Mocio de la Tutmonda Kongreso de la Libera Penso

Publié le mercredi 6 juillet 2005 par Vinko

La tutmonda kongreso de la Libera Penso,

 konsideras ke la lingvobaroj malhelpas la rektan interŝanĝon de ideoj, spertoj kaj informoj en la batalo por la penslibereco, kontraŭ la obskurantismo, la ekspluatado de la kredoj kaj superstiĉoj kaj ke, en perspektivo de socia progreso, sen malutili al la lingva kaj kultura diverseco kaj riĉeco, tiu malhelpo devas esti nuligita per la uzo de lingvo senigita je ĉiuj ligoj kun iu ajn potenco, sennacieca, alirebla kaj justa.

 opinias ke la realigo de alirebla, justa kaj efika solvo por la lingva komunikado inter la popoloj viciĝas inter la urĝaĵoj de nia epoko ; ĝi vokas al prikonsidero, en tiu rolo, de Esperanto, kies kampo de aplikado estas jam tre vasta, kaj kiu estis objekto de multaj rekomendoj fare de eminentuloj kaj organizaĵoj inter kiuj Unesko.

 vokas sian membraron kaj simpatiantaron engaĝi sin en memvola agado de senlimaj interŝanĝoj kaj de rapida faligo de la lingvobaroj kun celo efike kontraŭstari la racian ekspluatadon de la malracieco, de la mistero, de la kredemo, de la superstiĉoj, de la naiveco.

(julio 2005)