Espéranto-Thionville en Forumo de la asocioj en Thionville (2009/10/17)

Publié le mardo 24a novembro 2009 par Vito , mis a jour le sabato 21a novembro 2009

La 17an de oktobro 2009 nia ascocio Espéranto Thionville starigis budon kaj ekspozicion en la forumo de asocioj "Bien vivre son temps libre". Tiun forumon organizis la municipo de Thionville en tendego ĉe placo André Malraux. Centoj da personoj vizitis ĝin kaj 70 asocioj prezentis siajn agadojn. Marie-José, Bernard, Raymond, Antonio kaj Bruno deĵoris... Ni disdonis 300 flugfoliojn kaj 100 kalendarojn por esperanto kun informoj pri niaj kursoj kaj printempa staĝo en Nilvange, kiu okazos de la 12a ĝis la 16a de aprilo 2010. Kelkaj personoj ŝatus lerni Esperanton en Thionville. Ni pripensas organizi tiun kurson en la kvartala domo Jacques Prévert en januaro 2010. Personoj aŭdis pri Esperanto, kelkaj vidis artikolojn en la regiona ĵurnalo « Le Républicain Lorrain » pri nia agado. Do, ni semadas kaj poste ni kolektos fruktojn !

Informas Bruno HENRY

 esperanto-thionville ĉe laposte.net
 http://www.esperanto-thionville.ass0.fr/