La Vendredaj vesperaj babilrondoj ne estas rendevuo de filozofoj, de politikistoj, de SAT-anoj ; simple kunestas homoj kun homoj. Ja, ne sen riproĉoj : la anoncita temo ne ĉiufoje estas respektata, iuj parolas pli ol aliaj, iuj ne lertas per E-o, ne nur akvo estas trinkata ; tamen ĉeestu ! Diru per la lingvo Esperanto, kiel vi vivas vian vivon ; aŭskultu la aliulojn ; tio valoras pli ol teorioj de Profesoroj.
Ni deziras pli da « etaj prelegoj » : plurfoje dum la antaŭa jaro 2014-2015 unu amik(in)o prezentis temon, kiel : Interreta Esperanto-TV, SAT, framasonismo, eksterteranoj, vortarlibroj, merkatikaj teknikoj por varbi, parabolo de la kaverno, Ruseo kaj Voltero, Pirata Partio… Tiaj « prelegetoj » estis interesaj kaj la diskutoj riĉaj.
Se vi deziras « prelegeti », anoncu vian daton kaj temon (eblas esti libro, metio, vizito de ekspozicio, receptoj por kukoj, eĉ eblas esti vi…). Ne preparu prezentadon per komputilo ĉar ni ne havas grandan ekranon. Ni uzis Skype unu fojon. Dank’al tiaj prelegetoj ni povus ankaŭ redakti artikolojn por La Sago.
Datoj | Temoj proponitaj |
---|---|
30/09/2016 | Ferioj : Rakontu vian someron. |
07/10/2016 | Vestaro : Ĉu vi sekvas la modon ? |
14/10/2016 | Lernejo : Rakontu kion vi lernis aŭ ne lernis, kion vi forgesis aŭ ankoraŭ memoras… |
21/10/2016 | Labori : Ĉu ankoraŭ ekzistas laboristoj ? metioj ? Kiuj ankoraŭ volas labori ? bonvolas labori ? laŭ kiaj kondiĉoj ? Ĉu ankoraŭ ekzistas sklavoj ? aŭ nur profitantoj ? |
28/10/2016 | Rakonti la enhavon de la lastaj eldonoj de "La sago" kaj "Sennaciulo". |
04/11/2016 | Esperanto : "Kial vi lernas Esperanton ?" |
11/11/2016 | Anstataŭ kapitalismo, ĉu anarkiismo aŭ komunismo ? |
18/11/2016 | Frenezo, frenezuloj : Ĉu la kaŭzoj de psikaj malsanoj estas en la socio ? en polucioj ? en religioj ? en familioj ? en teknologioj ? en libertempoj ? en spektakloj ? Ĉu lukti per edukado ? per psikiatrio ? per drogoj ? per kontraŭaj frenezaĵoj ? … |
25/11/2016 | Hejmbestoj : Ĉu vi havas aŭ havis bestojn en hejmo ? Ĉu vi amas bestojn ? Ĉu vi vivis en tradicia farmo ? Kiel efikas hejmbesto ĉe familio ? ĉe izolaj maljunuloj ? Ĉu eblas komuniki kun bestoj ? … |
02/12/2016 | Familio, familioj : Ĉu ankoraŭ ekzistas familioj ? Ĉu la nuna epoko estas pli aŭ malpli familiema ? Ĉu poŝtelefono kaj novaj teknologioj efikas por aŭ kontraŭ ? |
09/12/2016 | Esperantismon travivi : Rakontu E-ajn renkontojn, okazaĵojn, projektojn, librojn, artikolojn kiuj bonigis-bonigas vian vivon. Klarigu kiel vi agas. Ĉu Esperantismo estas moralo ? religio ? framasonismo ? klubo ? … |
16/12/2016 | Prelego proponotaj de babilrondanoj. |
06/01/2017 | Kio okazis en 2016 ? Kiel resumi per unu vorto la pasintan jaron ? |
13/01/2017 | Homoj kaj naturo. Ĉu timo aŭ malfido. |
20/01/2017 | Ŝatokupoj kaj hobioj. |
27/01/2017 | Diskuti la artikolojn de "La Sago" |
03/02/2017 | Sporto kaj distraĵo |
10/02/2017 | Metafizikaj konceptoj en scienco. |
17/02/2017 | Qi Gong. Bertrand klarigos al ni la koncepton. |
24/02/2017 | Sociaj luktoj en via kvartalo kaj mondskale |
03/03/2017 | Reklamo kaj lobioj. Kion signifas hodiaŭ la vorto "komuniki" |
10/03/2017 | Familia historio de Lucien Bresler |
17/03/2017 | Googla serĉo. Ĝis kia grado maŝinaj serĉoj helpas aŭ fuŝas nin. |
24/03/2017 | Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn… |
31/03/2017 | Ĉu esperanto estas ilo aŭ vivmaniero ? |
07/04/2017 | Aŭ Sentoj, aŭ Racio : la duelo ! – Ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj… |
14/04/2017 | Kiel vi rilatas kun viaj najbaroj ? |
21/04/2017 | La parolo de ebrio. – Ĉu la vero estas en la vino… |
28/04/2017 | Post la unua parto de la prezidenteca voĉdono, kia estonteco por Francio ? Ĉu brila ? ĉu sombra ? |
05/05/2017 | Amatoraj dokumentaj filmetoj en Interreto. – Ĉu interesaj ? ĉu vi mem eksperimentis ? Ni rigardu… kaj… kial ni ne realigu… |
12/05/2017 | Senperforta komunikado (SPK) |