Pri la Intervenontoj

Publié le jeudi 1er mars 2007 par kongreso2007 , mis a jour le mercredi 7 mars 2007
Article en français

PRELEGOJ


 Malgorzata Handzlik

Malgorzata Handzlik en la Eŭropa Parlamento

“Margareta” Handzlik, pola esperantistino, fariĝis eŭrodeputitino en 2004 okaze de la unuaj eŭropaj balotoj en Pollando.

Multaj esperantistoj el la tuta mondo sendis al ŝi gratulojn. Multaj ankaŭ faris al ŝi sugestojn ke ŝi zorgu, en la Eŭropa Parlamento, pri Esperanto.

Kian lingvan situacion ŝi malkovris ene de la Eŭropa Parlemento ? Pri tio ŝi prelegos dum la kongreso, laù la jena temo :
“Lingva egalrajteco aŭ nur anglalingva Eŭropo ?..” Malgraŭ grandegaj kostoj de la traduka sistemo, la Eŭropa Parlamento ne solvas la problemon de komunikado. Kiuj solvoj eblas ?.. Ĉu Eŭropa Unio utiligu Esperanton ?

Supren



 Mari-elen Dezert

“Ŝparado de naturaj riĉajoĵ : du ekzemploj”

Svarmas la avertoj pri varmiĝo de nia planedo, kaj pri elĉerpiĝo de la

Mari-elen’ Dezert

naturaj riĉaĵoj. Por ne nur angori, sed ankaŭ agi, necesas forĝi sian propran opinion kiel eble plej objektive, kaj eble trovi proprajn solvojn tuj uzeblajn en nia ĉiutaga vivo. Jen du ekzemploj pri :

  • praktika reuzado de eluzita plantoleo en diverstipaj motoroj.
  • senakva necesejo por ŝpari akvon (praktika instalado, avantaĝoj kaj malavantaĝoj)
    Ni vidos, ĉu ne nur nia socio, sed ankaŭ la unuopuloj, pretas por tiuj solvoj.

Supren


ATELIEROJ


 Kimie Markarian

Kimie Makarian kaj ŝia sorobano

Japandevena, Kimie vivas nun en Britio. Ŝi faris plurajn turneojn tra Francio kaj estas jam konata de multaj geesperantistoj.

SOROBANO estas japana vorto por japana tradicia kalkulilo kiun mi uzis dum mia tuta laborvivo en vivasekura kompanio en Japanio. Ĝi ne ekzistis en Eŭropo. Ĝi estas miksaĵo de diversaj kulturoj, ĉina, hinda, japana kaj araba. Mi klarigos kiel ĝi funkcias kaj kiel ĝi utilas nun en Eŭropo. Se plaĉus al vi, estu bonvenaj en la kurso de sorobano, lunde je la 11a horo.

ORIGAMI ja estas konata japana vorto « paperfaldado ». Mi lernis ĝin kiel familian arton kiam mi estis infano. Tiu arto proksimigas homojn, instruantajn kaj lernantajn unu la alian. Dum ĉi kongreso, infanoj faldos facilajn objektojn kaj plenkreskuloj matematike faldos belaspektajn objektojn.

Supren



 Tradiciaj dancoj kun Mari-elen Dezert

En Akvitanio specifaj dancoj regis ĝis la dudeka jarcento. De kelkaj jaroj oni pli kaj pli lernas ilin, en vivanta kaj vigla tradicio. En malstreĉa etoso vi povos konatiĝi kun kelkaj el ili, kiujn ĉiuj povas lerni facile. Rafa ankaŭ instruos eŭskajn dancojn. Bona rimedo por interkonatiĝi kun aliaj kongresanoj.

Ne necesas scipovi danci por partopreni, bonvenon al ĉiuj !

Supren


SPEKTAKLOJ


 Georgo Handzlik

Georgo Handzlik, la Bardo sen barbo

La "Bardo sen barbo" jam pli ol dudek jarojn kantas gitarakompane proprajn baladojn, kiuj precipe temas pri Esperanto kaj esperantistoj. Liaj kantoj estas jen lirikaj baladoj, jen kabaredaj kanzonoj, jen akraj protestoj. Kun sia gitaro, li koncertis en preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo. Liaj kantoj ĉiam vekas intereson, ridigas, pensigas, amuzas. Renkontiĝo kun la Bardo sen barbo kaj liaj kantoj por longe restos en la memoro.

Supren



 JOMO

JoMo

La muzikgrupo “Liberecanoj” ekzistas ekde 1996. Ludas en la grupo kvin muzikistoj : 2 virinoj kaj 3 viroj. En Artigues, la 8an de Aprilo vespere, ni vidos kaj aŭskultos :

  • Jean-Marc Leclercq (JOMO) : kanto, gitaro, balalajko.
  • Pierre Bertrand : gitaroj.
  • Gérard Bordes : drumo.
  • Irina Lebedeva : kanto, gitaro.
  • Muriel Pelca : baso.

Sian muzikstilon ili mem nomas “kozaka rokenrolo”. Eblas tiel kompreni, ke la koncertoj de “Liberecanoj” estas gajaj, bonetosaj, viglaj,…

Dum la spektaklo eblas aŭdi , krom Esperanto, multajn fremdajn lingvojn : polan, rusan, ukrainan, jidan, slovakan, ciganan, ktp...

Irina Lebedeva

La grupo aperigis ĉe la fama eldonejo Vinilkosmo kompaktdiskon, kies titolo estas : ”JOMO kaj Liberecanoj” , en kiu ili ludas revoluciemajn anarkiismajn kantojn kun pli elektra stilo ol nun ; ĉar ili poste evoluis al pli folka ludmaniero per enkonduko de diversaj akustikaj instrumentoj.

“Liberecanoj” aperas ankaŭ en la lasta albumo de Jomo, dediĉita al muziko de Orienta Eŭropo (slava, jida, cigana). Ili jam koncertis en diversaj landoj : Francio, Belgio, Danlando, Germanio, Ĉekio, Pollando, Italio, Kroatio, Hungario kaj Finlando.

Supren



 Fabrice Morandeau

FaMo kaj lia akordiono

Multaj geesperantistoj jam konas Fabrice kaj lian akordionon.
Li estas aparte famkonata kaj ŝatata en Ĝirondio, ĉar li partoprenis en la arta trupo La Kompanoj.

Li vivas nun en Parizo kaj ĵus preparis novan spektaklon ; ĝin li mem prezentas :

« FAMO, l’Alarmo je l’okulo, rideto je la lipoj, parolas kantante, akordionumas poetante, esperante kaj franclingve, verkaĵojn de si kaj aliaj, pri si kaj verŝajne pri vi. »

Supren



 La Teatro-Trupo de Tuluzo

La TTT naskiĝis dank’al la volo de kelkaj esperanto-teatroŝatantoj el Tuluzo en la jaro 2001 sub la gvidado de Arnaud Lagrange (Rekta Metodo, la Krimo de la Strato Lursin’, Forlasita), kaj Flavie Audibert (Familia Etoso).

Ili prezentas “Forlasita”, unuakta komedio de Max Maurey (traduko kaj aranĝo de Rikardo Cash laŭ “La Délaissée”, verkita de Max Maurey en la komenco de la dudeka jarcento).

La TTT : C. Martinez, B. Martinez kaj J. Lafosse
  • Anĝela, edzino de Petro : Catherine Martinez
  • Petro, edzo de Anĝela : Bernard Martinez
  • Sinjorino Belmul, ludonantino : Josée Lafosse

Kial Anĝela kaj Petro disputas ? Ču vi scias ? Kio okazas ?
Vi ne povas imagi tion, kion ili riproĉas unu la alian. Se vi volas malkovri la veron ni invitas vin spekti tiun mallongan komedion.

Teatro Krizalido jam oftege prezentis ĝin tre sukcese dum jaroj.

Supren



 La muzikgrupo Kantem’

La grupo Kantem’ : Gijom’, Samir’, Jaso kaj Marie-elen’

La grupo Kantem’ stariĝis nur antaŭ kelkaj semajnoj, ĉirkaŭ Guillaume (Gijom’), kun Samir’, Jaso kaj Mari-elen. Gijom’ ekludis gitaron antaŭ tri jaroj. Li jam kantas laŭ diversaj stiloj kaj ŝatus spertiĝi pri ĵazo kaj rokmuziko, sed scivolemas pri ĉio rilate al muziko.

Ĉifoje ili decidis konigi malnovajn kantojn kaj poemojn el la 16a jarcento. Samir’, Jaso kaj Mari-elen amatore ludas tiun repertuaron de kelkaj jaroj, sed ŝatus esplori ankaŭ diversajn aliajn stilojn. Ili akompanos Gijomon tre simple, per malmultaj instrumentoj, por lasi plej gravan lokon al la voĉo.

Supren