Sur la spuroj de Georgo Sand’

Publié le dimanche 18 décembre 2011 par Sxtoncxjo , mis a jour le jeudi 23 février 2012

Ĉar ne eblos tranoktadi en la liceo lunde vespere, la kongresanoj kiuj loĝos en la liceo devos plani tranoktadi aliloke. OKK povos zorgi rezervi ĉambrojn en hotelo « Première Classe » (10 km de la liceo), kiu estos por ĉiuj la deirpunkto de la ekskurso, ĉ la 9a (Zorgu mem por matenmanĝi antaŭe).
Ni ekskurse spuros G. Sandon kaj ties verkaron (almenaŭ parte !). Unua-etape, ni iros al Nohant, preterpasante la « Marĉeton de l’ Diablo » (La mare au Diable), kiu, se fama pro verŝajne la plej konata romano de Sand’, estas nur banala flako, ofte eĉ senakva (!), en buse malfacile trafebla loko...

En Nohant, ni vizitos la domon de G. Sand’. Ne kastelo, sed ja nobelejo, ĝia vizitado indas pli ol simpla kulto al la verkistino.

Post tiu vizito, verŝajne la stomakoj ekvekiĝos. Ni iros tutapude al Sarzay, tagmanĝi en restoracio, fronte al unu el la plej rimarkindaj Beriaj kasteloj, kiu rolis en la Sanda romano « La muelisto de Angibault »...

... kies muelejo, ankoraŭ tute apude ni iros viziti digestante.

Lastetape , ni iros al Gargilesse, rifuĝejo kaj inspir-fonto de Sand’, sed kies tiea domo ne estas la plej vizitinda ejo de tiu ĉarma romantika urbeto. Helpe de mapo de la vilaĝo, ĉiu povos elekti kion li preferas viziti, inter la diversaj vidindaĵoj kun multaj ekspozicioj (pentristoj, skulptistoj, art-metiistoj...).

Resume, ekskurso kun multaj interesaj eroj, sed sen tedaj multaj kilometroj.

La reveno al la parkejo estas antaŭvidita ĉ. 18 H 30, kaj la buso povos pluiri ĝis la stacidomo, se necesas.

La ekskurso estos nuligita se ne estos minimume 30 partoprenantoj la okan de marto. La maksimumo estas 45.

La prezo estas 40 €, kun la tagmanĝo en restoracio kaj la diversaj enirkostoj de la vizitaĵoj, sed sen la hotelo. (Pri hoteloj, vidu paĝon pri loĝado).