Eisenhower : Ĉu suspektinda homo ?

Publié le ĵaŭdo 5a aŭgusto 2004 par admin_sat , mis a jour le sabato 5a aŭgusto 2006

Fine de sia mandato, la 17-an de januaro 1961, prezidento Dwiĝt D. Eisenhower faris paroladon en kiu li avertis kontraŭ la minaco kiun estigas la potenciĝo kaj la kreskanta influo de la milita-industria komplekso kontraŭ la demokratio kaj la paco.
Lia timo konkretiĝis pli poste kaj atingis hodiaŭ absolute monstran dimension, minacoplena kontraŭ ĉiuj popoloj, inkluzive de tiu de Usono mem.
La povo de Saddam Hussein reprezentas ja grandegan danĝeron por la iraka popolo kaj la najbaraj popoloj, sed la iraka popolo same kiel ĉiuj ceteraj, havas seriozajn kialojn malfidi je la pretendoj de malproksima posteŭlo de la prezidento D.D. Eisenhower kaj de la mafio kiu, per karikaturaj balotoj, instaliĝis kun li en la Blanka Domo.

Nepre rememorigenda al la popoloj de Usono mem kaj de la tuta mondo estas almenaŭ la ĉi postaj eroj el tiu parolado, kies integra teksto aperas angle tie.

Esenca eltiraĵo (Dankon al Claude Piron pro la traduko).

Valoras rememorigi ke, ne multe da tempo post tiu parolado, el sekretaj interkonsentoj inter Usono kaj Britio, rezultis la "Anglo-American Conference Report 1961" kiu, jam, lanĉis fakte lingvan militon por superregi la tutan mondon per la angla. Plimulto el la homoj ne komprenis la mistifikaĵon, eĉ, ankoraŭ nun, en la Esperanto-vicoj. (vd. "Linguistic Imperialism", Robert Phillipson. Oxford University Press. 1992, interrete mendebla ĉe, i.a., amazon.com, alapage.com, ktp)

Parolado de fino e mandato de la prezidento Eisenhower, 17-an de januaro 1961

(...) Nia nuna armea organizo havas malmulton komunan kun tio, kion konis dum paca tempo iu ajn el miaj antaŭuloj, aŭ eĉ la homoj, kiuj servis dum la dua mondmilito aŭ en Koreio.

Ĝis la lasta mondmilito Usono ne havis armilan industrion. Usonaj produktistoj de plugiloj povis, kun tempo kaj laŭ neceso, produkti ankaŭ glavojn. Sed ĉi-foje ni ne plu povis riski devi urĝe improvizi nian nacian defendon ; ni estis devigitaj starigi ampleksan kaj konstantan armilproduktadon. Krome, tri kaj duono milionoj da viroj kaj virinoj rekte laboras por la defenda sektoro. Ĉiujare ni elspezas por milita sekureco pli ol la netan enspezaron de la tuto de la usonaj kompanioj.

La kunekzisto de giganta militista establo kaj de ampleksa armil-industrio estas io nova en la usona travivado. Ilia kombinita influo – ekonomia, politika, eĉ spirita – sentiĝas en ĉiu urbo, en la leĝofara ĉambro de ĉiu el niaj federaciaj ŝtatoj, en ĉiu oficejo de la Federacia Registaro. Jes ja, ekzistis por tiu evoluo bezono neeskapebla. Tamen ni nepre strebu al kompreno de ĝiaj latentaĵoj, ĉar ili gravas. Ili koncernas la tuton de niaj laboroj, riĉofontoj kaj vivrimedoj, same kiel la strukturon mem de nia socio.

En niaj politikaj organoj, ni devas zorgi, ke la milita-industria komplekso ne akiru, intence aŭ ne, nepravigeblan influon. La risko, ke katastrofe koncentriĝu potenco en danĝeraj manoj, ekzistas kaj plu daŭros.

Neniam ni lasu la pezon de tiu kombinaĵo endanĝerigi niajn liberecojn kaj demokratiajn manierojn procedi. Ni rigardu nenion per si mem akceptebla sen ĝisfunda konsidero. Nur vigle atenta kaj konscia civitanaro povas trudi al la giganta industria-milita maŝinaro, kiun ni kreis por prizorgi nian defendon, ke ĝi harmonie enplektu sin en niajn pacemajn metodojn kaj celojn, tiel ke sekureco kaj libereco povu kune prosperi. (...)