De longe malsana, nia amiko Caubel kuraĝe luktis kaj parte sukcesis adaptiĝi al peniga paralizo. Bone flegata de siaj familianoj, li daŭre havis intensan intelektan vivon. Multaj gekamaradoj vizitis lin en urbo « Olivet » (departemento « Loiret ») ; kelkaj eĉ restadis tie por helpi lian edzinon.
Ni estis en konstantaj rilatoj kun li rekte aŭ pere de lia edzino aŭ pere de liaj filinoj Françoise kaj Renée. Subite, ni estis informitaj, ke oni operaciis lin pri la intestoj. La operacio estis sukcesa, sed postoperaciaj komplikajoj aperis, kaj la 15-an de Novembro 1977 K-do André Caubel malaperis ; li estis 73-jara.
Por la malnovaj aktivuloj de S.A.T, kaj SAT-Amikaro, ne estas necese rememorigi la personecon de K-do Caubel ; por la gekamaradoj, kiuj estas pli junaj, kaj ne konis lin, mi provos kun emocio skizi lian portreton.
Fortika homo, kies lamado (li akcidente kripliĝis krure) reliefigis la seriozan mienon, li havis persvadan voĉon. Li uzis Esperanton perfekte, laŭte kaj foje eĉ tondre.
Laŭ mia scio, K-do Caubel lernis en liceo, kaj akiris solidan klasikan kulturon. Liaj gepatroj loĝis en centra Francio (en departemento « Aveyron »), kaj K-do Caubel kapablis paroli en la tiea dialekto. Sportulo, li ŝatis naĝi kaj bicikli ; li amis la naturon, kaj atente prizorgis siajn grandan ĝardenon kaj abelujojn.
Li emeritiĝis kiel impostinspektoro en urbo « Orléans ( departemento « Loiret »).
K-do Caubel lernis Esperanton en la jaro 1917, kaj iĝis membro de U.E.A., kiun li forlasis sufiĉe brue pro motivoj, kiujn mi ne tre precize memoras. Li trovis la SAT-medion pli konforma al sia... nekonformismo. Efektive li montriĝis perfekta subtenanto de la ideoj de K-do Lanti ; tion pruvas lia sekretaria laboro ĉe la Sennaciista SAT-Frakcio.
Dum pluraj jaroj antaŭ sia emeritiĝo, li redaktis la revuon « SAT-Amikaro ». Li nutris rubrikon humuran, eĉ satiran, kies tekstojn li subskribis per la vorto « Ankaŭ ». La rubriko estis « Ankaŭ-aĵoj ».
K-do Caubel vizitis la SAT-Amikaran Komitaton ĉiumonate ; li venis de urbo « Orléans ». Post la Komitata kunveno, je la noktomezo, per trajno li reiris al urbo « Orléans » kie li uzis sian biciklon por atingi sian hejmon en urbo « Olivet ». Li atentis nek la malbonan veteron, nek la malfruan horon. Neniam ni vidis lin kun surtuto.
En sia emeriteco, li akceptis gigantan taskon, nome la tajpadon de la manuskripto de « Plena ilustrita Vortaro de Esperanto ». Fakte, li ne nur tajpis, sed ofte rilatis kun sia amiko G. Waringhien koncerne lingvajn dubindajn kazojn. Li ankaŭ kunlaboris en la redaktado de la vortaro « Dictionnaire Pratique d’Espéranto », kaj verkis broŝuron « Initiation à l’Espéranto » eldonitan de « La Juna Penso ». Dum pluraj jaroj li preparis Esperanto-vortaron de sinonimoj.
Nia kamarado havis neimageblajn organizan kaj laboran kapablojn. En lia laborĉambro, ĉio estis ordigita, numerita.
Mi memoras liajn rebatleterojn, kiuj celis artikolojn kontraŭ Esperanto. Kiel la respondeculo de la Rebatservo de SAT-Amikaro, li rilatis kun multaj gazetaj zorgantoj, organizoj, asocioj kaj gravuloj. Trafe kaj vipe li respondis, kaj defendis nian lingvon kaj niajn konceptojn pri la uzado de Esperanto. Mi aparte memoras leteron, kiun li sendis al la tiama ministro de la edukado, Lucien Paye (tiu politikisto estis malnova licea kamarado de nia amiko Caubel) .
Pro tiuj spertoj kaj kapabloj, ni elektis K-don Caubel, kiel reprezentanton de SAT-Amikaro ĉe F.E.I. (Franca Esperanto-Instituto), kie li kunsidis ĝis sia malsaniĝo. Jus antaŭ sia morto, li eksciis, ke lia filino Renée Chassard eniras en Francan Esperanto-Instituton, kiel reprezentantino de SAT-Amikaro ; mi scias, ke tio treege plezurigis lin.
Kion mi ne scias precize, tio estas lia aktiveco ekster la laborista Esperanto-movado. Li estis fervora Pacisto kaj Liberpensulo. Verŝajne, li havis ankaŭ respondecojn en tiuj medioj. En la Liberpensa movado, kiu aperigas la monatan gazeton « La Raison », li estis sekretario de la eksteraj rilatoj.
Li studis la Latinan lingvon, kaj parolis Angle, Germane kaj Itale, sed li ĉiam profitis de la okazoj, por montri la necesan de Esperanto ; tiurilate, li verkis interesan libron (« La Raison contre Babel »).
Verŝajne, li ankaŭ aktivis en sindikato kaj en alia humaneca medio.
Kiam li trovis la necesan tempon ? De kie li prenis la necesan energion ? Klereco kaj ordigo ne sufiĉas. Certe, li malmulte dormis. Mi asertas tion, ĉar okaze de kongreso, kiam ni tranoktis en amasloĝejo, ni ĉiam aŭdis la voĉon de K-do Caubel malfrue en la vespero, kaj reaŭdis ĝin, kiel la plej fruan en la mateno !
Perfekta SAT-ano, kun homeca idealo, li dediĉis siajn sciojn kaj kapablojn al Esperanto kaj ĉefe al niaj laboristtendencaj movadoj S.A.T. kaj SAT-Amikaro.
Frue li liberiĝis de kelkaj dogmoj, kaj iĝis vivanta ekzemplo de perfekta sennaciisto ne nur teoria, sed praktika. Bedaŭrinde, lia kripleco malhelpis lin, kies bolanta temperamento postulis korpan eluziĝon. Li certe ne vojaĝis tiel multe, kiel li deziris, sed kompense li multe legis, korespondadis, redaktis, meditis.
Laŭ la volo de nia amiko, ne estis funebra ceremonio ; li simple donacis sian korpon al la Medicina Fakultato de urbo « Tours » (departemento « Indre-et-Loire »).
La tutan familion Caubel, speciale lian edzinon, iliajn infanojn Françoise, Renée, Louise, Jacques kaj Georges, ni sincere kaj kore kondolencas.
K-do Caubel mortis, sed li daŭre vivos en niaj memoroj.
R. GRANDIERE
el SAT-Amikaro, decembro 1977