Ret-Info - 12/07/2009 - Turismaj salut-tabuloj en Esperanto

Bonvenon al esperantistoj !

Antaŭ kelkaj semajnoj estis inaŭguritaj tri grandaj salut-tabuloj en najbaraj vilaĝoj de Herzberg.

A) Okaze de la aranĝo PSI (Printempa Semajno Internacia) en pasko 2009 kun partopreno de la gastoj de PSI estis inaŭguritaj du grandaj bonvenigtabuloj en Herzberg-Scharzfeld, Germanio (vilaĝo kun la Unukornula Groto). La vilaĝestro Hubertus Kauczor tre ĝojis, ke post Herzberg, Sieber kaj Pöhlde nun ankaŭ Scharzfeld bonvenigas la
gastojn en la internacia lingvo Esperanto.

B) La 26-an de majo en 2009 okazis inaŭguro de la granda ligna bonvenigtabulo de la naciparka vilaĝo Lonau. Du reprezentantoj de la vilaĝa konsilantaro kaj amikoj de Interkultura E-Centro Herzberg same partoprenis.

Nun du belaj turismaj vilaĝoj de Herzberg tutjare varbas per Esperanto. Kelkaj novaj fotoj estas troveblaj en la fotoalbumo ĉe http://esperanto-urbo.de/gallery.ph...

Amike kaj samideane salutas :

Germana Esperanto-Centro,
De-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
http://esperanto-urbo.de

Fonto : Ret-Info