Vendrede je la 18a30m. Datoj kaj temoj estas ŝanĝeblaj.
Aparta propono far Eriko : sabaton la 23an de Aprilo ; duhora promenado tra la 16a distrikto de Parizo sur la paŝoj de Hektor Gimar, grava arkitekto de la Secesi-stilo (Art nouveau) (ĉefe konata kiel farinto de la elirejoj de la Pariza metroo)
La rendevuo estiĝos je la deka matene ĉe la elirejo de la metroo "Exelmans" linio 9.
Do eble ĝis venontsabate
« « « « « Jen ekzemple… vendredo 4an de marto Jani vizitis nin el Kubo… vivu la muzikon ! » » » » »
La Vendredaj vesperaj babilrondoj ne estas rendevuo de filozofoj, de politikistoj, de SAT-anoj ; simple kunestas homoj kun homoj. Ja, ne sen riproĉoj : la anoncita temo ne ĉiufoje estas respektata, iuj parolas pli ol aliaj, iuj ne lertas per E-o, ne nur akvo estas trinkata ; tamen ĉeestu ! Diru per la lingvo Esperanto, kiel vi vivas vian vivon ; aŭskultu la aliulojn ; tio valoras pli ol teorioj de Profesoroj.
Ni deziras pli da « etaj prelegoj » : plurfoje dum la antaŭa jaro 2014-2015 unu amik(in)o prezentis temon, kiel : Interreta Esperanto-TV, SAT, framasonismo, eksterteranoj, vortarlibroj, merkatikaj teknikoj por varbi, parabolo de la kaverno, Ruseo kaj Voltero, Pirata Partio…
Tiaj « prelegetoj » estis interesaj kaj la diskutoj riĉaj.
Se vi deziras « prelegeti », anoncu vian daton kaj temon (eblas esti libro, metio, vizito de ekspozicio, receptoj por kukoj, eĉ eblas esti vi…). Ne preparu prezentadon per komputilo ĉar ni ne havas grandan ekranon. Ni uzis Skype unu fojon. Dank’al tiaj prelegetoj ni povus ankaŭ redakti artikolojn por La Sago. Kaj ni liberigos nian amikinon D. el la tasko zorgi la rondon !
La « duelo » estas alia maniero babilrondi, kiun ni deziras refoje ludi. La prelegeto de D. pri « Ruseo/Voltero » aspektis tia : ŝi disdonis al la rondanoj paperetojn sur kiuj estis citaĵoj franclingvaj de ili ; ni estis petataj traduki, legi al la rondo, klarigi, komenti, fine diveni la aŭtoron !
Bonvolu legi malsupren la ontaj datoj kaj temoj…
Datoj | Temoj proponitaj |
---|---|
Aktualaĵo, freŝtempaj temoj… laŭ la novaĵoj el Francujo, el Esperantujo… | |
Via « eta prelego » pri temo, vizito, eksperimento, verko, artisto ŝatata aŭ malŝatata de vi… | |
La Sago. – Ni redaktu artikolojn… | |
04/09/2015 | Ludoj. – Ĉu ekzistas tipaj E-aj ludoj ? Kiel ludi E-e ? Venu provi aŭ proponi ludojn… |
25/09/2015 | Lernejo. – Rakontu kion vi lernis aŭ ne lernis, kion vi forgesis aŭ ankoraŭ memoras… |
02/10/2015 | Stultaj kondutoj en Interreto. – Ellasu vian ekranon kaj venu moki la sekiĝantajn otakuojn, la Streisand-efikon, la aserton (« leĝo ») de Godwin… |
09/10/2015 | Utilaj militoj. – Kiajn bonajn kaj justajn militojn vi plej ŝatas, volas… |
16/10/2015 | Kiu eduku la infanojn ? – Aŭ la familio, aŭ la komunumo, aŭ la lernejo, aŭ la strato, aŭ Interreto… |
23/10/2015 | Transhumanismo. – Raso aŭ kiraso ? Ĉu vi preferas uzi sciencon por egigi viajn mensajn kaj fizikajn kapablojn, aŭ vivi senartifike… |
30/10/2015 | Lingvujoj da malmulta anaro. – Malplimultoj, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ… |
06/11/2015 | Festi datrevenojn. – De naskiĝo, de morto, de E-istiĝo, kies, de kiaj eventoj, de kiuj religioj… |
13/11/2015 | Subitaj furiozaĵoj. – En televidilo, en laborejo, en familio, en babilrondo… |
20/11/2015 | Reklamoj. – Utilo, uzo, kiel ne bezoni, kiel rezisti kontraŭ la agreso… |
27/11/2015 | Kio aspektas « amuza » ? – Ĉu humuro efikas kiel universala komprenilo… |
4/12/2015 | Baza rento. – Ĉu universala, egala kaj senkondiĉa enspezo faciligus socian progreson… |
11/12/2015 | Aŭ Rolanto, aŭ Vivanto : la sia duelo ! – Ludi rolon (en la spektaklo privata, familia, socia…) aŭ sendepende vivi sian vivon… |
18/12/2015 | Spiritisma rondo. – Ni mediumne alvokos Z-on, preparu la demandojn ! |
08/01/2016 | Mortintoj de la pasinta jaro. – Kiujn plori, kiujn forgesi… |
15/01/2016 | La sovaĝa infano kiu inspiris la filmon Francois Truffaut |
22/01/2016 | La parolo de ebrio. – Ĉu la vero estas en la vino… |
29/01/2016 | Ŝanĝiĝoj tra la vivo. – Kiom ajn vi aĝas, vi sentas internajn ŝanĝiĝojn, volitajn aŭ ne ; rakontu vian arton vivi… |
05/02/2016 | Eksjugoslavio – Vjeko Markov. |
12/02/2016 | Optikaj eksperimentoj kaj trukoj |
19/02/2016 | Makiavelo. – « Estri, tio estas kredigi »… ĉu vi kredas ? |
26/02/2016 | Aŭ Tradicio, aŭ Evoluo : la duelo ! – Kie situas Kulturo, individua vivo, socia vivo… |
04/03/2016 | Kuba folklora muziko − Jany |
11/03/2016 | Monda komploto. – Kiel taksi la teorion ? ĉu Esperanto estas sufiĉe komplotema… |
18/03/2016 | Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn… |
25/03/2016 | Revaj ferioj. – Kie, kun kiu, por fari aŭ por eviti kion… |
01/04/2016 | Reva aŭ sonĝa kunul(in)o. – Prefere sama aŭ komplementa ? Ordinara aŭ mirinda ?… |
08/04/2016 | Kio aspektas « amuza » ? – Ĉu humuro efikas kiel universala komprenilo… |
15/04/2016 | Novan propagandon por E-o ! – Ni preparu la estontajn reklamojn… |
22/04/2016 | Aŭ SAT, aŭ UEA : la duelo ! – Ni ludu la duelon ! – aŭ la memmortigon… |
sabaton 23/04/2016 | Secesi-stilo (« Art Nouveau ») Vizito en la XVI-a distrikto de Parizo gvidota de Eriko. Duhora promenado tra la 16a distrikto de Parizo sur la paŝoj de Hektor Gimar, grava arkitekto de la Secesi-stilo (Art nouveau) (ĉefe konata kiel farinto de la elirejoj de la Pariza metroo) La rendevuo estiĝos je la deka matene ĉe la elirejo de la metroo "Exelmans" linio 9. Do eble ĝis venontsabate |
29/04/2016 | Feminismo. – Parto de humanismo ? Demagogio ? Aŭ nenio pli ol la ina flanko de la vireca stulteco ? Rakontu vian feminismon… |
06/05/2016 | Ŝati sian metion, profesie sukcesi. – Ĉu utilas ? ĝis kia grado… |
13/05/2016 | « La enhavo de la fridujo estas nenies propraĵo ». – Ni balotumos tiun mocion post kompleta inspektado kaj foranalizo de la enhavo… |
20/05/2016 | Aktiva pacifismo. – « Se vi deziras pacon, preparu vin militi »… |
27/05/2016 | Aŭ Buddho, aŭ Mahometo : la duelo ! – Ni ludu la oponon de la profetoj… |
03/06/2016 | La Ŝtrumpfoj. – Ĉu la utopio de Peyo superas la Zamenhofan… |
10/06/2016 | Fotografio. – Ĉu foti, dum nuna epoko, estas ankoraŭ Arto, aŭ konsumado facila de troa teknologio… |
17/06/2016 | Muziko. – Ĉu son-arto estas internacia lingvo, aŭ modoj enlokaj sen signifo… Melono muzikisto, prelegos ! |
14/06/2016 | Amatoraj dokumentaj filmetoj en Interreto. – Ĉu interesaj ? ĉu vi mem eksperimentis ? Ni rigardu… kaj… kial ni ne realigu… |
01/07/2016 | Surealisma vespero. – Ni eksperimentos aŭtomatan skribadon en E-o, kaj aliajn teknikojn de superrealismo… |
08/07/2016 | Aŭ Sentoj, aŭ Racio : la duelo ! – Ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj… Finiĝis la Babilrondo 2015-2016 « Ĝis la revido oktobre ! »… Eriko |