Babilrondo virtuel - Vendredi 1er mai 2020

La venonta virtuala babilrondo okazos :

Vendredon la 1an de Majo 2020 (je la 18a30)

Hodiaŭ, la 1-a de Majo... 🏴🚩
Ĉu vi-mem nun multe laboras ? ĉu la K19 malaperig-is-as-os laboron ? aŭ nur laboristojn ? kiuj metioj nun plej efikas ?
Kiel kompreni tiun misteron, ke tri kvaronoj de la kutimaj laborantoj, pro kvaranteno ne laboras, sed tamen ni ankoraŭ vivas ?
Ĉu tio instigas vin ĉesi labori ? ĉu vi manifestacias, la 1-an de Majo ?

Rigardi la fotojn kaj la programon :
https://www.sat-amikaro.org/pariza-grupo-groupe-parisien-313?lang=eo

Konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !

Du ebloj por partopreni en la babilrondo :

(1) SE VI NE HAVAS MIKROFONON,
eblos konektitiĝi sen komputilo al la diskuto per ordinara telefono :
 Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon.
 Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#").
Se tio ne funkcias, provu denove... Eble ĝi funkcios. 🐒

(2) SE VI HAVAS MIKROFONON,
konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !
Satamtam : https://meet.jit.si/satamtam
Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.

Por skribi dum la diskuto, alklaku la piktogramon ("Open, close chat"), kiu aperos malsupre la ekrano.


Voir en ligne : Vidu