Zamenhof kaj la juda demando

Publié le jeudi 5 août 2004 par admin_sat

Plue validas, nuntempe, la enhavo de letero per kiu D-ro Zamenhof esprimis, la 30-an de junio 1914, sian rifuzon partopreni en la fondkunveno de la Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio, okazonta en Parizo :
“Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas "homarano", kaj ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti : krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel nature sindefenda ago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj ; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta ; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma …”