Esperanto lernejen : ideo centjara

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat

La unua memorinda iniciato celanta la uzon de la Internacia Lingvo Esperanto en la lernejaj interŝanĝoj inter diversaj landoj datumas je 1903. La meriton pri tio havas du instruistoj, unu el Svisio (Édouard Ducommun, Le Locle), la alia el Moravio (Teodor Ĉejka, Bystrica). Tiam Esperanto havis nur dekses-jaran ekziston kaj komencis disvastiĝi en Francio kaj tra la mondo. Ĝia instruado ricevis poste la aprobon kaj subtenon de famaj pedagogoj kiel John E.B. Mayor (Britio), Ernest Natalys (Belgio), Pierre Bovet kaj Adolphe Ferrière (Svisio), Mario Pei (Usono)... Jam en 1908, la fama pola lingvisto Jan Ignacy Baŭdoin de Courtenay agnoskis ĝian intereson en publika parolado en Varsovio : "tiel pro la praktika utilo, kiel pro la avantaĝo por la mensa evoluo de la lernantoj".

La unua ministro de edukado kiu en la mondo firmvole subtenis tiun instruadon estis Cai Juanpei, en la registaro de Sun Jatsen, jam en 1912, kaj poste en 1921, kiam li fariĝis rektoro de la Universitato de Pekino. Tiam centoj da instruistoj estis instruitaj en la Instituto pri fremdaj lingvoj de Pekino.

Malpermesoj je la nivelo de la Ŝtato trafis ĝin en Francio en 1922, kaj sub la totalismaj reĝimoj : 1935 sub Hitler, kaj dum la stalina "granda purigo" en USSR.
La lingvo kies bazaj principoj estis starigitaj fare de D-ro Zamenhof fariĝis celo de favora raporto publikigita en 1922 fare de la Ĝenerala Sekretariejo de la Ligo de Nacioj sub la titolo "Esperanto kiel internacia helplingvo" kaj de du rekomendoj de Unesko, en 1954 kaj poste en 1985.

La asocio "Espéranto-Vendée", kiu festos mem en 2003 la centjariĝon de la unuaj paŝoj de Esperanto en Vendeo, kunligos tiun centjariĝon kun tiu de la unua iniciato kiu celis enkonduki ĝin en la instruadon.
Sub la titolo "Esperanto lernejen", la numero de januaro de la informfolio "Espéranto-Vendée", kiu ekzistas ankaŭ en interreta versio ĉe <http://www.esperanto-sat.info>, ebligas ektraktadon de la intereso de tiu instruado en la momento kiam 24 gelernantoj 8-12-jaraj de la lernejo Montjoie de La Roche-sur-Yon [1] partoprenas kun entuziasmo en ludeca inicado kiun gvidas du instruistinoj ekster la lernhoraro, dum la tagmeza paŭzo...

Rimarkoj :

Dokumentoj koncernantaj la pedagogian kaj propedeŭtikan intereson de Esperanto estas kune lokitaj en la sekcio "Dokumentoj" de la ttt-ejo <http://www.esperanto-sat.info>, sub-sekcio "Pedagogia intereso"