St-Raphaël (83), 27/02-06/03/2010 : Mediteranea Esperanto-Semajno

27-a februaro ĝis 6-a marto 2010 Agay - Francio - Lazura Marbordo

Se ankoraŭ frostas en via regiono, venu al la Mediteranea Maro, kie floras
mimozoj kaj migdalarboj. Vin atendas amika, familia etoso,
belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro !!!

Vi povas plibonigi vian nivelon de Esperanto
partoprenante en kursoj
Gvidantoj de kursoj estos :
 1a Kurso :. Rafael MATEOS
 2a Kurso : Malcom JONES
 3a Kurso : Waldemar LIPOWICZ

Posttagmeze, vi mem elektos vian programon : promenado, piedirado en montaro Esterel (kunportu
viajn marŝŝuojn), familia vivo ĝis la vespero. Distraĵoj.
La studejo estas komforta hotelo "Le Renouveau" en
Agay (ĉe Saint-Raphael). Francio

Aliĝkotizo : 60 eùroj
(familia aliĝkotizo : 100 eùroj)

MES-aligxilo_2010

|INFORMOJ KAJ ALIĜOJ :
 Monique Prezioso, 92 impasse Jean Moulin, FR 83700 Saint-Raphael, Francio - rete : prezmoni ĉe hotmail.com ; tel.
0033 (0)4 94 83 06 88 aǔ
 Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du progres, FR 83600 Frejus, Tel. 0033(0)494956618|