Vinilkosmo-mp3.com lanĉiĝas oficiale !

Karaj ŝatantoj de esperanto-muziko,

Post longega preparado finfine ni havas la plezuron anonci al vi ke ni malfermas publike novan retejon (MP3-servo) komplementa al la jam konata www.vinilkosmo.com kiu ebligos al vi akiri laŭleĝe per elŝutado esperanto-muzikojn.

La retejo evoluos en la venontaj monatoj ĉar momente nur la kategorioj “Popo – roko – hiphipo - elektronik” kaj “kanzono – tradicia” estas provizitaj per la eldonitaj albumoj de Vinilkosmo.

Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom post iom aldonitaj laŭ la interkonsentoj kun la artistoj.

Ni invitas vin viziti kaj malkovri tiun ĉi novan servon de Vinilkosmo kaj antaŭ ĉio por bone kompreni kiel funkcias la MP3-servo bonvolu legi la Helpkonsilojn en la maldekstra menuo malsupre ĉe “Informoj”.

Mi esperas ke tiu nova retejo plaĉos al vi kaj ke vi venos ofte viziti ĝin kaj sekvi kiel ĝi evoluas...

Notu bone la adreson : http://www.vinilkosmo-mp3.com
Bonan viziton...

Vinilkosmon renkontu dum la someraj festivaloj :
 KEF en Helsinoro (Danio) kaj
 FESTO en Zwingenberg (Germanio)

Plej muzikajn salutojn
Flo !

Kontakto :
(Floreal Martorell)
VINILKOSMO
"Esperanto-Muzik-prod."
FR-31450 Donneville
Francio
Tel : +33 (0)5 61 81 95 65
Ret : vinilkosmo@esperanto.org
www.vinilkosmo-mp3.com

Vidu ankaŭ : www.vinilkosmo.com