Esperanto en la Salono de la Pac-iniciatoj

Publié le samedi 29 avril 2006

Ĝin organizas, sub patronado de Unesko, la "Coordination française pour la Décennie internationale de la promotion d’une culture de non-violence et de paix" (Franca kunordigado por la internacia jardeko de la disvastigo de kulturo de la neperforto kaj de la paco). La unua okazis samloke en 2004 kaj ebligis tre interesajn kontaktojn kun publiko plejparte juna kaj konscia pri la problemoj, i.a. lingvaj, en la internaciaj rilatoj.

Por realigi ekspozicion pri Esperanto kiel porpaca iniciato, necesa estas ricevo de fotoj pri E-grupoj aŭ E-kursanoj el la tuta mondo kun mallonga pledo, slogano, frapfrazo, esprimdeziro por kaj pri paco (ekz. ankaŭ porpaca citaĵo de eminentulo el via lando, ktp). Montru ke vi havas (’bonajn !) ideojn ! Ekzemplocele, SAT-Amikaro kreis afiŝeton pri Esperanto-kurso en la universitato de Babolsar, apud Kaspio, en Irano, per foto ricevita kun la slogano "Ni ŝatas Esperanton ĉar Esperanto estas lingvo de PACO”. Tiu afisho estas ricevebla laŭ simpla peto en .pdf — 956 kb.

La sendintoj de fotografajho (en .jpg) ricevos mem foton pri la Esperanto-stando en tiu salono (por eviti problemojn, estas preferinde ke ili indiku la maksimuman spacon en kilobajtoj, kiun ili povas akcepti se ili ne havas rapidan retaliron "ADSL").

Antaudankon pro plua disvastigo.

* listo ĉe : http://www.decennie.org/links.php?op=viewlink&cid=7
Pliaj informoj en la franca : http://www.decennie.org/