Alvoko de Hector Hodler

Publié le jeudi 5 août 2004 par admin_sat

Komence de la unua mondmilito, Hector Hodler, filo de la fama pentristo Ferdinand Hodler, lanĉis alvokon kiu plue validas en la nunaj cirkonstancoj. Ĝi meritas tradukon en ĉiujn lingvojn kaj laŭeble plej vastan diskonigon en amasinformiloj kaj en lernejoj. Ĝi aperis sub la titolo “Super” en la revuo “Esperanto” de la 5a de januaro 1915 en la Internacia Lingvo kiun li lernis kiel 16-jara liceano kaj pri kiu li estis unu el la pioniroj en Svisio :
Ni havas la devon ne forgesi... Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn kiujn al ni trudas nia esperantisteco... devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de la humaneco... Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭh stulteco... Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj... La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam centmiloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la internaciaj rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacioj estas tamen io... Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruo. Ni esperantistoj, estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de la bedaŭro.”

Estas notinde ke dum la Unua Mondmilito, iniciate de Hector Hodler, Universala Esperanto-Asocio plenumis 200 000 servojn en interrilatado de militviktimoj per transsendo de leteroj, kaj foje ilia tradukado, sen kalkuli aliajn interhelpajn agadojn.