Kulturcentro Kvinpetalo (apud Puatiero) proponas 3 allogajn staĝojn en aŭgusto :
Staĝo pri Tradukado (skriba kaj senprepare parola), gvidota de Claude Gerlat kaj Serge Sire.
Muzika Staĝo - Kantoj, Ĥoroj, Orkestra muziko, kun realigo de KD, animota de familio Markov. Tiu staĝo okazas ĉiun jaron en aŭgusto kaj kutime estas ege populara.
Staĝo pri poezio : "Promenado (aŭ maratono) tra nia Esperanta poezio", gvidota de Marie-France Condé-Rey (premiita pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA). Temos ne nur pri studado de la gravaj esperantaj poetoj, sed ankaŭ pri verkado de propraj poemoj.
Legu plu sur la retejo de Kvinpetalo :
http://www.kvinpetalo.org/spip.php?rubrique2
Ankoraŭ eblas aliĝi al tiuj staĝoj, sed prefere ne atendu la lastan minuton ! |