Bureso (Bouresse, 86), 27-31 de oktobro : praktikado de la lingvo k pedagogio

Kiel jam okazis dufoje kun granda sukceso, fine de oktobro (27 ĝis 31) okazos
pedagogia staĝo en kvinpetalo. Ĝi konsistos el du grupoj :

Lingva praktikado

Kun Josee Lafosse.

Kiu konas Josee, scias kiel ŝi
scipovas rapide paroligi ĉiujn per diversaj agrablaj rimedoj en amika
etoso, ne forgesante gramatikan progreson.

Pedagogia renkontiĝo : "kiel ĝuste taksi la rezulton de instruado ? - nivelkontrolo, ekzameno, ktp"

Kun Serge Sire kaj Mari-elen’ Desert.

Ne sufiĉas instrui. Por sukcesigi kurson, necesas ankaŭ regule
kontroli, ĉu la lernantoj enkapigis la nociojn, scipovas uzi ilin,
kapablas praktiki poste. Pri la diversaj rimedoj kaj teknikoj, la
pedagogia grupo interŝanĝos en komplica kunlaboro kun Josee kaj
ŝiaj lernantoj.

Tiu renkontiĝo ne ripetas la temojn jam elvokitajn en la du antaŭaj
jaroj, sed daŭrigas nian programon : detale esplori la pedagogian
fakon, temon post temo.

Estu bonvenaj ! Por pli bona organizado, ne forgesu averti sufiĉe frue pri via alveno.

Kvinpetalo Esperanto-Centro
15 rue du lavoir
Fr-86410 Bouresse
tel 05 16 95 13 30
informoj@kvinpetalo .org

(La enirejo de la centro, kun akceptejo kaj manĝoĉambro, situas ĉe 4
rue du bureau, en la domo "Janine Vincent", apud la garaĝo)

Por pliaj informoj, vizitu la retejon de Kvinpetalo