La eksperimento

La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918 – 1921

verkis : Eric Lee, Tradukita el la angla de Renato Corsetti k.a.

246 paĝa, formato : 140X216mm, Prezo : 13€

ISBN 978-2-36960-117-3, eldonita de Monda Asembleo Socia (MAS) 2018

Eric Lee estas jurnalisto kaj historiisto kiu pasigis pli ol tridek jarojn esplorante la sendependan Kartvelujon kaj li estis aktiva en sindikataj kaj politikaj bataloj kaj en Usono kaj en Britujo.

...........

Recenzo de la libro de Eric Lee, "La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921" fare de Nikolao Gudskov :

Kartvelio 1918-21 kiel nova mito pri "ora epoko”
La libro de Eric Lee "La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921” traktas kelkajn diversgrade forgesitajn historiajn eventojn el la epokoj de la 1-a kaj 2-a Rusaj revolucioj. La centro de la libro estas dediĉita al la memstara Kartvela popola respubliko dum la 2-a Rusa revolucio, kiun la aŭtoro opinias la plej aŭtentika ekzemplo de demokratia socialismo dum la tuta homara historio. Pri tio ni parolu pli detale, sed multe pli forgesita nuntempe estas alia epizodo, kiun la aŭtoro konsideras provludo al la ĉefaj eventoj – Guria respubliko, t.e. teritorio de popola memregado en unu distrikto de Kartvelio dum la 1-a Rusa revolucio.


Eblas legi pli http://mas-eo.org/spip.php?article631 de Nikolao Gudskov.