Protokolo - Kunveno de la 9a de junio/réunion et débat du 9 juin

Protokolo de la kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazinta je

Sabato, la 9an de junio, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Ĉeestis : Elizabet Barbay, Julieto Boyer, Jacques Fichou, Veroniko Girard, Luis Gohin, Lilio Grandière, Mikaelo Herin, Stefano Hervé, Vito k Vinko Markov, Andreo Sadier.

Protokolis : Vinko Markov

1. Lastaj novaĵoj pri la SAT-kongreso

Librotransportado okazos la antaŭan vendredon. Komence estos bezonataj kelkaj ĉiĉeronoj por klarigi la vojon inter la kongresejo kaj dormejo, ĉar ĝi estas iom longa kaj komplika.

2. Homarfesto

Ĝi okazos supozeble inter la 14a kaj 16a de septembro. Estas grava problemo pri transportado de la materialo (tendoj ktp), eble solvota per la kromveturilo de Jakvo Fiŝuo.

3. Venontaj aranĝoj

Devus ree okazi pacista festivalo en la kinejo « La Clef » en novembro. Detaloj precizigotaj. Sed necesus antaŭvidi budon, eble prelegon kaj praktikaj detaloj.

4. Flugfolio por anonci la kursojn en Septembro

Andreo petis de Terez’ ĉu ĉiuj kursgvidantoj daŭre gvidos la kursojn en oktobro. Laŭ indikoj de Julieto Ternant, la grupo de Bondio ne plu okupiĝos pri la presado de la folio. Inter la reaktualigoj indus indiki la adreson de Gaufillet por 95. Aliaj ŝanĝoj estu rapide senditaj, ĉar necesos prepari la folion por la komenco de Julio. Ĝi estos afiŝita kaj vastaskale disdonita en septembro.

5. Semajnofinaj staĝoj

Necesus anonci la staĝojn komence de la kursosezono. Kutimas tion fari Tereza S. kaj Julieto T. Kaj necesus kontroli ĉu ne estos aliaj samtempe en Ĉerizejo. Datoj : unu en decembro, alia en februaro aŭ marto ? Andreo kontaktos Julieton T. kaj Terezon P., Vinko mesaĝos al Tereza S. Datoj por ekzamenoj ? Unuagrada en junio. Duagrada eble en oktobro-novembro.

6. Kotizo al SAT

Ĝi estis pagita de Andreo por la Pariza Grupo.

7. Festo de la gelernantoj

Ne plu okazas de kelkaj jaroj kun prezento pri la asocio. Vito tion provos organizi. Dato : 30a de junio je la 14a ?

8. Aĉeto de komputilo por la sidejo

Dosiero estas ĉe Dominiko, kaj la afero plu pendas.

9. RERS

RERS antaŭvidas fondon de tutmonda movado. Kunveno venontsabate en la Vileto.

10. Frenet-kongreso inter la 17a kaj la 20 de aŭgusto

Estus bone havi iun tie por reklami.

11. Kiel fari SAT-Amikaran grupon ?

Almenaŭ tri personoj kiuj bonvolas okupiĝi pri tio kaj krei asocion. Andreo sendis al Johano Selle liston de 50 aktivuloj de SAT-Am en diversaj departementoj. Listo petebla de Henriko. Komuniko por la SAGO.

12. Venontaj E-budoj

Interalie en la 13a kvartalo la Sabato 8an de septembro
de la 10a ĝis la 18a.

13. Varbado en Rostoko

Stefano estis tie dum la manifestacioj kontraŭ la kunveno de G8, kaj disdonis la multlingvan flugfolion de SAT. Li krome informas, ke li povas presigi flugfoliojn en sia laborejo.

14. Eo-festo en Bondio

Ĝi okazos la 23an de junio.

15. Pasintaj agadoj

4 esperantistoj estis ĉe la Muro de la Federuloj la 2an de junio, memore al la fino de la Pariza Komunumo. SAT-Amikaro estis citita kiel unu el la subskribintoj de la alvoko al tiu ĉi manifestacio.

16. Kursoj ĉe la Hepatmalsanuloj

Claude Jourde, el St-Dizier (51), antaŭ nelonge operaciita pri hepato en Vilĵuifo, sugestis al la tieaj prizorgantoj organizi E-kursoj. Ŝajnas, ke la propono estis favore akceptita, do kiu tion prizorgos ?

Je la 15a sekvis debato pri la agado de la Franca Pacista Unuiĝo, enkondukite de du el ĝiaj reprezentantoj. Ĉeestis entute 15 personoj.


La venonta kunveno de la pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je

Sabato, la 9a de junio, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. Lastaj novaĵoj pri la preparo de la SAT-kongreso

2. Preparo de la Homara Festo en septembro

3. Aliaj planoj por la venonta lernojaro

4. Biblioteko de la Pariza Grupo

Je la 15a30 sekvos debato pri :

Nunaj agadkampanjoj de la Pacista Unuiĝo

VENU MULTNOMBRAJ KAJ DISKONIGU LA INFORMON !