La anglan avantaĝon

Publié le lundi 9 août 2004 , mis a jour le mardi 25 décembre 2007

Mi estas civitano de Usono, kaj mi tre fieras pri tio. Mi fieras ankaŭ pri tio ke ni estas tre grava lando en la hodiaŭa mondo. Tio pri kio mi ne fieras estas la maniero per kiu ni daŭrigas tiun gravecon. Temas ĉi tie pri la uzado de la angla lingvo en nia mondo per interkomunikilo. Mi havas avantaĝon. Ni usonanoj havas avantaĝon. Ni estas la elito, ni regas tra la tuta mondo, kaj ni daŭrigos, ĉar ili, la ceteraj, neniam povos komunikiĝi tiel bone kiel ni. Ili laboras dum jaroj kaj dekjaroj. Neniam ili atingos nian staton. Ni estas la elito.

La alilingvuloj ? Ili ofte pensas ke ili perfekte uzas nian lingvon, sed inter ni, ni kaŝe komentas kaj ŝercas pri iliaj eraroj. Mi volas kriegi al ili, "Ĉu vi ne kapablas vidi kion vi faras ? Estas vi, kiuj forprenas vian povon komunikiĝi ! Estas vi, kiuj daŭrdaŭre metas nin super vin." Kaj super ili ni restos. Ni estas la elito kaj ni regas la mondon.

Mi ne kontentas pri esti elito. Jen ĉi tie usonano kiu ne interesiĝas pri esti mondreganto. Mi estas civitano de Usono, sed super tio — jes, super tio — mi estas civitano de la mondo. Vi ĉie, mi rigardas vin kiel geamikojn kaj eĉ gefratojn. Mi ne volas stari super vi pro maljusta avantaĝo. Mi multe pli ĝuus marŝi apud vi, kaj tiel ni povus kundividi niajn kulturojn, unu kun la alia, tiel ni povus esti egalaj, povus respekti nin, unu la alian.

Tamen vi rifuzas, vi la alilingvuloj. Mi opinias ke vi blindiĝas al la vero. Homoj ŝajnas malpli inteligentaj ol ili vere estas kiam ili parolas kun persono per ties gepatra lingvo. Claŭde Piron, esperantisto, donis al mi tiun ideon, kaj mi fojon post fojo vidas ĝin kiam mi laboras eksterlande. Esperanto estas kreita por esti rapide lernebla kaj plej-grave fleksebla tiel kiel ĉiuj povas uzi ĝin sen ŝajni fremda, sen ŝajni stulta. La angla ne ! Krom per loĝi dum pluraj jaroj en angla-parolanta lando, vi neniam majstros la nepriskribitajn regulojn, la amason da esprimoj, kaj la subtilajn nuancojn de la lingvo.

Nacia lingvo estas labirinto, konfuziga al la fremdulo. ĝi estas kiel la tavoloj de cepo, kaj kiam vi komprenas unu aspekton de la lingvo, vi povas certi ke sub ĝi troveblas esceptoj kaj nekomprenitaj nuancoj. Lernu la anglan. ĝi estas riĉa kaj belega lingvo, kaj ties diversaj popoloj estas afablaj, kaj iliaj kulturoj estas interesegaj. Sed komprenu nepre ke ĝi tute ne taŭgas kiel internacia komunikilo. Pensu pri la homoj en via lando kiuj eraras kun sia propra lingvo tie. Pensu pri la eraroj kiujn vi mem faras kun via gepatra. Ĉu vi opinias ke nedenaskaj parolantoj kapablas juste konkuri ? Ĉu tian maljustan mondon vi volas krei ? Ĉu kiel mondcivitanoj, kiel la homaro, ni fieras pri nia mondo ?

Mi volus laste aldoni pensigaĵon pri tiu mondo kiun ni kreas. Mi komencis per paroli pri Usono, mia lando, kaj pri kiel ĝi estas grava lando en nia mondo. Kial ĝi gravas ? Mi opinias ke unu el la plej trafaj kialoj estas nia forteco. Ne specife milita forto, sed forto en komerco, diplomataj rilatoj, belartoj, sportludoj, kaj tiom multe da diversaj aĵoj. Kial ni fortas tiamaniere ? Laŭ mi estas tial ke ni estas lando de 50 ŝtatoj. Tiuj ŝtatoj kunlaboras, interkomunikas, kundividas siajn diversajn fortojn kaj tiel formas union multe pli forta ol la sumo de la 50 ŝtatoj mem. Ni nuntempe vidas ke la Eŭropa Unio havas la saman konsciiĝon. Mi invitas vin pensi pri nia mondo. Kia ĝi estas ? Kia ĝi povus esti se ni la mondcivitanoj povus efike interkomuniki kaj tiel nin interkompreni kaj kundividi niajn diversajn fortojn ? Mi diras ke ni ne kapablas krei tian mondon per nacia lingvo kiel interkomunikilo. Bonŝance, ni havas lingvon kiu taŭgas, kiu justas, kiu kapabligas al ĉiu homo deklari "jen mi, mondcivitano, homo el la homaro. Lasu min jenigi kiu mi estas." Jen interkompreno. Jen la ebligo de Esperanto. Jen nia mondo.

Originala teksto aperinta en Esperanto en "Litova Stelo".

Aliaj ekzistantaj tradukoj :
 Anglalingva
 Portugallingva
 TTT-paĝoj de Den Drown