Minsko (BLR) : esperant-lingva teatro-staĝo

Aliĝu al la 2-a esperant-lingva teatro-staĝo en Minsk, Belorusio, de la 4-a ĝis la 13-a de julio 2011

Dektaga intensiva staĝo laŭ tradicia rusa metodo de Stanislawski kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj : improvizata teatro, scena esprimado, ritma dancado, parolprononcadoo, kantado,
bio-mekaniko… Esperanto estas nia ilo por teatro-instruado.
La staĝo interesos ĉiujn amantojn de amatora aŭ profesia teatro.
Ĝi estos gvidata de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko. Ĉiuj kursoj estos en la rusa kun samtempa interpretado al esperanto, tiel ke vi povu plene malkovri la teatro-lernadon tian, kian oni instruas ĝin en rusparolantaj landoj.
Je la fino de la staĝo okazos spektaklo por la publiko. Poste ni proponas al vi veturi kune al KIEVO pour ludi esperantan spektaklon dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK). La spektaklo utiligos la ekzercojn kaj verkojn ellaboritajn dum la staĝo.

Aliĝilo

.

Projekto por krei eŭropan teatro-lernejon Esperante.

Antau kelkaj jaroj Morgaŭ la Printempo kreis en Minsk, la ĉefurbo de Belorusio, rusan teatro-lernejon por francparolantoj.
Ni deziras uzi tiun sperton
por krei eŭropan esperantan tatro-lernejon.

Por realigi nian eŭropan projekton antaŭ ĉio ni bezonas krei daŭraj rilatojn kun Esperantistoj kaj kreskigi nian Esperantan reton. Pro tio ni organizas staĝojn kaj teatrajn renkontojn por Esperantistoj.

T iu staĝo helpas nin por konsistigi nian futuran projekton de Esperanta teatrlernejo. Ekzemple : kiel instrui la parol-prononcon, kiujn ekzercojn proponi ? Ni ankaŭ preparos kantado-programon.

 retadreso : morgau.la.printempo ĉe gmail.com
 Retejo k fonto : http://www.dlptheatre.net/Esperanto/esperanto_1_index2_main.htm
 Skype : Morgaŭ la Printempo

Poŝtadreso : Demain le Printemps/Morgaŭ la Printempo
14 rue de la Tour d’Auvergne/ 75009 PARIZO/ FRANCIO