Eŭropo en serĉado de komuna lingvo

Publié le dimanĉo 8a aŭgusto 2004 par admin_sat

Cele al dokumentado, kiu ne signifas entutan aprobon de la elvokitaj punktoj, jen tre interesaj spuroj pri la fruaj konkretaj klopodoj kiuj celis unuecigon de Eŭropo surbaze de principoj demokrataj kaj ne aŭtoritataj. Ili aperas en la "Enciklopedio de Esperanto", eldonita en 1933 de "Literatura Mondo" (Budapeŝto) sub la vortoj "Eŭropa lingvo" (p. 130), "Paneŭropo" (p. 432), "USE" (p. 554 et 555), "USE-EHO" (p. 555), kaj "Zaŭner" (p.586). Vidu ankaŭ la "Alvoko’n al la diplomatoj" kiun lanĉis D-ro Zamenhof en januaro1915. La cititaj verkoj, publikigaĵoj kaj aŭtoroj havigas materion por pli vasta serĉado. Certaj esprimitaj ideoj vokas komentojn, kaj necesas situi tiun debaton en la politika situacio de tiu epoko : en 1933, Hitler kaptis la povon.Kompilado kaj traduko : Henri Masson

Rimarko : en la originalo, la "S" de USE surhavas cirkumfleksan akcenton, same pri la H de EHO.

Eŭropa lingvo. Gvidantoj de la USE-movado (v.) proponas (kaj uzas) tiun nomon anstataŭ E pro la sekvaj motivoj. Per tiu ĉi nomigo estus pli akcentata la natura deveno de E, ĉar ĉe la amasoj la nomo E ĉiam signifas artefaritan lingvoprojekton. La fakto, ke E estas la sintezo de l’indo-eŭropaj lingvoj, estis ankaŭ ĝis hodiaŭ bone konata, sed oni ne eluzis, akcentis sufiĉe ĝian sciencan enordigon kaj envicigon inter la indo-eŭropajn lingvojn. Ne en la strukturo de E estas serĉenda la kaŭzo de tio, ke ĝi ne akiris ankoraŭ la amasojn, sed la ĝisnuna malĝusta, erara prop. metodo, ktp. (L. USE-EĤO, majo 1933.) "La japana E-istaro konstatas, ke se la opinio pri E kiel "la eŭropa lingvo" estus alprenata de la plimulto de niaj eŭropaj samideanoj, la disvastiĝo de nia lingvo en la Oriento estus grave endanĝerigita." (El rezolucio de la 21-a Japana E Kongreso, 3 nov. 1933)

Paneŭropo. Movado, kiu celas unuiĝon de ŝtatoj de Eŭropo kiel ŝtatligo kaj doganunuiĝo por la intereso de la eŭropaj paco, libereco kaj ekonomio. La ĉefa iniciatinto de la movado estas grafo Riĉard Coudenhove-Kalergi, kiu en 1923 eldonis sian unuan broŝuron pri P. La P-movado volas atingi sian celon "per kreo de nova publika opinio, per konvikigo kaj entuziasmigo de l’eŭropaj gvidantoj kaj popoloj por la eŭropa ideo ; per amasmovado, kiu kreskante instigos la partiojn, organizojn kaj registarojn en senco de eŭropa unuiĝo". La int. organizo estas : P-Unio, (en Wien), kiu en 1926 arangis sian unuan kongreson. P-Unio havas sekciojn en multaj landoj. La programo de P. diras pri la multlingveco de Eŭropo : "Svisujo donas la plej vivan pruvon, ke anoj de tri plej grandaj nacioj de l’eŭropa kontinento povas kune vivi pace, libere kaj egalrajte kiel politika-ekonomia komuneco, ke do la multlingveco ne estas nevenkebla malhelpo por P. " Laŭ Coudenhove-Kalergi E-n oni intencos nur tiam akcepti kiel oficialan lingvon de P. se amasoj postulas tion. (El parolado en Budapest, 6 majo 1930). Inter la E-istoj P. havas tre multajn adeptojn. Plej fervora batalanto por P. estis d-ro Edmund Sós, kiu faris por la ideo vastan propagandon, aperigis multajn artikolojn precipe en H.D.E. Li fondis E-sekcion de la P-Unio, tradukis E-en la P manifeston kaj eldonigis 16 paĝan broŝuron "Kion volas P-Unio ?" en ĉ. 10 000 e-roj. Dum la UK en Budapest, Oxford kaj Kraków (1929-31) okazis fakkunvenoj, el kiuj tiu en Budapest estis tre sukcesa manifestacio, ĉeestis preskaŭ 300 personoj ; aranĝinto estis L. Kökeny. Estas notindaj ankoraŭ : memorando de la E-anara Fajro" en Barcelona (okt. 1930) al la hispana ministro por eksteraj aferoj por adopto de E ĉe starigo de la Eŭropa Konfederacio, kelkaj artikoloj de G. Warinĝien, kaj kiel pionira verkaĵo la broŝuro de V. Zielinski "Eŭropo unuigita" en E kaj franca lingvoj, 1921, Konstantinopolo. (Komp. USE.)

USE (mallongigo de la nomo : Unuiĝintaj Statoj de Eŭropo). Paralele kun la Paneŭropa-movado (v.) estiĝis kaj evoluiĝis (longtempe ne publike) la USE-ideo kaj fariĝis la USE-programo. La ĉefdiferencoj inter la Paneŭropa kaj USE-programo estas : a) La estonta mondpotenco dividiĝas — laŭ la Paneŭropa programo — je kvin partoj (USA, Britujo, Paneŭropo, Japanujo, USSR), dume tiu laŭ la USE-programo dividiĝas nur je 2 partoj : je la okcidenta hemisfero, gvidata jam nun de USA, kaj je la orienta hemisfero , gvidota de USE ; b) al USE devos partopreni — laŭ diversaj geopolitikaj kaj sociaj kaŭzoj — ankaŭ Britio kaj Rusujo ; c) la Paneŭropa-movado, kiel oficialan lingvon por la Paneŭropa-Unio, proponas la anglan, dume laŭ la USE-programo E estas destinita fariĝi la oficiala helplingvo de USE. Por forte kaj daŭre kunligi la eŭropajn ŝtatojn, la USE-programo proponas komunajn armeon, dogan- kaj eksterpolitikon kaj unuecan valuton. Taktiko : fondi por tuta Eŭropo ekonomipolitikan organizaĵon (USE-partion), kiu havas la taskon parlamentsisteme realigi la USE-programon. Laŭ la gvidantoj de USE la E-istoj estas destinataj fariĝi la iniciatoroj kaj la ekigantoj de la USE-movado. Organo : USE-EHO. Eldonejo : "Libro", Timiŝoara I, Rumanujo. Fakliteraturo : Jozef Zaŭner : "Der Aŭsweg USE), (La Vojo al la Eŭropo-Partio, La elvojo USE) ; la sama : L’Eŭropanismo"
Laŭ Zaŭner

USE-EHO. Gazeto por propagandi inter E-istoj realigon de USE (v.) Fondinto, eld. kaj red. Josef Zauner, Timiŝoara, Str. 1 Lonoviĉi, Rumanujo. Unua n-ro : jan 1930. Aperis 4 n-roj entute kun 24 paĝoj formato 24x32 cm. De jan. 1931 ĝis jul. 1933 8 n-roj kun 32 paĝoj 32x48 cm. Vigla redaktado, interesaj artikoloj kaj lertaj ilustraĵoj pri la eŭropa problemo kaj por prop. de USE.

ZAUNER (caŭner) Josef (ps. J. Düa) germano, libristo. Nask 18 nov. 1895 en Engelebrunn (Rumanujo). Fondis la USE-eldonejon en Leipzig, 1921 kaj depost tiu tempo estas inicianto kaj ĉefa laboranto por la USE-programo : Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo. Depost 1930 eld. kaj red. la gazeton USE-EHO, organo de la eŭropanismo en Timiŝoara. En 1932 fondis la Klubon de la USE-amikoj en R. Pro diversaj motivoj propagandas E-n kiel eŭropan lingvon. Verkis : "La elvojo USE", 1923 (ankaŭ germane), kaj "Der Weg zur Eŭropa-Partei" ("La vojo al la Eŭropa-Partio), 1931 ; "la Eŭropanismo".