Accueil | Contacts SAT-Amikaro chez wikipedia SAT-Amikaro chez Ipernity SAT-Amikaro chez Facebook SAT-Amikaro chez Facebook fil rss

  eo |   fr |

Élisée Reclus et l’espéranto


Né en 1830 à Sainte Foy-la-Grande (France) et décédé le 4 juillet 1905 à Thourou-près-Bruges (Belgique), Élisée Reclus acquit une grande renommée en tant que savant et géographe mais aussi en raison de sa lutte en faveur de la justice sociale et de l’émancipation des masses. Exilé après la Révolution de 1848 pour avoir cautionné les révolutionnaires, emprisonné en 1871 en raison de sa participation à la Commune de Paris, puis banni à vie du territoire français, il s’installa à Clarens (Suisse) où il commença la rédaction de son oeuvre maîtresse : "La Nouvelle Géographie universelle, la Terre et les hommes" (1875-1904). Malgré une amnistie, il resta à l’étranger et enseigna longtemps à l’Université nouvelle de Bruxelles. De nombreuses pages web lui sont consacrées, ainsi qu’à ses activités scientifiques et politiques. Il est possible de poursuivre la recherche avec : www.google.com/fr. Parmi ses oeuvres les plus éminentes se trouve "L’Homme et la Terre" dont le manuscrit fut achevé au printemps de 1904 et dont le premier cahier de cet imposant ouvrage en six volumes fut publié à Paris le 15 avril 1905 par la Librarie Universelle. C’est justement dans "L’Homme et la Terre" que parurent ses constatations et son avis sur l’espéranto (p. 467 et 468 du volume VI).

"Déjà le nombre des adeptes qui sont entrés dans la voie de la réalisation pratique est assez notable pour avoir modifié quelque peu la statistique postale : dix années seulement après la naissance de líespéranto, ceux qui líutilisent dans leurs échanges de lettres dépasseraient 120 000. Combien de langues originales en Afrique, en Asie, en Amérique, et même en Europe, embrassent un nombre de personnes beaucoup plus modeste ! Les progrès de líespéranto sont rapides, et líidiome pénètre peut-être plus dans les masses populaires que parmi les classes supérieures, dites intelligentes.C’est, d’un côté, que le sentiment de fraternité internationale a sa part dans le désir d’employer une langue commune, sentiment qui se rencontre surtout chez les travailleurs socialistes, hostiles à toute idée de guerre, et, de l’autre, que l’espéranto, plus facile à apprendre que n’importe quelle autre langue, s’offre de prime abord aux travailleurs ayant peu de loisirs pour leurs études. On remarque pourtant que la plupart des intellectuels chez les petites nations de l’Europe sud-occidentale, élevés à l’usage d’un langage très peu répandu, forcés de se tourner vers l’Europe du centre et de l’ouest, cherchent à adopter l’esperanto, quoiqu’il soit encore bien pauvre en bagage scientifique, frappés qu’ils sont des remarquables avantages qu’il leur fournirait pour entrer immédiatement en rapport avec la civilisation occidentale.

Chose curieuse, cette langue nouvelle est amplement utilisée déjà ; elle fonctionne comme un organe de la pensée humaine, tandis que ses critiques et adversaires répètent encore comme une vérité ardente que les langues ne furent jamais des créations artificielles et doivent naître de la vie même des peuples, de leur génie intime. Ce qui est vrai, c’est que les racines de tout langage sont extraites en effet du fond primitif, et l’esperanto en est, par tout son vocabulaire, un nouvel et incontestable exemple, mais que ces radicaux peuvent être nuancés ingénieusement de la manière la plus directe, comme on l’a fait pour tous les arts et toutes les sciences ; à cet égard, il n’y a point d’exception : tous les spécialistes ont leur langage technique particulier. L’inventeur de l’esperanto et ceux qui, dans tous les pays du monde, lui ont donné un énergique appui ne professent nullement l’ambition de remplacer les langues actuelles, avec leur long et si beau passsé de littérature et de philosophie ; ils proposent leur appareil d’entente commune entre les nations comme un simple auxiliaire des parlers nationaux."


Élisée Reclus kaj Esperanto


Naskiĝinta en 1830 en Sainte Foy-la-Grande (Francio) kaj mortinta la 4-an de julio 1905 en Thourou-près-Bruges (Belgio), Élisée Reclus famiĝis kiel sciencisto kaj geografo, sed ankaŭ pro sia batalo favore al socia justico kaj emancipado de la amasoj. Ekzilita post la Revolucio de 1848 pro sia apogo al la revoluciuloj, malliberigita en 1871 pro sia partopreno en la Komuno de Parizo, poste ekzilita dumvive, li instaliĝis en Clarens (Svisio) kie li komencis la redaktadon de sia ĉefa verko : "La Nouvelle Géographie universelle, la Terre et les hommes (1875-1904 ; La Nova Universala Geografio, la Tero kaj la homoj). Malgraŭ amnistio, li restis eksterlande kaj instruis longtempe en la Nova Universitato de Bruselo.

Multaj ttt-paĝoj ekzistas pri li, kaj ankaŭ pri lia scienca kaj politika aktivado. Eblas plue serĉi per www.google.com/intl/eo/.

Inter liaj plej elstaraj verkoj troviĝas "L’Homme et la Terre" (La Homo kaj la Tero), kies manuskripto estis finpreta en la printempo de 1904 kaj kies unua kajero de tiu impona sesvoluma verko aperis la 15-an de aprilo 1905 ĉe "Librairie Universelle" en Parizo. Ĝuste en "L’homme et la Terre" aperis liaj jenaj konstatoj kaj opinioj pri Esperanto (p. 467 kaj 468 de la sesa volumo).

"Jam la nombro de adeptoj, kiuj suriris la vojon de la praktika realigado estas tiel notinda, ke ĝi iom modifis la poŝtan statistikon. Nur dek jarojn post la naskiĝo de Esperanto, tiuj, kiuj uzas ĝin per leterinterŝanĝoj, preterpasus 120 000. Kiom da gentaj lingvoj en Afriko, en Azio, en Ameriko kaj eĉ en Eŭropo ampleksas multe pli modestan nombron da parolantoj ! La progresoj de Esperanto estas rapidaj kaj la lingvo penetras eble eĉ pli multe en la popolamasojn ol en la superajn klasojn laŭdire inteligentajn. Tio estas ke, unuflanke, la sento de internacia frateco havas sian parton en la deziro uzi komunan lingvon, sento kiu renkontiĝas ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, kontraŭaj al ĉiu ideo pri milito, kaj, aliflanke, ke Esperanto, pli facile lernebla ol iu ajn alia lingvo, sin prezentas unue al la laboristoj havantaj malmulte da libera tempo por studi. Oni tamen rimarkas ke la plimulto el la intelektuloj, ĉe la malgrandaj nacioj de sud-okcidenta Eŭropo, edukitaj al uzo de tre malmulte disvastigita lingvaĵo, devigataj turni sin al centra kaj okcidenta Eŭropo, strebas adopti Esperanton, kvankam ĝi estas ankoraŭ malriĉa por scienca uzado, mirigitaj pro la rimarkindaj avantaĝoj, kiujn ĝi havigus al ili por tuja interrilatado kun la okcidenta civilizacio.

Kurioze, jam vaste uzata estas tiu nova lingvo ; ĝi funkcias kiel organo de la homa penso, dum ĝiaj kritikantoj kaj kontraŭuloj ripetas ankoraŭ kiel arda vero ke la lingvoj neniam estis artefaritaj kreaĵoj kaj devas naskiĝi el la vivo mem de la popoloj, de ilia intima genio. Kio estas vera, tio estas ke la radikoj de ĉiu lingvaĵo estas fakte eltiritaj el primitiva fonto, kaj Esperanto estas pri tio, per sia tuta vorttrezoro, nova kaj nekontestebla ekzemplo, sed ke tiuj radikoj povas esti inĝenie nuancitaj laŭ plej rekta maniero, same kiel oni faris por ĉiuj artoj kaj ĉiuj sciencoj ; tiurilate, esceptoj forestas : ĉiuj fakuloj havas sian apartan teknikan lingvaĵon. La inventinto de Esperanto kaj tiuj, kiuj en ĉiuj landoj de la mondo donis al ĝi viglan apogon, neniel deklaras la ambicion anstataŭi la aktualajn lingvojn kun ilia tiel longa kaj bela pasinteco de literaturo kaj de filozofio ; ili proponas sian aparaton [ilon, instrumenton] de komuna interkonsento inter la nacioj kiel simplan helpilon de la naciaj idiomoj."







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT-Amikaro - 132-134, Boulevard Vincent-Auriol - 75013 Paris - 09.53.50.99.58
A propos de ce site | Espace rédacteurs