Socia Renkonto Kontraŭ la Petrolo - Madrido 2008/06/29-07/04

Alternativo al la 19a Tutmonda Petrola Kongreso

Tradukita versio el la kataluna originalo fare de SATeH, hispanlingva Laborista Esperanto-Asocio.
Vidu ankaŭ ilustrite enpaĝigitan version PDF-forme.

Unuafoje ĉe la hispana ŝtato, okazas ĉe Madrido (IFEMA) de la 29a de junio ĝis la 3a de julio la 19a Tutmonda Petrola Kongreso, en kiu partoprenos ŝtatestroj, registaranoj, reprezentantoj de la OPEP, la Global Compact de UNo kaj la Eŭropa Unio, estroj de petrolaj firmaoj kiel Repsol, Exxon, Total, BP, Shell, Cepsa, Petrobrás, Chevron... kaj aliaj prienergiaj entreprenoj.

La Tutmonda Petrola Kongreso jam de 75 jaroj kunigas la plejmulton de la petrolproduktantaj landoj (krom Irako) kaj ĉiujn entreprenojn de la sektoro. Unuafoje tra ĝia historio, tiu forumo estas organizota en Madrido kaj ties frapfrazo estas "Provizi energion por eltenebla konsumo". La kongreson partoprenos ĉirkaŭ 4.000 delegitoj, kiuj laboros pri kvar kampoj : ĉerpado, rafinado, gasoj kaj industria administrado.

La petrolaj korporacioj kaj siaj kunkulpuloj, la registaroj kaj la internaciaj institucioj, kaŭzas aregon da militoj, atakoj al la popoloj, naturaj katastrofoj, ktp por atingi grandegajn profitojn per prirabado de la naturaj riĉofontoj de la landoj, kie ili instaliĝas. Ĉar ŝajnas ke la "Petrola Pinto" volas kaŝi ĉiujn tiujn maljustaĵojn kaj aperi kun puraj manoj, ni sociaj movadoj deziras kontesti ĝin dum tiuj tagoj kaj montri la veran vizaĝon de tiu ĉi negoco.

Socia Renkonto Kontraŭ la Petrolo

Tial ni organizas Socian Renkonton Kontraŭ la Petrolo, pere de kiu ni deziras diskonigi, lerni kaj debati pri la sekvoj kaj la politikoj de tiuj transnaciaj entreprenoj kaj serĉi alternativojn al la petroldependo, kiu estas ĉe la centro de senrespondeca kaj neeltenebla konsummodelo. La CGT (Ĝenerala Laborista Konfederacio) partoprenos la Socian Renkonton.

Dum la monatoj antaŭaj al la okazaĵo, ni estas kunvenantaj kaj regione kaj nacie por difini la agojn, kiujn ni realigos samtempe al la kongreso. Tial ni invitas ĉiun homon kaj ĉiun socian movadon partopreni aktive tiun ĉi Renkonton : organizu manifestaciojn, atelierojn, ktp. ĉe Madrido aŭ ĉe viaj urboj, disvastigu la informaĵojn, kiujn vi ricevas, por aŭdigi unu fojon plu nian voĉon kontraŭ la maljusteco.

Encuentro Social Alternativo al Petróleo ESAP Banner

Ni proponas al vi plurajn agojn :

➢Kuniĝinta socia kontesto, kiu plenigis la stratojn kaj la agendojn de ĉiuj la geurbanoj dum la tagoj de la oficiala petrola okazaĵo –kaj kiu povus etendiĝi pliajn tagojn– per pluraj agoj, kiu vidigos niajn protestojn kaj elmontros niajn alternativojn al la nuna energia modelo.

➢La kontesto enhavos pripensigan kaj proponoplenan parton –organizi atelierojn kaj forumojn pri la temaro– kaj agoplenan parton –okupacii la stratojn per manifestacio kaj pluraj senperaj neperfortaj agoj.

➢Ĉio ene de la kadro de tendumado, kiu klopodas akcepti la homojn, ĉu hispanajn aŭ eksterlandajn, kiuj venos partopreni la movadon.
Nia ideo estas atingi ampleksan temaron, kiu ebligos la partoprenon de ĉiuj organizaĵoj kaj kolektivoj, kunhavantaj kritikan rigardon antaŭ la transnaciaj petrolproduktantaj entreprenoj, ties sekvoj (sociaj kaj mediaj) kaj la kapitalisma energiokonsuma modelo.

Tutmonda Petrola Kongreso : Ni ne volas ĝin ĉi tie

La somero proksimiĝas kaj, krom kunporti sunon kaj "bonan veteron", ĉi-jare minacas nin per la okupaciado de la hispana ĉefurbo fare de mallumega prem-grupo. De la 29a de junio ĝis la 3a de julio, 4.000 delegitoj kunvenos ĉe Madrido je la kadro de la Tutmonda Petrola Kongreso. Malantaŭ tiu bombasta nomo kuniĝos la reprezentantoj, proparolantoj kaj kunkulpuloj de la premgrupo plej povohava de la planedo, kiu arigas je sia sino ĉiujn nomojn, kiuj estas simbolo de la ekspluatado de la popoloj kaj la naturo, de la polueco, de la novkolonia trudemo, de esti ĉe la post-butiko kaj la avangardo de la plimulto el la militoj ruinigantaj la mondon.

➢Ĉar ni malemas konsenti, ke ili kaŝu al la civitanaro, ke ĉe la 50% el la petrolproduktaj landoj aperas perarmilaj konfliktoj, kaj ke ĉe la 75% estas perfortitaj la homaj rajtoj. Ekzemple, ĉe nur Bolivio la entrepreno Repsol kraŝas 17 indiĝenajn komunumojn, malpermesante ties rajton je la tero kaj je la vivo.

➢Ĉar, same kiel ni movadas kontraŭ la milito, ni volas movadi kontraŭ unu el la ĉefaj premgrupoj, kiuj puŝas la militon.

➢Ĉar estas alarme cinika, ke la hispana registaro, dum parolas pri engaĝiĝo kontraŭ la klimatoŝanĝo, partoprenas kaj impulsas tiun "kongreson" de medio-ruinigantoj.

➢Ĉar ni volas, ke ili ne daŭrigu la mensogon. Malgraŭ la frapfrazo de ilia kongreso –"Provizi energion por eltenebla konsumo"–, la petroldependo kaj la rabeco de ilia industrio katenigas la mondon al labirinto de gravegaj sociaj, politikaj kaj mediaj problemoj : nek estas elteneblo nek estonto ĉe la petrolo.

Encuentro Social Alternativo al Petróleo ESAP Banner

Nek ĉe Madrido nek kie ajn.
Ĉar ni ne volas plu sangon kontraŭ petrolo.

Sekretario pri Socia Agado
Konfederacia Komitato de la CGT

Pliaj informaĵoj (hispanlingve) ĉe la retpaĝo :
www.nodo50.org/Encuentro-Social-Alternativo-al.html