Bureso (86), aprilo 2009 : esperanto-staĝoj

Aprile en Kvinpetalo :

14a-18a :

 Preparado al pedagogia fako de la kapableco kun Renée Triolle (kun ekzameno se estas kandidatoj)
 Preparado al atesto pri Supera Lernado (eks tria grado) kun Marie-Hélène Desert (pri la libroj de la programo, kun ekzameno se estas kandidatoj)
 Unuagrada kurso kun Serge Sire
 Vizito de Hori Jasuo 16a-20a de aprilo. Hori Jasuo verkas ĉiujare tre ŝatatan libron "Raportoj el Japanio". Li estas komitatano de UEA, povos respondi pri la movado, kaj prelegos laŭ diversaj, surprizplenaj temoj. Ne maltrafu lian tre interesan viziton.

19a je la 10a matene :

Ĝenerala Asembleo de SYM (Société Yvonne Martinot), la asocio kiu prizorgas Kvinpetalon

20a-24a :

 Naturkuracado kun Harald Schicke, profesia kuracisto, el apud Hamburgo. Li de jaroj laboras pri naturkuracado. Li ankaŭ estas delonge ŝatata kongresano pro siaj prelegoj pri ekzemple fontakvo, kaj diversaj aliaj temoj pri kuracarto kaj sano.
 Muziko kaj danco el Koreio kun Song Ĝong-Ok

27a-2a de majo :

 Semajnfina renkontiĝo pri ekologia ĝardenumado, kun Bernard Lagrange, profesia ĝardenisto, kiu spertas pri diversaj aspektoj de praktika ekologio.

En ĉiu staĝo vi povas trapasi unua- kaj dua-gradajn ekzamenojn.
Ankaŭ fine de la staĝoj pri pedagogia fako kaj pri supera lernado, estas organizitaj koncernaj ekzamenoj. Vi rajtas enskribiĝi dum la staĝoj.

Ne hezitu peti pliajn informojn, kaj vizitu la paĝaron de Kvinpetalo :
http://www.kvinpetalo.org

Esperanto-centro Kvinpetalo
15 rue du lavoir
86410 Bouresse
Francio
33 (0) 516 951 330
informoj (ĉe) kvinpetalo.org