Artikolo de "Obshchaja Gazeta"

Publié le lundi 23 août 2004 par admin_sat , mis a jour le samedi 22 juillet 2006

Por ke oni ne plu nasku orfojn
Por ke, ĉiam, ĝissate manĝu la homoj
Por ke malliberejen la senkulpuloj ne iru,
Por ke pafo neniam plu reeĥu

Eugeno Evtushenko (1933-)
"La poeto de la malstalinigo"
en longa poemo titolita "Njuŝka"
"De la civito de la Jeso al la civito de la Neo"
(eld. Grasset, Parizo, 1970)

Artikolo originale publikigita en la rusa gazeto "Obŝĉaja Gazeta" 13-an de junio 2001 (n° 23 /409) kaj poste en franclingva traduko en la semajngazeto "Courrier International" (21-an de junio 2001) Sennaciulo, la organo de SAT, aperigis Esperanto-tradukon en sia numero de aŭgusto-septembro 2001. kun letero de la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, Yves Peyraut.

Putin volas "reeduki" la rusan junularon

La antikonformismo fariĝas danĝera. La junularorganizoj de la nova "Putina" Rusio estas fakte la predo de la sekretservoj.

MOSKVO. Ŝajnis ke la politikaj procesoj apartenis al finita sovetia pasinteco. Sed la tempoj rapide ŝanĝiĝas. Dum la aŭtoritatuloj aktivas por lanĉi novajn junularajn organizojn (favoraj al Putin) — kiel "Ni kune marŝu" aŭ "Juna unuiĝo" —, en la spirito de la eksaj komunistaj junularaj organizoj, la polico montras ke ĝi ne intencas esti senmova fronte al la agadoj de "neformalaj" grupoj.

Dum la periodo de Jelcin, jam okazis procesoj kontraŭ ekstremistoj (goŝistoj aŭ anarkiistoj) kiuj esti akuzataj pri vandalismo aŭ pri alvoko al reĝimrenverso. Ĝenerale tio finiĝis per liberigo aŭ prizonpuno kun prokrasto. Sed, de unu jaro, la situacio radikale ŝanĝiĝis.
Naskita dum la "perestrjko" (1985), la junularorganizo PORTOS (rusa akronimo de "Poezigita Unuiĝo por ellaborado de iu teorio de universala feliĉo") vivis pace en Rusio kaj Ukrainio. Kun ilia romantika ideologio memoriganta la utopian francan socialismon, la membroj de PORTOS aperigis gazeton titolitan "Teorio de la Feliĉo" por la defendo de la socio". Ili helpis handikapulojn kaj eksajn soldatojn. Ili ricevis, inter aliaj, la rekompencojn de la plej bonaj bonvoluloj de la ĉefurbo. Ili perlaboris la vivon laborante en kamparaj komunumoj, i.a. en unu fondita komence de 2000 proksime de Moskvo. Junuloj el diversaj partoj de Rusio kaj de la najbaraj respublikoj venis tien. Post la laboro ili muntis spektaklojn, praktikis sporton, informadikon, poezion kaj Esperanton.

Fine de la somero 2000, la sekretaj servoj komencis interesiĝi pri tiu ĉi "kibuco", sed la FSB (eks-KGB) kaj la polico ne povis trovi ion neleĝan. De tiu momento probable iu "informanto" enmiksiĝis. La policanoj serĉis okazon por uzi la forton. Tiu ĉi okazo prezentiĝis en decembro. La gvidantoj de la komunumo ĵus punis du 16-jarajn junulojn kiuj trinkis vodkon kaj fumis. Laŭ la statuto de la organizo, tio estis "grava peko". Ili estis kondamnitaj ĉu forlasi la farmobienon aŭ elekti punon. Ili elektis esti vipitaj.

La morgaŭon, 30 policanoj atakis kaj kaptis iujn ajn, entute 40 personojn, pro malbonaj traktadoj kontraŭ neplaĝuloj". Sub la preteksto de traserĉo, ili detruis la instalaĵojn. Poste, la aliaj bienoj de PORTOS estis damaĝitaj, prirabitaj aŭ incendiitaj.

Kvar membroj de tiu organizo, i.a. du junulinoj, estas nuntempe enkarcerigitaj, kaj dek aliaj estas serĉataj. Kiam oni vidas la akuzojn (kreo de armita neleĝa bando", "forraboj") kaj la antaŭviditajn punojn (ĝid dudek jaroj de enkarcerigo), oni povas kredi ke temas pri moneltrudantoj. Post esplorpridemandoj, unu el la junulinoj estis en tiel malbona stato, ke necesis voki ambulancon. Ŝi klarigis al sia advokato, ke oni metis kaskon sur ŝian kapon kaj frapis sur ĝin per klabo.