Virinoj sen landlimoj

Publié le lundo 9a aŭgusto 2004 par admin_sat

La 8-a de marto, la Internacia Virina Tago memorigas ke luktoj restas efektivigendaj por la duono de la homaro. Ili koncernas ankaŭ la alian duonon. De jarmiloj, kaj ankoraŭ nuntempe, pro la moroj, la superstiĉoj, la religio aŭ la stultegeco, ĉiun tagon de la jaro, virinoj estas plue pritraktataj malhumanece, humilige aŭ diskriminacie, dum tio kion ili alportas al la socio ofte valoras pli ol la t.n. "valoroj" kreitaj fare de la viro. Niaj socioj konservis tiurilate mensostaton kiu regis en la tempo kiam la Eklezio kondamnis Kopernikon kaj Galileon.
Patro de la moderna pedagogio, la ĉeĥa humanisto Jan Amos Komensky (Komenio, 1592-1671) fruis je pluraj jarcentoj rilate al sia epoko kiam li proponis saman rajton je instruado por la malriĉuloj kiel por la riĉuloj, por la knabinoj kiel por la knaboj. Sed kiel garantii la rajtojn de la virino kaj ĉesigie estonte la sendankecon se, hodiaŭ, le respekto al knabinoj fare de la knaboj ne estas parto el la edukado en la instruestablejoj ?
Komensky cetere skizis la bazajn principojn de internacia lingvo, kies bezonon li antaŭsentis kaj kiu antaŭprezentis Esperanton. La lukto por la rajtoj de la virino cetere necesigas agadojn sen landlimoj, sen lingvobariloj. Nur malmulte da virinoj, tra la mondo, havas komunan lingvon, kaj se la angla plejofte ludas tiun rolon, pli malbone ol bone je la nivelo de la amasoj, oni malpravus forgesi ke ĝi enkondukas en la lingvan komunikadon precize la saman rilaton kiu ekzistas inter la dominanta viro kaj kaj la dominata virino.

Iniciatinto de la Internacia Lingvo, D-ro Zamenhof tradukis Esperanten la romanon "Marta" de Eliza Orzeszkowa, eminenta pola figuro de la rezistado de la virinoj kontraŭ la socia maljusteco. La traduko de tiu verko de Esperanto al la japana faciligis konsciiĝon pri la virina kondiĉo en Japanio kaj ankaŭ kontaktojn inter okcidentaj kaj japanaj virinoj.

La vivo kaj agado de virinoj, kiuj rekomendis aŭ uzis tiun lingvon cele al emancipado estas priskribita sur laŭtema franclingva slipo titolita "Portraits de femmes sans frontières" (Virinoj sen landlimoj), kiun produktis la asocio SAT-Amikaro, 134, Bd Vincent Auriol, 75013 Paris. Ĝi estas konsultebla ankaŭ interrete en la sekcio dokumentoj de <www.esperanto-sat.info> ; .