Aviado bezonas klaran lingvon

Publié le vendredi 6 août 2004 , mis a jour le mardi 6 janvier 2009

Aviado bezonas klaran lingvon

Civila inĝeniero en Chicago, Kent Jones jam de longa tempo pristudas la problemojn de la angla kiel aviada lingvo. Surbaze de tre diversaj fontoj kaj esploroj, li demonstris ke ĝi estas ne nur malbone adaptita
al tiu funkcio, (vd : tekstojn en la angla), sed ke ĝi reprezentas realan danĝeron.
La origino de multaj aviadaj incidentoj kaj akcidentoj troviĝas en tiu lingvo kiu, kiel la anglo-saksa mezursistemo, brilas nek pro klareco, nek pro simpleco, nek pro logikeco.

Kent Jones jam entreprenis klopodojn ĉe naciaj kaj internaciaj aviadaj organizoj por ke la demando pri aera sekureco estu pritraktata ankaŭ sub la lingvaj aspektoj. Ĉar reformo de la angla montriĝis tute neebla,
kiel konstatis G.B Ŝaw, Kent Jones pristudis la uzeblecon de alia lingvo kiun li konas kaj kiu estis konceptita por la lingva komunikado inter plej diverslingvaj loĝantaroj kaj pro tio adaptita al la
diversaj mensaj kaj lingvaj strukturoj : Esperanto.
Iniciate de li, kompilita kaj subskribita de Gilbert R. Ledon, ĵus aperis "Aviada Terminaro" kiun kuneldonis en Brazilo la aŭtoro mem kaj Gersi Alfredo Bays de la eldonejo "Fonto".

Temas pri 288-paĝa verko konsistanta el 1000 terminoj, 23 ilustraj platoj, aeronaŭtika vortaro angla-esperanta kun 4000 esprimoj en 13 laŭtemaj ĉapitroj kaj "Baza aviada frazeologio".

La distribuanto de tiu libro estas Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, BR-70084-970-Brasília-DF, Brésil. Prezo : 15 eŭro