La 11-an de septembro 2001

Publié le vendredo 6a aŭgusto 2004 par admin_sat

Tiu ĉi mesaĝo, subskribita "Johano M.", el Brazilo, cirkulis tutmonde en Esperanto sur la Interreto post la atenco okazinta la 11-a de septembro 2001 en Nov-Jorko.
Ni nepre ne forgesu, ke ĉio tio pludaŭras en la sama ĝenerala indiferenteco dum oni devas antaŭvidi sisteman gurdpropagandon pri tiu atenco kiu estas certe abomeninda, sed kies ekspluatado, kun celo devojigi la atenton kaj forgesigi la pezan parton de respondeco de la lando kiu gvidas la tutmondan ekonomian (kaj lingvan) politikon, estas ne malpli abomeninda !
Dekstre aperas la franclingva traduko.
Pliaj tradukoj estos bonvenaj.

La 11-an de septembro 2001
La 11an de septembro 2001 ankaŭ mortis 35.615 infanoj pro malsato.

Viktimoj : 35.615 (Laŭ FAO)
Loko : en la plej malriĉaj landoj de la mondo

Specialaj televidaj raportoj : NULO

Artikoloj en gazetoj : NULO

Mesaĝoj de prezidantoj de respublikoj : NULO

Alvoko de asocioj kontraŭ la krizo : NULO

Solidarecaj mesaĝoj : NULO

Minutoj de Silento : NULO

Omaĝoj al viktimoj : NULO

Specialaj Forumoj Organizitaj : NULO

Mesaĝoj de la Papo : NULO

La borsoj : normale

Situacio de Eŭro : normala

Alarma nivelo : NULO

Mobilizadoj de armeoj : nenio

Hipotezoj pri la identeco de la krimuloj : Nenio

Eblaj respondeculoj pri la krimo : riĉaj landoj
Johano M. (Brazilo)