Accueil | Contacts SAT-Amikaro chez wikipedia SAT-Amikaro chez Ipernity SAT-Amikaro chez Facebook SAT-Amikaro chez Facebook fil rss

  de |   en |   eo |   fr |

Zamenhof : nationalism


As for myself, I must regrettably distance myself from this matter, because I am a convinced homarano [1] and I cannot become attached to the strivings and ideals of any particular ethnic group or religion. I am profoundly convinced that all forms of nationalism represent nothing but the worst misfortune for humanity, and that everyone should pursue the objective of creating a harmonious human race. It is true that the nationalism of oppressed peoples – as a natural act of self-defence – is far more excusable than the nationalism of peoples that oppress; yet although the nationalism of the strong is ignoble, the nationalism of the weak is unwise; both engender and support one another, and they constitute a vicious circle of misfortunes, from which humanity will never escape unless all of us give up our collective self-love and try to stand on completely neutral ground. That is why I, despite the heart-rending suffering of my people, do not wish to adhere to Hebrew nationalism, but rather to work only for the cause of absolutely just human relations. I am profoundly convinced that this will do my unfortunate people more good than nationalistic strivings.


[1] homarano (literally: "member of the human race"): a term coined by Zamenhof to denote an advocate of homaranismo, a doctrine that he himself propounded. Homaranismo was a scheme to reduce strife in multi-ethnic and multi-religious communities by combating ethnic nationalism and promoting inter-religious dialogue.


Zamenhof kaj la juda demando


Plue validas, nuntempe, la enhavo de letero per kiu D-ro Zamenhof esprimis, la 30-an de junio 1914, sian rifuzon partopreni en la fondkunveno de la Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio, okazonta en Parizo : “Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas "homarano", kaj ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti : krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel nature sindefenda ago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj ; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta ; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma …”







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT-Amikaro - 132-134, Boulevard Vincent-Auriol - 75013 Paris - 09.53.50.99.58
A propos de ce site | Espace rédacteurs