 43 de la unua volumo de la Historio de Esperanto — 1887-1900 de Edmond Privat (eld. Ferdinand Hirth & Sohn, Esperanto-fako, Leipzig, 1923).

Ĵurnalisto en Nurnberg, pioniro de Esperanto en Germanio, Leopold Einstein (1834-1890) okupiĝis i.a. pri la demando de internacia lingvo. Li forlasis volapukon kaj tuj strebis por ellerni Esperanton. Jam 8 semajnojn poste, li publikigis broŝuron sub la titolo Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltspraĉeproblems (La L.I. kiel plej bona solvo de la problemo de internacia mondlingvo). Tio ja tre simlilas al tio, kion oni erare atribuas al Albert Einstein !

(El Sennaciulo, aprilo 1993)
(El Sennaciulo, aprilo 1993)

Tamen estas io tute certa : du jarojn post ricevo de la Nobelpremio pri Fiziko (1921), Albert Einstein (1879-1955) akceptis la honorprezidantecon de la 3-a SAT-Kongreso, kiu havis lokon en Kaselo (Germanio) en 1923.

Tio ne estas miriga se oni konas la malestimon kiun Albert Einstein havis por la naciismo : "La naciismo estas infanmalsano. Ĝi estas la morbilo de la homaro", kaj se oni scias ke, jam en januaro 1921, la fondintoj de SAT skribis en Laborista esperantisto (SAT fondiĝis en Prago kadre de la UK en aŭgusto 1921) : "Ni deziras krei sennaciecan popolon. Ni volas senprokraste kutimiĝi al eksternacia pens-, sent- kaj agadkapablo." Saman malestimon li cetere havis por la stato de soldato : "Se homo povas senti ian plezuron paradmaŝi en vico kaj je la sono de muziko, mi malestimas tiun homon... Li ne meritas homan cerbon ĉar li kontentiĝas per mjelo." [1]

Résumé : on a attribué par erreur à Albert Einstein une citation qui était de Leopold Einstein, journaliste allemand et pionnier de l’espéranto en Allemagne. Par contre, il est certain qu’Albert Einstein, prix Nobel de Physique en 1921, avait accepté la présidence d’honneur du congrès de SAT à Cassel en 1923. Tout comme SAT, on ne peut pas dire qu’il vouait un culte au nationalisme et au militarisme...