Eŭro : valuto elirinta el utopio

Publié le dimanche 8 août 2004 par admin_sat

Kio aspektis neimagebla jen ankoraŭ malmulte da tempo estas nun realaĵo jam bona akceptata.
Kaj aperas ke inter la pioniroj de la ideo de unika valuto troviĝis homoj kiuj rekomendis ankaŭ Esperanton en la rolo de komuna lingvo. Vd : Pioniroj de la eŭropa valuto
Alphonse de LAMARTINE : La utopioj estas ofte nur veraĵoj antaŭtempaj
Anatole FRANCE : El la noblaj revoj eliras bonfaraj realaĵoj

En "Aventuroj de pioniro" (Eld. Stafeto, La Laguna de Tenerife, 1963, p. 123 kaj 124), Edmond Privat tiel liveris sian opinion pri la "utopioj", pri la intelekta miopeco de iuj intelektuloj kaj politikistoj, de tiuj kiuj, ĝenerale, kreas aŭ influas la publikan opinion :
(...) Se nun mi postrigardas al la duoncentjaro de publika agado kaj verkado, mi konstatas la jenon : dum la tuta vivo necesis kaj necesas ankoraŭ batali kontraŭ antaŭjuĝoj. Aferoj, kiujn oni juĝis utopioj, nun fariĝis realaĵoj.

"Neniam homoj diverslandaj komprenos unu la alian per esperanto pro elparolaj diferencoj" diris miaj instruantoj en la gimnazio. Niaj kongresoj pruvis la malon.

"Neniam homoj flugos en aero, ĉar tio estas utopio" ili diris. Nu, mi vojaĝas fluge al kongresoj.

"Neniam la virinoj voĉdonos. Estas utopio". Ili nun voĉdonas preskaŭ ĉie en la mondo.

"Neniam poloj rehavos propran ŝtaton. Estas utopio" diris la gazetoj, kiam mi pledis kaj verkis por tiu revivigo. En 1918 Polujo fariĝis ŝtato.

"Neniam la angloj forlasos Hindujon. Estas utopio" skribis la samaj gazetoj, kiam mi klopodis klarigi la celon de Gandhi. Nun ili ĉiutage rakontas pri Hindujo kaj Nehru.

"Neniam vi sukcesos, ke la homoj abonu radioaŭdadon. Ili jam havas gramofonojn" diris la bankistoj, kiujn mi vizitis por fondi Radio-Genève. Nun ili bedaŭras, ke kooperativa societo, ne ili, havigis al ni monon, kaj la budĝeto atingas milionojn, feliĉe sen iu privata profito.
(...)