Sufiĉis unu muelejo...

Publié le dimanche 18 décembre 2011 par Sxtoncxjo , mis a jour le mercredi 22 février 2012

Tiu Internacia Muelejo de la Metilernantoj de Piot, en Chéniers (departemento Kreŭzio), la Muelejo de la Amikeco, estas konata de multaj Sat-Amikaranoj.

Iun vintran tagon de la jaro 1952, « Oĉjo » Karlo Ŝarejo (Charles Chareille), kreis la aventuron de la «  Muelejoj  ». Tie komenciĝis mirinda entrepreno celanta kunigi la Infanojn el Ĉiuj Landoj, por ke ili komprenu, helpu unuj la aliajn kaj fine konstruu kune fratecan universon. En la Muelejon de Piot venis dum tridek jaroj proksimume dudek mil junuloj de la tuta mondo.

Retrovi la muelejan etoson, renkonti la malnovajn lokajn volontulojn, revidi aŭ vidi la lokon kaj la diversajn konstruaĵojn, vidi filmon pri la vivo en la Muelejo, malkovri novajn interesajn projektojn, tion ni proponas al vi ligite al la venonta Sat-Amikara kongreso.

Chenier situas ĉ 60 km for de Ĉatoruso.

  •  La ekskurso ekos el la akceptejo de la kongresejo Sabaton la 7an je 13H30, tuj post organizado de la kunveturado.

La programo estas :

  •  Iro al Chéniers (Kreŭzo, 60km)
  •  Vizito de la apudaj muelejoj Piot kaj Malval
  •  Renkonto kun loĝantoj de Chéniers
  •  Filmo pri la vivo en la muelejo
  •  Vizito de solidaraj ĝardenoj en Chéniers
  • Reveno al Ĉatoruso por la vespermanĝo.

Endas tuj sin anonci kiel interesato, rete al Isabelle Jacob, aŭ al La Sago, kiu transsendos.

Tiu ekskurso, memstare organizita, ne aperas en la kongres-aliĝilo.

Isabelle Jacob

isabellejacob@voila.fr
lasago@free.fr

05 55 03 54 76