Accueil | Contacts SAT-Amikaro chez wikipedia SAT-Amikaro chez Ipernity SAT-Amikaro chez Facebook SAT-Amikaro chez Facebook fil rss

  eo |

Esperanto-Gironde kolektas kanzonojn de Georges Brassens


PRESARTIKOLO N° 01 – JANUARO-FEBRUARO 2020

Kolektado de tekstoj - libroprojekto

Brassens_kampanjo_2021

Esperanto-Gironde kolektas kanzonojn de Georges Brassens tradukitajn en Esperanto. Grupo da kompetentuloj jam favore respondis al nia praalvoko. Sperta kerno garantias firman bazon por ĝuplena kunlaboro. La nuna listo de la pretigitaj tradukoj atestas jam buntan kolekton. Ĝi riĉas pro la diversaj fontoj, pro la elektitaj temoj, pro la verkojaroj de la originalaĵoj, pro la stiloj. Ĉiu interesato povos facile ricevi tiun liston, ekzemple post simpla perreta peto al la ĉi-suba adreso. Tiu alvoko petas vian helpon por trovi bonkvalitajn versiojn de kanzonoj, ankoraŭ neenlistigitajn, kiujn vi konsentus sendi al ni. Antaŭ du monatoj, lanĉante tiun kampanjon, ni nombris 28 tekstojn kaj esperis atingi kvindekon antaŭ junio 2020. La enhavo hodiaŭ listigas 58 versiojn de 51 malsamaj titoloj.

NI PLUKONIGU BRASSENS-on PER ESPERANTO ! KAJ ESPERANTON AL BRASSENS-ŜATANTOJ !

Paralele al la tradukokolekto estis lanĉita ankaŭ la projekto pri redaktota libro. Esperanto-Gironde ekdebatis pri temoj kiel : Ĉu la enhavo de tiu libro Brassens en Esperanto konsistos nur el kanzonoj ? Ĉu nur tradukoj aŭ ankaŭ ties originaloj ? Ĉu aperu tekstoj prezentantaj la artiston, la kanzonojn ? Kiom da paĝoj ? Kiu formato ? Kiom da libroj ni eldonos ? Gravan artistan apogon tiu projekto ricevas dank’al la aktiva partopreno de Blaise Guinin. Novbakita esperantisto, Blaise aŭtoris la franclingvan bildrakonton [*] « Georges et la mort » en 2011 kaj li konsentas ilustri la libron.

Post-scriptum :

KUNHELPU en la redaktado de tiu presota libro ! SENDU VIAJN TRADUKOJN DE BRASSENS EN ESPERANTO al klodin@esperanto-gironde.fr ankaŭ kuraĝigaj, subtenaj vortoj tre bonvenas !

PDF - 57.6 kb
listo je la 2a de februaro 2020
kanzonoj de Brassens tradukitaj en esperanto laŭ alfabetordo de la originalaj titoloj

[*] « Georges et la mort » eldonejo Glénat : https://www.glenat.com/12bis/george... franclingvaj kritikoj : https://www.babelio.com/livres/Guin...







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT-Amikaro - 132-134, Boulevard Vincent-Auriol - 75013 Paris - 09.53.50.99.58
A propos de ce site | Espace rédacteurs