Virtuala Babilrondo - Vendredon la 8an de Majo 2020

La venonta virtuala babilrondo okazos :

Vendredon la 8an de Majo 2020 (je la 18a30)

Baldaŭ finiĝos la kvaranteno !

Ĉu okazos grandaj ĝojiĝoj, kiel okaze de la Liberiĝo (8/5/1945) ?
Krom venki la epidemion, ĉu tiu izolado instruis al vi pozitivajn bonojn kaj alkutimiĝojn, eĉ rezignojn ?
ĉu ĝi efikis ĉe vi, kiel la ekstermondiĝoj, praktikitaj de saĝuloj de eksaj civilizacioj ?
ĉu tiu afero almenaŭ rilate al la planedo bonefikis ? aŭ ĉu oni bezonas pli terurajn danĝerojn ?
Ĉu vi lernis amuzajn ŝercojn pri K19 ? rakontu ! Rigardu la deklaron de Kvarantazeno : https://www.sat-amikaro.org/IMG/mp4/kvarantazeno.mp4

https://www.youtube.com/watch?v=xtOZmmxmAMI&feature=youtu.be

Konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !

Du ebloj por partopreni en la babilrondo :

(1) SE VI NE HAVAS MIKROFONON,
eblos konektitiĝi sen komputilo al la diskuto per ordinara telefono :
 Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon.
 Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#").
Se tio ne funkcias, provu denove... Eble ĝi funkcios. 🐒

(2) SE VI HAVAS MIKROFONON,
konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !
Satamtam : https://meet.jit.si/satamtam
Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.

Por skribi dum la diskuto, alklaku la piktogramon ("Open, close chat"), kiu aperos malsupre la ekrano.


Vidi konektite : Vidu