Solidareca Mesaĝo el Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2006

Publié le mercredi 11 janvier 2006 , mis a jour le dimanche 19 février 2006

Mesaĝo el Hiroŝimo :

En la nomo de la Komitato por la Virina Tago de UN, 2006, 23 virinaj organizoj de la gubernio Hiroŝimo, kaj la municipo de Hiroŝimo, sendas solidarecan mesaĝon
al vi tutmonde, nur pere de esperantistoj en la mondo. Komisiite de la Komitato same kiel lastaj jaroj, mi petas kunlaboron de esperantistoj :

Traduki la mesaĝon en vian nacian lingvon. Kaj ĝin transdoni al virina grupo, aŭ organizo, aŭ al persono, kaj de ĝi ricevi respondan mesaĝon ĝefe pri pensoj aŭ opinio pri la artikoloj 9-a kaj 24-a de la Japana
Konstitucio. Kaj, traduki en Esperanton lime en A-4a formato, ne per dosiero, sed kiel tekston rete sendi al mi. Responda mesaĝo de persono havu noton pri nomo, aĝo, sekso, profesio kaj loĝloko, lando. Ĉiujn respondojn ni
presos ĝis la 20a de februaro, prezentos en la kunveno de la Tago.

Jen, la mesaĝo de la Komitato :


Solidareca Mesaĝo el Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2006

En la nomo de Komitato por la Internacia Virina Tago 2006 en Hiroŝimo ni sendas al vi ĉiuj elkore amikecan saluton.
En ĉi jaro ni havas 60jaran datrevenon de la Japana Konstitucio, kies 9-a kaj 24-a artikoloj forte tenis paŝojn de aktivaj virinoj por paca socio. Ni havos la 4an de marto kunvenon por Internacia Virina Tago.
En la kunveno ni spektos dokumentfilmon "Donaco de Beate" pri postmilita vivo de japanaj virinoj kaj usonanino Beate Sirota Gordon, kiu prilaboris por la artikoloj 14-a kaj 24-a, kaj ni havos prelegon pri la "Japana Konstitucio kaj virinoj".

Ankoraŭ nun daŭras milito en la mondo, kie ni timas, ke nun en Japanio fortiĝas socia movo ŝanĝi aparte la artikolon 9-an, por ke Japanio povu militi. En milito oni neglektas unue homajn rajtojn de malfortaj homoj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj.
Ni virinoj en Hiroŝimo denove lernas la artikolojn de la Konstitucio, kaj deziras kune labori por paco kaj homaj rajtoj de virinoj en la mondo.
Ni virinoj man-en-mane tenu reciproke trans muroj de religio, nacieco kaj kulturo por konstruo de paco en la 21a jarcento.

S-ino Nobumasa tieko, la reprezentanto de la Komitato por Internacia Virina Tago 2006, kaj Municipo Hiroŝimo.
Kun organizoj de Socia Partopreno de Virinoj/de Japana Virina Konferenco 2007/Semipalatinsk Projekto/de Lokaj Virinaj Organizoj/WE-Palaco/de Internacia Virina Jaro de UN/Kina Karavano/Novjapana Virina Asocio/de Telekomunika Industrio/Japana Medicinisto/de Bonfarto de Familio sen Patro(gubernia kaj urba)/de Patrino por Bonaj Libroj/de Urbaj Oficistoj/ de Patrinoj(gubernia kaj urba)/de Virinaj Organizoj/de Komercisto/Virina Demokrata Klubo(rekonstruita)/Savu Irakan Infanon/de Urbaj Instruistoj/ YWCA de Hiroŝimo/de Municipaj Oficistoj.

La 9-a Artikolo de Japana Konstitucio.
La Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam rezignas kaj militon, kio estas ekfunkcio de regnopotencoj, kaj minacon per armita forto aŭ uzon de armita forto, kiel rimedon por solvi internacian konflikton.
Por realigi la celon de la antaŭa paragrafo ĝi neniam tenas landan, maran kaj aeran fortojn kaj ankaŭ aliajn militfortojn. Ni ne agnoskas la rajton de militado de la regno.

La 24-a Artikolo de Japana Konstitucio.
Geedzeco konsistu nur el reciproka konsento de viro kaj virino, kaj estu tenata per reciproka kunhelpo sur la bazo de agalaj rajtoj de edzo kaj edzino. Koncerne al elektado de edzo aŭ de edzino, rajtoj pri propraĵoj, heredado, elektado de loĝejo, eksedziĝo, kaj ankaŭ al aliaj aferoj rilataj al geedzeco kaj familio, leĝoj estu farataj de la starpunkto de individua digno kaj la esenca egaleco de ambaŭ seksoj.


Respondan mesaĝon al : s-ino OSIOKA Taeko ; rete : osioka@mail.goo.ne.jp

===

Komplementa noto. HM

Jam tre malnova afero estas la ligiteco de Esperanto, lingvo portanta la ideon de justeco, kun la emancipado de la virinoj.
Ĵus antaŭ ol morti, Eliza Orzeszkowa (1841-1910) ricevis de Zamenhof la Esperanto-tradukon de sia romano "Marta". En ĝi ŝi pritraktis la vivkondiĉojn de virino falinta en senhelpeco post la forpaso de sia edzo. Per tio, tra la pola verkistino, kiu metis sian talenton serve al la komprenigo de la problemoj de la virinoj, de la judoj kaj de la servutuloj por tiel antaŭenigi iliajn rajtojn, Zamenhof bele omaĝis al ĉiuj viktimoj de maljusteco. La Esperanto-traduko de la romano vekis viglan intereson en Svedio, kie ĝi stimulis la virinan movadon. Ĝi poste atingis Ĉinion, kie aperis du ĉinlingvaj tradukoj, kaj Japanion, kie, per sia konsciiga rolo, ĝi alportis fortan subtenon al emancipado de la tieaj virinoj.

Sub la titolo "Portraits de femmes sans frontières" (Portretoj de senlandlimaj virinoj), la ttt-ejo de SAT-Amikaro prezentas (bedaŭrinde nur en la franca) virinojn kiuj, ekde la patrino, edzino kaj filinoj de Dro Zamenhof, ludis/as gravan rolon en la historio de Esperanto.
Alia dulingva artikolo aperas sub la titolo "http://satamikarohm.free.fr/article.php3?id_article=405) .
Menciindas ke SAT eldonis du aparte legindajn librojn : "Vualo de l’silento" (Ĝura) kaj "Vivbruligita" (Suad). Ili pritraktas pli precize la vivkondiĉojn de virinoj en landoj kie okazas sinistraj interpretado kaj devojiĝo de la islama religio.
Raporto de la jaro 2002 pri antaŭa Virina Tago de Hiroŝimo aperis dulingve. Tiam, dank’ al Esperanto, la organizantinoj ricevis 31 mesaĝojn el 21 landoj. En 2006, pro la rapideco laŭ kiu disvastiĝas Esperanto, tre certe eblas fari nekompareble pli bone ! Estas konsilinde pritrakti tiun aferon ankaŭ kadre de la Esperanto-kursoj por instigi la gelernantojn al praktika uzo de Esperanto por aparte grava solidareca agado. Bonvolu larĝskale diskonigi tiun alvokon ĝis la limoj de via imagkapablo kadre de virinaj organizoj, en la virina gazetaro, kaj ankaŭ individue, ktp. Estas preferinde skribi tre koncize, sed klare kaj trafe : oni pensu pri tiuj kiuj havos la pezan taskon pretigi tradukon de tiom multe da mesaĝoj en malmulte da tempo. Ne forgesu la limdaton : 20an de februaro 2006.

— -

GAZETARA SERVO DE SAT-AMIKARO

SERVICE DE PRESSE DE SAT-AMIKARO

Inscription et désinscription sur simple demande

Enskribiĝo kaj malenskribiĝo laŭ simpla peto.

Rédacteur /Redaktanto : Henri Masson

Kontraŭspama retadreso / Adresse antipourriel :
(Forigu la signon "#" / Supprimez le signe "#")
<espero.hm@#wanadoo.fr>